Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta poezio

Mondo kaj Koro: Mondo kaj koro

Imagen
Poploj en aleo. ... Poploj staras en aleo... Ekiras vent’ kun laŭta veo. Ŝirita, trema ĝemospiro. Jen: venta kanto pri l’ sopiro. Kaj dum la vento vee blovas, La poploj treme sin ekmovas. L’ unua klini sin komencas, Ĝi al la dua riverencas, Sed ĝi al tiu vane zumas, La trian tiu amindumas. La tria flustras al la kvara Kun ama tremo foliara, Kaj tiel plu ... jen lud’ sencela Kaj malfeliĉa kaj kruela Kaj en la tuta vic’ la sama: Rifuz’ de am’, petego ama... Sovaĝe hurlas jam la vento: Sopir’, sopir’, sopir’, turmento... Sovaĝe ĝemas arb’ vipata De la sopiro senkompata... Reklini sin ... kaj miksus drone Sin branĉ’ kun branĉ’ kaj estus bone, Sed la proksim’, la certa havo Senloga estas kaj sen ravo, Sopiro je l’ neatingebla: Jen flam’ de l’ kor’ neestingebla... Ho, steloj en la frosta alto! Facila nub’ en flug’ sen halto! Flor’ sur la pint’ de l’ roko kruta! Sur frosta lip’ rifuzo muta! Ho, flor’ ravanta de l’ deziro, Ho, flor’—velkonta post deŝiro! ...

Mondo kaj Koro: Nova sento

Sonorilludo. Vespere, en la kora, dolora monotono, Subite, jen, eksonas la sonorila sono Kun frapo ĝemanta, Kun voĉo tremanta. La batoj ekbruas, fenestron ekskuas Kaj milde ekfluas muĝado la sorĉa. Ho, son’ sonorila, vi tondrosimila Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa! Doloro en koro sveninte dronanta Sufokas. Mi vokas al bronzo sonanta: Ho svingu la langon Vi tondre batanta! Ho, plend’ via granda Traringu la landon! Ho plendu la fonton De l’ sango riproĉo! Ho, tondru la voĉo, Ke fendu la monton! Estingu flamlangon De l’ sent’ malamanta, De l’ blinde flamanta Volinta la sangon. Atingu la kanto La koran profundon Por vindi la vundon Sangintan pro vanto. Ho sorĉu la senton Indulge lulante, Kaj larmojn rulante Eksolvu la penton! Ho ringo de kantoj! Vi fondu la rondon: Vi fandu la mondon En rond’ de amantoj! Kor’ brulas, voĉ’ lulas, min levas, mallevas, Pri l’ flamo de l’ amo flagranta mi revas: Ke ruĝaj flamlangoj disflugas tra l’ landoj, Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpre...