Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta Rusujo

En Rusujo per Esperanto: VII

Ne sen forta ĉagreno mi forlasis tiun gastaman urbeton Sumi'n, kie mi estis dorlotata kaj favorata de ĉiuj. Familio Speranskij estis iĝinta kvazaŭ mia mema familio. Kaj maldolĉe mi sentis tiun fatalon de l' forironta vojaĝanto, kiu devas pagi sian plezuron per bedaŭroj, tiom pli fortaj, kiom pli intensa estis lia feliĉo. Sub la premo de tiu malĝoja sento, mi deziris reiri hejmen kiel eble plej rapide, por konservi pli freŝajn kaj revivigi kviete en mia memoro, la multegajn impresojn de mia vojaĝo. Kiel sata stomako, mia lacega cerbo ne deziris plu novajn nutraĵojn. Sed mia amiko Speranskij postulis, ke mi restadu dum mia reira vojo almenaŭ unu tagon en Kievo. Li pretendis, ke tio "spritigos" mian vojaĝon, ke mi ne povas forlasi Rusujon, post sessemajna restado, ne vizitinte eĉ unu el ĝiaj urbegoj. Li estis prava kaj mi obeis lian postulon. Tiun viziton mi ne rakontos detale, ĉar jam multaj vojaĝantoj priskribis Kiev'on pli bone ol mi povus fari. Cetere m...

En Rusujo per Esperanto: VI

La postan tagon, je mia vekiĝo, s-ro Speranskij proponis al mi matenan promenon en la bieno de s-ro Lintvarev. Mi plezure akceptis. Nin akompanis dekdujara gimnaziano, Kolja (Nikolĉjo), jam fervora adepto de l' sporto, kiun sankta Huberto plejŝatis, kaj armata per malmultpeza karabeno por pafi al la birdoj. Pri tio mi devas diri, ke Rusujo estas paradizo por ĉasistoj pro la multego kaj diverseco de ĝia ĉasaĵo, kaj s-ro Lintvarev estis proponinta al mi interesajn kaj fruktoplenajn ĉasesplorojn. Bedaŭrinde mi, kiel s-ro Speranskij, tute ne ŝatas tiun plezuron. Mi, do, min armis nur per mia fotografilo por kapti kalkajn kuriozajn pejzaĝojn. Ni intencis viziti la kamparon, sidantan transe de la lageto, kaj por atingi pli rapide nian celon, ni decidis veturi tien per boato. Apud la bordo estis ia stranga ŝipeto, nomata ruse  botnik  kaj tre simple fabrikita de la muĵikoj el unu arbotrunko. Tiuj pirogoj, mallarĝaj, cilindraj kaj, kompreneble, sen kilo, renversiĝas tiom facile ...

En Rusujo per Esperanto: V

Dum mia ĉeestado en Sumi, mi faris en la ĉirkaŭajn vilaĝojn multajn ekskursojn kaj ĉie ricevis, dank' al mia amiko, tre koran akcepton. Priskribi ĉiujn ilin detale, estus tro longe kaj, fine, enuige por miaj legantoj. Mi rakontos, kiel ekzemplon, nur unu el tiuj vojaĝetoj. Ian tagon, s-ro Speranskij kaj mi decidis, ke la morgaŭan tagon, ni veturos frumatene per poŝta veturilo, en Olŝanka'n, malproksiman je 20 verstoj, ĉe lian amikon s-ro Lintvarev, kie ni pasigos du tagojn, por ke mi konatiĝu kun la kampara vivado. Je la tagiĝo malforta frapeto kontraŭ la ekstera vitro de mia duobla fenestro vekis min. Mi saltis el mia ferliteto, forpuŝis la noktan kurtenon de la fenestro kaj vidis, en la korto, la "jamŝĉik'on" aŭ poŝtan veturigiston, kiu tiel anoncis, ke li nin atendas. Ni vestiĝis kaj matenmanĝis senbrue por ne malkvietigi la dormantaron de nia domo, kaj baldaŭ, komforte sidantaj en nia poŝta kaleŝo, ni fiere ruliĝis sur la pintaj pavimoj de l'...

En Rusujo per Esperanto: IV

Sumi, ĉefurbo de "ŭezd" (subprovinco) de la provinco Ĥarkov, enhavas 34000 loĝantojn; ĝi sidas apud la Psjol, rivero, alfluanta al la riverego Dnjepr kaj apud la fervojo de Kiev al Ĥarkov. Ĝia aspekto estas tre malsimila je tiu de franca urbo egale homplena. Ĝi konsistas el du partoj, tute diferencaj—longa vico de stratoj, iranta de la stacidomo al la tombejo kaj havanta ŝajnon tre "urban", kaj, ĉirkaŭe, aro de vastaj posturboj, similaj je vilaĝoj pro siaj dometoj eĉ iafoje kun tegmentoj el pajlo. Se vi uzas unu el la tieaj veturiloj, lueblaj po malmultekosta prezo, kaj veturos longe de la centra strataro, vi renkontos preskaŭ ĉiujn rimarkindaĵojn de tiu urbeto: la malsanulejon, la eklezian lernejon, la geknaban kuracejon tre bone organizatan, la luteran preĝejon, la gimnazion por junuloj, kiu donas duagradan instruadon kun latina kaj greka lingvoj, la unuagradan lernejon, konstruaĵon tre belan sed tre malsufiĉan por tridekkvarmila loĝantaro, la malluksan katolika...