La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon. Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton. —Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!—diris la kronprinco, haltigante la ĉevalon....