Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta Edwin Grobe

Tri noveloj de Mark Twain: La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto

Foje estis malbonkonduta knabeto nomiĝanta Jaĉjo—tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaŭ ĉiam nomiĝas Jaĉjo en viaj dimanĉlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke ĉi tiu knabeto nomiĝis Jaĉjo. Ankaŭ li ne havis malsanan patrinon—malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj ĝojus kuŝiĝi en la tombo kaj ripozadi se ŝi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo fariĝu kruela kaj malamikema pri li post ŝia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimanĉlernejaj instrulibroj nomiĝas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kuŝigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolĉaj plendaj voĉoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuiĝas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomiĝis Jaĉjo kaj lia patrino estis tute bonsana—suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Ŝi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Kro...

Tri noveloj de Mark Twain: La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo

Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi ĉi tie alfiksas la rezultaĵon. Mi sentas kaŝitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multaĝulo sian fifaman  Jaĉjon  Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememoraĵoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso. Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servoĉambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomiĝanta Ĉe-Anĝelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizaĝo mienon de ĉarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekiĝis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kam...

Tri noveloj de Mark Twain: Konfeso de Mortanto

Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi—jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzaĵoj. Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo, ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la unua en tiaj oka...

Tri ceteraj noveloj de Mark Twain: Bonŝanco

Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti ĉiam festata. Estis por mi manĝaĵo kaj trinkaĵo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi tiun duondion; kontrolante, serĉante, konstatante: la trankvilon, la rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu sin dislimis ĉie sur li; la dolĉan senkonscion pri lia eminenteco—senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin ĝisfluantaj. La kleriko s...

Tri ceteraj noveloj de Mark Twain: Kanibalismo en la Vagonoj

Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia ĝisokcidenta vojaĝo, post vagonŝanĝo ĉe Tero-Hoto, en ŝtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-, aŭ eble kvindekjara, entrajniĝis ĉe unu el la laŭvojaj stacionoj kaj sidiĝis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi juĝis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi loĝas en Vaŝingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaŭ konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Ĉefurbo, eĉ la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Ĉambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaŭ du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia: “Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo.” La rigardo de mia nova kamarado eklumiĝis plaĉe. La vortoj revigligis feliĉan me...