En Rusujo per Esperanto


_____________________________________
A. RIVIER.

EN RUSUJO
PER ESPERANTO.




MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.


Bohemujo, F. TOPIC, Ferdinandova 11, PRAHA.—Brazilio, FR. ALVES Y Ca, 166, rua do Ouvidor, RIO DE JANEIRO.—Danujo, HÖST & SÖN, Bredgade 35, KJÖBENHAVN.—Francujo, LIBRAIRIE HACHETTE & Cie, 79, Boulevard Saint-Germain, PARIS; Librairie de l' Esperanto, G. WARNIER & Cie, 15, Rue Montmartre, PARIS. Germanujo, MÖLLER & BOREL, Lindenstrasse 18-19, BERLIN S. W.—Granda Britujo, THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION, Museum Station Buildings, 133-6, High Holborn, LONDON W. C.—Hispanujo, J. ROSALS, Puerta, 30, BARCELONA.—Hungarujo, KOKAI LAJOS, Károly-utca I. sz., BUDAPEST, IV.—Svedujo, C. E. FRITZE, Fredsgatan, STOCKHOLM.—Svisujo, UNIVERSALA ESPERANTIA LIBREJO, 10, Rue de la Bourse, GENÈVE.—Usono, AMERICAN ESPERANTIST Co., Fortieth street 235, CHICAGO, kaj FLEMING H. REVELL, Co, 158 fifth Avenue, NEW-YORK.
Prezo 60 kop. (Sm. 0,63).

________________________________________________________________________

En Rusujo per Esperanto.

Per tiu ĉi rakonto, mi certe ne pretendas malkovri antaŭ la tutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. Se ne ofte, ĝis nun, la turistoj vizitas la moskovan imperion, tamen la revolucio, antaŭ ne longe okazinta, altiris sur ĝin la atenton de la fremdularo, kaj multaj libroj aŭ revuoj pli malpli ĝin konigis al la legantaro. Ankaŭ mi ne intencas malkaŝi por la mondo la kaŭzojn, kondiĉojn kaj rezultatojn de la rusa krizo: tia ambicio estus tute ridinda ĉe simpla ekskursisto, kiu vivadis nur dum ses semajnoj en unu parto de la vastega Rusujo.

Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pli interesa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan. Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook'a agentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusan lingvon,—sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kaj tie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj duono; tie mi ĝuadis la plezuron de nekutimaj impresoj kaj senĉesaj surprizoj antaŭ homoj kaj aĵoj por mi tute novaj,—kaj, kune, mi sentis min komforte, libere, senĝene, kaj hejme, kvazaŭ mi estus en mia familio! Tian situacion tute apartan mi ŝuldis nur al Esperanto, konstanta perilo de miaj rilatoj kun miaj ĉirkaŭantoj!

Ŝajnas al mi utile konigi la kondiĉojn de tiu eksperimento, la specialajn impresojn de tiu peresperanta vojaĝo, la rezultatojn, kiujn mi atingis. Jen kion mi celas per tiu rakonto.

Antaŭ ol komenci, mi devas fari du ĝeneralajn rimarkojn. Unue, ĉar mi vizitis nur parton de Rusujo, kiu estas tre diferenca laŭ siaj provincoj, mia priskribo koncernas nur la regionon de mi vizitatan. Due, mi faris mian vojaĝon dum la somero de 1905; miaj turistaj rimarkoj ne povas do aludi la ŝanĝojn, okazintajn poste en tiu lando.


___________________________________________________________________________


I           II           III           IV           V            VI           VII

Entradas más populares de este blog

En Rusujo per Esperanto: III

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"