Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta teatraĵo

Makbeto: Akto Kvina

AKTO KVINA SCENO UNUA Dunsinano. Vestiblo en la Kastelo. Venas  DOKTORO DE MEDICINO  kaj serva  SINJORINO . DOKTORO. Mi maldormis kun vi du noktojn, sed mi ne trovis vera vian raporton. Kiam la lastan fojon ŝi somnambulis? SINJORINO. De la tempo, kiam lia reĝa Moŝto foriris al la milito, mi vidis ŝin ellitiĝi, surĵeti sur sin la ĉambroveston, malfermi la tirkeston de sia skribtablo, eltiri paperon, faldi ĝin, skribi sur ĝi, legi la skribaĵon, poste ĝin sigeli, kaj reenlitiĝi; sed la tutan tempon profunde dormantan. DOKTORO. Vere, jen nenatura tumulto en la homa nervaro, ricevi samfoje la utilon de dormo, kaj efektivigi la farojn de maldormo! Dum tiu dormema ekscitiĝo, krom la somnambulo kaj aliaj aferoj, kion iafoje vi aŭdis ŝin dirantan? SINJORINO. Tion, sinjoro, kion mi ne volas raporti. DOKTORO. Al mi vi povas, kaj decas, ke vi faru tion. SINJORINO. Nek al vi nek al alia, ĉar mi ne havas atestanton, por konfirmi tion, kion mi certigas. ...

Makbeto: Akto Kvara

AKTO KVARA SCENO I Kaverno. En mezo, kaldrono plena je akvo bolanta. Tondras. Venas la  TRI SORĈISTINOJ . UNUA SORĈISTINO. Trifoje miaŭis la kat' dukolora. DUA SORĈISTINO. Kaj la erinaco kvarfoje ekblekis. TRIA SORĈISTINO. Ekkrias harpio, «Nun estas la horo». UNUA SORĈISTINO. Ĉirkaŭ la kaldron' vin metu, L' internaĵojn tuj enĵetu Venenitajn,—rondirante, La miksaĵon kunfarante;— Bufon, kiu noktojn tremis Tridek-unu, dum ĝin premis Peza ŝtono; ĵetu ĝian Ŝvitvenenon en magian Poton; jen l' unua faro Inter la ensorĉilaro. ĈIUJ. Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu, Bolu akvo, fajr' bruladu. DUA SORĈISTINO. De la marĉserpent' tranĉaĵo Helpu al kaldronmiksaĵo, Piedfingro de la rano, Kaj de la vespert' la lano, Poste lango de hundido, Kaj pikilo de aspido, De lacerto la krureto, Kaj flugilo de gufeto, La infera sup' boladu, L' ensorĉil' plifortiĝadu....