Entradas

Librobreto

Atribuado Aliaj Tempoj Aspazio Aventuroj de Antonio Ĉe la koro de la Tero Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde En Rusujo per Esperanto Fabeloj de Andersen I Fabloj de la Fontaine Hamleto Ifigenio en Taŭrido Kaptitoj de la glacirokoj Karlo La Alaska Stafeto La Batalo de l' Vivo La murdoj de Kadavrejo-Strato La Nigra Galero Makbeto Mondo kaj Koro Princo Serebrjanij Princo Vanc´ Rakontoj de J. Arbes Tri ceteraj noveloj de Mark Twain Tri noveloj de Mark Twain PDF kaj A5

Princo Vanc´: Ĉapitro III

Imagen
IUJ rigardis la Princon, kiam li ĉetable rifuzis la glaciaĵon. Tio estis nekredebla. Neniu estis aŭdinta, ke li iam antaŭe tiel agis. La dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion, rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la dekdu buŝetojn pro surprizo. Okazis, ke la Reĝo, ŝatante la glaciaĵon, kelke da minutoj senĉese manĝadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Reĝino jam estas tiel malgranda kiel kulero, kaj ĉiuminute etiĝas. “Karulino,” li serioze diris, “vere mi ne opinias, ke vi devus,—kaj cetere, antaŭ la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan ekzemplon vi montras.” “Mi estas certa, Via Moŝto,” iom malafable respondis la Reĝino, ĉar la subita kuntiriĝo preskaŭ faris al ŝi kapturnigon,— “mi estas certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandiĝas

Princo Vanc´: Ĉapitro II

Imagen
ION ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorĉisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la buŝo; kaj ĉiuj partoj, hararo, haŭto, dentoj kaj vestaĵoj, estis tiel bluaj kiel sennuba ĉielo en Junio. Li ankaŭ havis kutimon fortege skui la kapon, laŭ tre konfuzanta maniero, ĝin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaŭ la tuta apudaĵo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc’ supre ĉe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren. La Princo ŝanceliĝis. La Blua Sorĉisto certe ne estis sufiĉe bela, ke oni dezirus alproksimiĝi, sed Vanc’ okaze rememoris, ke lia baptopatrino ŝajnis grave malaprobi ĉi tiun saman sorĉiston; tial, por malplaĉi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris. Vidata proksime, la Sorĉisto aspektis eĉ pli malbela

Princo Vanc´: Ĉapitro I

Imagen
ERTE ne estis strange, ke Princo Vanc’ tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,—kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaŭe okazis. Per “la komenco” mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc’; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, Princo Vanc’, la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj. Ĉio ĉi

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XL. La senditaro de Jermako

Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn kaptitajn germanojn kaj svedojn. Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon. Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano komprenis la malutilon de l’ dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi la malameg

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXXIX. La lasta revido

Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno. La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian Miĥeiĉ’n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj sin paŝtis ne malproksime. Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis. —Mia kara princo!—li ekkriis, rekonante Serèbrjanij’n:—ne rajdu pluen! Revenu, nenio jam estas farebla! —Kio okazis?—demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati. —Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon! Serèbrjanij desaltis teren. —Diru,—li ekkriis: kio okazis? La maljunulo silentis. —Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?—ripetis la princo konsternita. —Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!—severe respondis Miĥeiĉ:—ekzistas nur fratino Eŭd