Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta Fritz Wicke

La Nigra Galero: VI. La Nigra Galero.

Sur la fortikaĵeto  Liefkenhoek  fiere flirtas la flago kun la leono de  Leon  kaj la turoj de Kastilujo. La sama flago flirtas sur la fortikaĵeto  Lillo  kaj ĉiuj aliaj fortikaĵoj plenegaj da pafilegoj ĝis la grandegaj muroj de la citadelo de Antverpeno. Akraj okuloj gardas sur ĉiuj tiuj muroj kaj remparoj, kaj voko kaj revoko nek tage, nek nokte silentas. Sed proksima kaj vigla estas ankaŭ la malamiko. Ĉiumomente li povas aperi. Kiu konas la horon, je kiu li venos? Ĉirkaŭ la bordoj de  Zeeland  frapadas la ondoj de la Nordmaro. Loĝas sur  Tholen , sur  Schouwen , sur norda kaj suda  Beveland , sur  Walcheren  la sovaĝa fera raso, kiu, unua, ĵuris plivolonte fariĝi turka ol papa, kiu la arĝentan duonlunon portas sur la ĉapelo kaj la neestingeblan ĝismortan malamon kontraŭ la hispanoj en la koro. Kiajn infanojn naskas la patrinoj sur tiuj sablomontetoj ĉirkaŭlavataj per la maro! Defendu nur, turoj de Kastilujo,...

La Nigra Galero: V. Febraj sonĝoj.

La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikaĵeto  Liefkenhoek  estis aŭdinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la  Immacolata Concezione  kaj la aerenĵeton de tiu ĉi ŝipo, la vespero malsupreniĝis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaŭ estos multa neĝo, kaj verŝajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis leviĝinta hele al la ĉielo sufiĉe klara, ĝi estis kaŝinta sin ĉirkaŭe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero ĝi pli kaj pli malalteniĝis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron. Ree ni trovas nin sur la ĝenova ŝipo  Andrea Doria  en la kajuto de la estro. La plafona lampo ĵetas la ruĝetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kuŝas, sur la kuŝejon, sur kiu  Antonio Valani ĝemas en la vundfebro kaj fantazias, sur  Myga van Bergen ...

La Nigra Galero: IV. La atako.

Ne nur en la "Blazono de  Alcantara ", ne, en ĉiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la  luogotenente Leone della Rota  estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron  Antonio Valani  en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien. Sed kiu povis rezisti, se  Leone della Rota  volis atingi ion? Pli senpripensa ol malbona, la juna leŭtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolaĵojn. Kiel gajan petolaĵon li rigardis la rabadon de la bedaŭrinda orfineto; — en lia sentaŭga petola kapo la plano de tio estis naskiĝinta; ĝin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita — estis honora devo por li. Kiom interesis la ĝenovan sentaŭgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika moŝto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole feliĉegiga eklezio malbelegaj.  Leone ...

La Nigra Galero: III. Jan kaj Myga.

En unu el la altaj frontonaj domoj malantaŭ la urba muro ĉe la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon  Myga van Bergen  apud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestaĵoj — la filino de la mortinta komercisto iam riĉega kaj estimata  Michael van Bergen , pri kiu nun povis esti dirata:  Supremum diem obiit, senex et pauper  [3]. Kvazaŭ sako da ormoneroj novstampitaj estus elŝutata, tiel sonoris antaŭ dekkvin aŭ dudek jaroj la firmo  van Bergen  kaj  Norris  al ĉies oreloj. Unu el la plej riĉaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur ĉiuj maroj naĝis ĝiaj ŝipoj, ĝiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ĝia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaŭ dudek jaroj vi devis demandi en la borso aŭ en la domo de  la Oosterlinge , de la granda hansatenejo pri la firmo  van Bergen  kaj  Norris ; vere bona informo estus farita al vi. Sed nun  Johann Geerd...

La Nigra Galero: II. Sur la ŝipo "Andrea Doria".

En la urbon Antverpeno fiŝistoj alportis la novaĵon de la nokta okazintaĵo, kaj granda pri tio estis, laŭ la partianeco, la kaŝita ĝojo aŭ la laŭta kolero de la loĝantaro. Ankaŭ en la urbo baldaŭ ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ĝin kun pli aŭ malpli granda certeco kun la okazinta malfeliĉo. Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"? Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preĝejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis aŭdata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj ŝipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ĝi rondiris. Ĉie oni vidis konfuzon aŭ kaŝitan ĝojegon sur la vizaĝoj. "La Nigra Galero, la Nigra Galero!" — Estis  Federigo Spinola , nobela ĝenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu riĉa respubliko, kiu kun la reĝo de Hispanujo, Filipo III., es...