En Rusujo per Esperanto: VII
Ne sen forta ĉagreno mi forlasis tiun gastaman urbeton Sumi'n, kie mi estis dorlotata kaj favorata de ĉiuj. Familio Speranskij estis iĝinta kvazaŭ mia mema familio. Kaj maldolĉe mi sentis tiun fatalon de l' forironta vojaĝanto, kiu devas pagi sian plezuron per bedaŭroj, tiom pli fortaj, kiom pli intensa estis lia feliĉo. Sub la premo de tiu malĝoja sento, mi deziris reiri hejmen kiel eble plej rapide, por konservi pli freŝajn kaj revivigi kviete en mia memoro, la multegajn impresojn de mia vojaĝo. Kiel sata stomako, mia lacega cerbo ne deziris plu novajn nutraĵojn. Sed mia amiko Speranskij postulis, ke mi restadu dum mia reira vojo almenaŭ unu tagon en Kievo. Li pretendis, ke tio "spritigos" mian vojaĝon, ke mi ne povas forlasi Rusujon, post sessemajna restado, ne vizitinte eĉ unu el ĝiaj urbegoj. Li estis prava kaj mi obeis lian postulon. Tiun viziton mi ne rakontos detale, ĉar jam multaj vojaĝantoj priskribis Kiev'on pli bone ol mi povus fari. Cetere m...