Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta Princo Vanc

Princo Vanc´: Ĉapitro I

Imagen
ERTE ne estis strange, ke Princo Vanc’ tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,—kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaŭe okazis. Per “la komenco” mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc’; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, Princo Vanc’, la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj. Ĉio ĉi ...