En Rusujo per Esperanto: VI

La postan tagon, je mia vekiĝo, s-ro Speranskij proponis al mi matenan promenon en la bieno de s-ro Lintvarev. Mi plezure akceptis. Nin akompanis dekdujara gimnaziano, Kolja (Nikolĉjo), jam fervora adepto de l' sporto, kiun sankta Huberto plejŝatis, kaj armata per malmultpeza karabeno por pafi al la birdoj. Pri tio mi devas diri, ke Rusujo estas paradizo por ĉasistoj pro la multego kaj diverseco de ĝia ĉasaĵo, kaj s-ro Lintvarev estis proponinta al mi interesajn kaj fruktoplenajn ĉasesplorojn. Bedaŭrinde mi, kiel s-ro Speranskij, tute ne ŝatas tiun plezuron. Mi, do, min armis nur per mia fotografilo por kapti kalkajn kuriozajn pejzaĝojn.

Ni intencis viziti la kamparon, sidantan transe de la lageto, kaj por atingi pli rapide nian celon, ni decidis veturi tien per boato. Apud la bordo estis ia stranga ŝipeto, nomata ruse botnik kaj tre simple fabrikita de la muĵikoj el unu arbotrunko. Tiuj pirogoj, mallarĝaj, cilindraj kaj, kompreneble, sen kilo, renversiĝas tiom facile kiom ili moviĝas, kaj mia amiko antaŭsciigis min afable, ke ia ajn skueto nepre nin ĵetus en la akvon!

Tiel bone informita, mi singarde lokis min kaj mian fotografilon en la mezon de tiu ĉarma boateto, sur ĝian fundon mem, ĉar benkoj estas superfluaĵo, malŝatata de l' muĵikoj. Kolja sin starigis, kiel koko, sur l' antatŭan pinton de nia flostrunko, dum s-ro Speranskij, kiel ŝipestro, grave sin metis sur la postan parton kaj lerte nin puŝis per mallonga tabuleto, kiun li bonvolis nomi remilo. Tiel, oni diras, la muĵikoj veturas komforte: ke mi sentis min komforte, mi ne povus certe diri, sed tiu sporto donis al mi ne atenditan senton, tiun de la dancisto sur streĉita ŝnuro! Nur mi forte bedaŭris, ke mi ne akceptis la pafilon, proponitan de s-ro Lintvarev, ĉar ĝi estus al mi oportune utilinta kiel ekvilibrilo!

Ni malrapide veturis sur tiu lageto, kiun ĉirkaŭis kaj ornamis la densa foliaro de belaj arboj. En ia loko, tiu lageto estis superakviginta malaltan parton de la bordo kaj ni devis antaŭeniri singarde, meze de la ŝtiparo de renversitaj kaj senfoliigitaj arboj, kiuj donis pentrindan ŝajnon al la pejzaĝo, sed estis, pro siaj subakvaj radikoj, danĝeraj rifoj por nia turniĝema ŝipeto. Multaj duonsovaĝaj anasoj naĝis ĉiuflanke, rapidante for de ni kaj de nia bruema karabeno. Nia juna ĉasisto fervore celis, pafis kaj maltrafis. Tamen, iafoje, nesingarda birdo restis proksime de ĝia malamiko.

—Ho! tiun ĉi fojon, mi nepre ĝin trafos! ekkriis Kolja.

Kaj li alŝultrigis zorge sian karabenon, vigle premis la risorton, por celi pli precize kliniĝis al la birdo, kaj... ni triope defalis en la akvon!

Feliĉe, neprofunda estis la lageto, kaj proksima ĝia bordo. Akvumitaj, ŝlimaj kaj malvarmaj, ni maltriumfe reiris domen, akompanataj de la nazsonaj kondolencoj de la anasaro.

Post plena puriĝo, viŝiĝo, revestiĝo kaj bona manĝado, kiu revarmigis nin, s-ro Lintvarev proponis al ni viziti la vilaĝon Ĉerneĉina, tra kiu ni jam estis veturintaj dum nia alvena vojaĝo. Por konatigi min kun la kampara veturilaro, ni tien iris per "bjegunki". La plej kutima veturilo muĵika estas la "linjejka", kiu konsistas el simpla trabo kun kvar radoj, sur kiu oni rajdas apogante siajn piedojn sur l' antaŭan radakson. Sed la bjegunki de s-ro Lintvarev estis pli luksa. Anstataŭ trabo, ĝi havis rektangulan plankon, sur kiu ses homoj povis sidi dorso ĉe dorso. Nek risortoj, nek apogiloj, sed la veturantoj povis tute libere sin apogi kontraŭ pli firma kunvojaĝanto aŭ sin alkroĉi je lia vesto, kiam la skuegoj estis tro fortaj, kaj se nur ili atentis zorge por ne tuŝi la teron per siaj pendantaj piedoj, ili entute povis sukcese atingi la finon de sia vojaĝo.

Mia boatpromeno estis jam iginta min lerta ekvilibristo, tial mi estis ankoraŭ tuta kaj sana, kiel efektiva muĵiko, kiam ni haltis en la vilaĝo Ĉerneĉina, antaŭ la domo de lia pastra moŝto, patro Vasilij. Tri belaj geknaboj ĝoje nin akceptis kaj rapidis por saluti s-ron Lintvarev, dum aperis la edzino kaj la bofratino de l' pastro, fine la pastro mem, kies alta figuro, belŝajna vizaĝo kaj saĝa rigardo tuj elvokis simpation.

Patro Vasilij diferenciĝas el multaj siaj kolegoj per sia larĝa kaj moderna spirito. Dece kaj afable li ricevis la neortodoksan fremdulon, kia mi estis, anstataŭ manifesti la malprogreseman malfidon, kiun montras kutime al la fremduloj la ekleziularo vilaĝa. Aliparte, patro Vasilij, kiel ĉiuj rusoj, pasie amas siajn infanojn, kaj, ĉar mi mem estas ĉiam favoratulo de la geknabaro, mi tuj eltrovis la vojon al lia koro, amikiĝante kun liaj ĉarmaj gefiloj, kiuj baldaŭ alportis al mi, en la salonon, la tutan kolekton de iliaj ludiloj. Sub ilia protektado mi inspektis la pastran domon, beletan lignan konstruaĵon, starantan antaŭ la preĝejo, ĝian ĝardenon kaj ĝian korton, eĉ la fortegan virporkon, patron de la tuta porkidaro de Ĉerneĉina, fonton de fiereco kaj de profitoj por la pastra familio.

Poste mi vizitis kun patro Vasilij la preĝejon de l' vilaĝo, kiu tiam estis dezerta, ĉar la tuta loĝantaro sin okupadis pri kampara laboro. Tre simpla estis tiu preĝejo, konstruita, laŭ rusa kutimo, meze de ĝardeno, ĉirkaŭita de muroj en kies parto estis la tombejo de la vilaĝanoj. Kiel ĉiuj ortodoksaj preĝejoj, ĝi estis kvadrata, kun kvar flankaj kaj unu centra kupoloj verde pentritaj. Ĝian internon dividis je du partoj mezstaranta muro aŭ ikonostaso, post kiu estis la loko, rezervata por la pastroj kaj iliaj helpantoj. En la rusaj preĝejoj estas nek seĝoj,—oni devas pied- aŭ genustari,—nek orgenoj,—nur la homa voĉo estas permesata de la ortodoksa liturgio,—nek statuoj, sed multnombraj murajpentraĵoj, figurantaj la Tridion kaj la ortodoksajn sanktulojn, sed tiuj pentraĵoj neniel celas simili la realaĵon—ĉia persono, kvazaŭ katalepsiigata en sintenado, fiksita de la tradicio, vestata per rigidaj bizante kolorigitaj kaj orumitaj vestaĵoj, memorigas la bildojn de la Mezepokaj manuskriptoj. Antaŭ la ikonostaso staras malalta katedro, el kiu la pastro alparolas la aŭskultantaron. La altaro staras post la ikonostaso en la parto, difinata por la ekleziularo. Oni tien iras tra tri pordoj, el kiuj la centra estas trairebla nur de la diservanta pastro kaj de la caro, dum la tago de lia kroniĝo. En tiu pordo pendas vualo, memoriganta tiun de l' Templo en Jeruŝalajmo, kiun oni mallevas por kaŝi la pastron, dum li komuniiĝas.

De la centra kupolo, kie estas la sonorilejo, mi povis ĝui ĉirkaŭvidon sur la tutan vilaĝegon. Tre apartan kaj pentrindan vidiĝon havas la malgrandarusaj vilaĝoj. Male je la malpuregaj "isbi" de Grandarusujo, iliaj dometoj aŭ "ĥati" ĉiam estas zorge purigitaj kaj freŝe kolorigitaj per kalko. Iafoje la malgrandaruso, kiu havas artistan instinkton, pentras blue aŭ rozkolore sian "ĥata", kaj tiuj diverskoloraj dometoj ŝajnas ludiloj de infanoj pro siaj pordoj kaj malgrandaj fenestretoj, ornamitaj per lignaj skulptaĵetoj.Ĝenerale la dometo staras gracie en ĝardeneto, ĉirkaŭata de barilo el plektitaj salikoj, kaj gajigata de papavoj, siringoj, precipe de lakmusoj kun larĝaj, vivflavaj floregoj. Kiam tiuj sunfloregoj plene maturiĝis, la muĵiko detranĉas ilin kaj sekigas sur la malalta pajla tegmento de sia ĥata tiel ŝanĝata je bukedo; poste, de la sekigitaj floroj li forprenas la centrajn nigrajn grajnojn, kiujn li tre frandas. Somere, la lipetoj de la vilaĝaj geknaboj estas ĉiam nigrigataj de tiuj grajnoj, kiujn ili senĉese mordetas.

Patro Vasilij kondukis min ĉe kelkajn ĥati'n. Ilia plano estas tre simpla—unu peroneto, unu malgranda antaŭĉambro por la brutaro, kaj unu kvarangula kalkepentrata ĉambro, kun lignaj benkoj, fiksataj kontraŭ la muroj kaj unu tablo. En unu angulo, kubforma forno senĉese hejtata dum la vintro; en la kontraŭa angulo, sankta ikono, ĉirkaŭata de diversaj kolorigitaj bildoj, figurantaj la sanktulojn, la caran familion, vidaĵojn de Moskvo, de sanktaj monaĥejoj, aŭ popolajn legendojn kaj kantojn. Se la mastro estas riĉeta kaj luksama, li ornamas sian plafonon per girlandoj el diverskoloraj paperoj, kiuj tute similas tiujn de la maŭraj domoj en Alĝerio. En la ĥati ne estas litoj—la muĵikoj sin kuŝas sur la benkojn, kaj, vintre, kontraŭ la forno.

Tiaj dometoj, faritaj el tero, lignaĵo kaj pajlo, facile kaj tre ofte ekbruliĝas. Tial la registaro prave devigas la kamparanojn asekuri liajn domojn kontraŭ la fajro. Kiam brulado okazas, tuj la preĝeja sonorilego ĝin anoncas, kaj ĉiuj devas helpi por la estingo. Ĉiu havas rolon antaŭ difinitan kaj devas alporti la ilon, sitelon, hakilon, k.t.p., kiun montras desegnaĵo, farita super la pordo de lia dometo. Cetere la bruligo de tiuj senmeblaj "ĥati" ne estas tre grava malfeliĉo, se nur la posedanto povas antaŭe savi siajn brutojn kaj malmultan ilaron. Nova loĝejo estas rapide konstruata, la domaĝon pagas la asekura kompensaĵo kaj la fina rezultato estas, ke la muĵiko anstataŭis malnovan dometon per nova.

Kiel mi jam diris, la vilaĝanoj laboris en la kamparo, kaj nur restis en Ĉerneĉina junaj infanoj, kiujn ni vizitis en la infangardejo apud la preĝejo. Por ili, s-ro Lintvarev estis alportinta kuketojn, per kiuj ni feliĉigis tiujn malriĉajn hometojn post la disdono de ilia supo. Sed la vido de l' plezuriga apetito de tiuj geknabetoj apetitigis nin mem kaj volonte ni reiris en la domon de patro Vasilij, kie nin atendis sufiĉega manĝado.

Post mallonga preĝeto, nia afabla gastiganto plenigis glasetojn da brando kaj solene toastis je nia sano; poste, ni sidiĝis ĉirkaŭ la tablo. Por miaj nerusaj legantoj mi donas la liston de la manĝaĵoj. Unue, en vasta pladego "botvinjo", t. e. fumigitaj kaj nekuiritaj fiŝoj, haringoj kaj anĉovoj, kun duonboligitaj kaj senŝeligitaj ovoj, naĝantaj en kvaso, aŭ cidro, farita el fermentita sekalpano[3]; due "barĉo" aŭ bolita viandaĵo, fine rostita bovaĵo; kiel deserto, framboj kun kremo, akvomelonoj kaj pomoj.

Certe, mi tre mirigis, eble iom skandaletis la bonan pastron, petante por iom da akvo! Por sensoifigi nin, ofte, dum la manĝado, li plenigis niajn glasetojn per brando, leviĝis kaj retoastis je nia sano. Kompreneble, ni devis vice fari al li kaj al lia familio tiun saman ĝentilaĵon. El tio rezultas, ke plaĉinda gajeco jam vivigis nian rondon, kiam la mastrino solene alportis la samovaron. Mi fine kronigis tiun ĝojan kunsidon, fotografante patron Vasilij kun lia familio.

Dum mi skribas tiujn liniojn, mi havas antaŭ miaj okuloj tiun portreton. Patro Vasilij sidas grava, ĉirkaŭata de siaj edzino, bofratino kaj tri graciaj infanoj. Lia bela barbo kaj lia longa kaphararo, kiujn tondilo neniam devas tuŝi, etendas silkbrilajn buklojn sur lian grandfestan violan sutanon; lia plej luksa kruco ornamas lian larĝan bruston. Lia penetrema kaj lojala rigardo elvokas impreson de honesteco, indeco kaj saĝeco. Se nur ĉiuj rusaj pastroj similus lin!

Fine, ni devis lasi tiun simpatiindan familion. Rapide, nia "bjegunki" reveturigis nin ĉe s-ron Lintvarev, ĵus por ke ni povu partopreni en la posttagmeza manĝado. Ho! tiuj rusaj manĝadoj! Apenaŭ unu finiĝis, alia ekkomencas! Mia franca stomako devis energie batali kontraŭ iliaj senĉesaj atakoj. La rusa tago enhavas kvin regulajn manĝadojn: je la vekiĝo, je la dekunua horo matene (zavtrak), je la tria posttagmeze (objed), je la oka vespere (uĵin), kaj la manĝeto aŭ poldnik; plie se vi vizitas iun, nepre oni proponas al vi ian frandaĵon kun teo, kiun la ĝentileco devigas vin akcepti. La malgrandarusoj pretendas, ke ili manĝas malmulte kompare kun la grandarusoj: mia imago, terurigata, rifuzas pripensi, kia povas esti la grandarusa apetito!

Post tiu manĝaĵo, mi iris kun s-ro Speranskij viziti lian amikon, muĵikon Mitrofanon, kiun ni estis jam renkontintaj la antaŭan tagon, dum ni veturis al la bieno de s-ro Lintvarev.

Tre simpla kaj malriĉa estas la domo de l' gepatroj de Mitrofano, sed afablega estis lia akcepto. Krudaj manoj, hardigitaj de l' terlaboro, ĝoje kaj gastame premis la manon de s-ro Speranskij kaj tiun de lia amiko. Ĉiuj, gepatroj, gefratoj, eĉ genajbaroj, junaj kaj maljunaj, amike amasiĝis ĉirkaŭ ni. Sur la malglatan tablon oni alportis botelon da kvaso kun kuketoj, kaj ni toastis kun tiuj bonegaj simpluloj. Mitrofano prezentis al ni sian fianĉinon, kun kiu li estis edziĝonta tuj post la konstruo de ilia dometo.

Mia amiko petis ilin kaj aliajn gejunulojn, ke ili dancu antaŭ mi kelkajn tradiciajn dancadojn, kaj ili afable akceptis. La dancejo estis verda herbejo, ĉirkaŭata de arbetaroj. La orkestro konsistis el akordiono, violono kaj tintiltambureto, sed ĉiuj akompanis voĉe la muzikantojn. Dum la junulinoj gracie kaj kvazaŭ malŝate sin balancis, ĉirkaŭ ili, amindumuloj vetbatalis per ĝentilaĵoj kaj afablaĵoj, tiom fervore, eĉ furioze, kiom iliaj praavaj kozakoj, kiam ili atakis la tatarajn bandojn. Jen, kaŭrante, ili rapidege glitigis siajn piedojn unu post la alia, jen, streĉiĝante kiel risortoj, ili alten saltegis kun akra krio, forĵetante flanken siajn piedojn kaj brakojn, turniĝante kaj rondirante ĉirkaŭ la koketulino, kiu fine favoris ilin per esperiga rideto. Tiun sovaĝan dancadon, nomatan "hopak" strange lumigis la ĵus malaperonta suno, ruĝa kiel la flamego de vasta brulado, kies malaltaj radioj malproksimen etendis la ombrojn de l' dancistoj, donante al iliaj ekscitataj vizaĝoj ŝajnon kvazaŭ eksterhoman...

Baldaŭ, tute noktiĝis; sennombra stelaro trembrilis en la malhela ĉielo, dum pala luno, heligis per malvarma lumo la kamparon. La kamparanaj gejunuloj nin akompanis are ĝis la domo de s-ro Lintvarev, plenigante per siaj kantoj la stelplenan stepon. Malrapide mi paŝadis, meze de tiu antikva ĥoristaro. Al mi ŝajnis, ke mi vivas antaŭ tri mil jaroj, dum la epopea tempo de Iliado, kiam la homoj solene kantis siajn amojn kaj malamojn, siajn simplajn kaj fortajn sentojn de duoncivilizituloj. Ĉar, efektive, la muĵiko estas pli proksima je la homoj de antikva Grekujo ol je ni; pro tio li tute konfuziĝas en la malsimpla retaro de niaj modernaj vivkondiĉoj ĝis tiu momento, kiam li ĝin rompas per furioza perforto de barbarulo. Tiuj mildaj, servemaj kamparistoj povas aliformiĝi je kruelaj sovaĝuloj sub la instigo de forta pasio, kaj ili ĝin montris dum la kamparaj ribeloj de 1906. Aliparte, lian intelekton nebuligas multaj superstiĉoj, kiujn estas danĝere ofendi. Konatulo de s-ro Speranskij, tamen favorato de la muĵikoj, kiuj lin tre estimas kaj amas, iafoje estis viktimo de ilia fanatikeco.

Li estis revenanta rajde el malproksima vilaĝo, kiam la nokto lin kaptis sur la stepo. Li, do, plirapidigis sian bonan ĉevalon, kiu flugis kiel "poŝtakolombeto", ĝin direktante al vilaĝo de li konata, kiam subite la ĉevalo ektremis, saltis kaj fine haltis kvazaŭ ĝi estus piedfiksata kontraŭ la tero. Vane la rajdisto incitis ĝin sprone kaj voĉe: ĝi ne moviĝis. Kaj en tiu sama momento, ia stranga, nekomprenebla bruo, sovaĝa kriego kaj freneziga sonorado, de flanke alvenanta, ekaŭdiĝis. La malhelan nokton eklumigis torĉoj, kaj ekaperis fantoma sekvantaro. Aro de muĵikinoj alvenis, svingante bastonojn, ferstangojn de forno, ŝovelilojn, forkegojn, batante sur pelvoj, patoj kaj tamburoj. Antaŭ ili, tri junulinoj, tute nudaj, trenis plugilon, per kiu ili faris sulkon...

La rajdisto subite komprenis, kio okazas: tio estis "opaĥivanje" aŭ ĉirkaŭsulkado, superstiĉa ceremonio, konservata de la antaŭkristanaj tempoj. Kiam epizootio detruas la brutaron de vilaĝo, la muĵikoj estas konvinkataj, ke tion malfeliĉon produktas ia malica kaj danĝera estaĵo. Kontraŭ ĝi la sola defendilo ebla estas sulko, farita ĉirkaŭ la vilaĝo, nokte, de solaj virinoj, per plugilo, trenata de tri nudaj virgulinoj, ĉar tiun magian sulkon ne povas transpasi la malicaĵoj de l' nekonata malamiko. Sed ve al ia ajn virseksulo, homa aŭ besta, kiun renkontas tiuj noktaj plugistinoj! Ili kredas, ke li mem estas la mistera malbonulo, kaj lin ili mortigas senkompate. Tial, ĉiuj viroj de la vilaĝo, antaŭsciigitaj, singarde restas hejme dum la ceremonio.

La rajdisto, do, sciis, kiom danĝera estas lia situacio, kaj li ree provis inviti sian ĉevalon. Vanaj penadoj! La besto, terurigata de l' bruo kaj torĉlumoj, tremis kaj restis haltanta...

La furioza bando alkuris kun frenezaj krioj:

—Jen pesto! Jen pesto! Elbatu ni lin!

Tuj ĉirkaŭate, la malfeliĉa rajdisto ricevis unu teruran bastonfrapon sur sia dorso. Lastfoje kaj malespere, li enpikis siajn spronojn en la flankojn de lia ĉevalo, kiu fine eksaltis, per siaj hufoj renversis kelkajn furiojn kaj forkuris, rapide kiel vento. Tia estis ĝia teruro, ke ĝia kondukanto ne povas ĝin deteni. Post unu versto, rimeno rompiĝis, post la dua, la selo renversiĝis, kaj la rajdisto falis en kavon, kie li restadis sveninta ĝis la mateno, kiam najbaraj bienuloj lin trovis kaj flegis.

Ne malofte okazas similaj aferoj, sed kiam la morto de l' viktimoj alkondukas antaŭ la juĝantaro iliajn mortigintinojn, plej ofte tiuj ĉi estas senkulpigataj, pro nesufiĉaj klereco kaj respondeco. Tia kamparistaro bezonas instruadon tiel forte kiel panon, kaj cetere tion ĝi mem eksentas. Kiel mi jam diris, multaj homoj kaj multaj privataj institucioj celas tiun noblan taskon de la popola klerigo. Plejmultaj kleruloj de la meza klaso estas tre favoraj al tiu entrepreno. Sed la registaro ĝin rigardas malkonfide kaj ofte ĝin malhelpas. Tamen en lando, kie la naŭ dekonoj de la loĝantaro konsistas el kamparanoj, ĉu la kleriĝo de tiu multego ne estas la necesa kondiĉo de evolucio kaj pliboniĝo?

La postan matenon, ni reveturis en Sumi'n. S-ro Lintvarev mem bonvolis rekonduki nin, kaj por restarigi en mia spirito la reputacion de la rusa veturilaro, li uzis sian trojka'n. Tiu vorto ne signifas, kiel oni povus supozi, specialan veturilon, sed "ĉevaltrion". Tiuj tri ĉevaloj estas jungataj flanko ĉe flanko, la centrulo inter la ambaŭ flanktimonoj sub alta "duga" aŭ ligna arkaĵo, kiu sonoretas ĝoje per multaj tintiloj; la flankuloj, jungataj nur per rimenoj, kvazaŭ libere galopas ondigante siajn multnombrajn helkolorajn ornamaĵojn. Estis vere bela spektaklo vidi tiujn graciajn kaj fortajn bestojn kuregi tra la stepo. La komforta kaleŝo de s-ro Lintvarev nin veturis sen skuoj, kaj ni ĝuis, apogataj kontraŭ bonegaj kusenoj, la plezuron rapidiradi, tiel ŝatatan en Rusujo. Sed kiom pli alloga devas esti tiu sento, kiam, anstataŭ kaleŝo, la fumanta ĉevaltrio fortiras glitveturilon sur ebena kaj mola tapiŝo de neĝo! Nek bruo, nek polvo, nek malebenaĵoj, nur plena kaj senfina silento sur la senfina blankaĵo. La glitveturilo, ŝajnas forĵetata tra la senlima Spacego...

Ni haltis en Ĉerneĉina, ĉar ni deziris saluti kaj danki nian afablan amikon, patron Vasilij. Sed ni trovis en lia domo nur lian du plej junajn infanojn, kiuj diris al ni, ke ilia patro nun faras diservon. Anstataŭ lin atendi en lia domo, ni preferis ĉeesti tiun ceremonion.

La preĝejo estis plena da kamparanoj. En flanko, grupo de kantistoj diverstone kaj per voĉoj tre ĝustaj kantis la belegajn ĥorojn de la ortodoksa liturgio. Antaŭ la ikonostaso staris parto Vasilij, grava kaj majesta en rigida kaj orumita mantelo, sur kiu disvolviĝis lia longa kaphararo. Apud li, lia plej maljuna fileto, ankaŭ vestata per preĝeja survesto, plenumis la oficon de diserva servisto.

Momente la pastro malaperis post la ikonostaso, kies vualo, falante, kaŝis al ĉiuj la ritan misteron de la komuniiĝo. Kiam li revenis, akompanata de lia fileto, en siaj manoj li tenis orumitan kalikon kun vino, en kiu flosis kelkaj peceroj de pano. Antaŭ ni kliniĝis vico de viroj, virinoj, gejunuloj kaj geknaboj eĉ virinoj, havantaj sur siaj brakoj suĉinfanetojn. Al ĉiuj per longa orumita kulerego li donis la sanktan komuniiĝon. La vereco devigas min diri, ke la suĉinfanoj ne ŝajnis sufiĉe taksi la grandan honoron, al ili faritan. Per energiaj manpuŝoj aŭ kapskuoj kun surdigaj krioj, ili protestis kontraŭ la alproksimiĝo de la timiga kulerego, kiun, kun dolĉa rideto kaj nelacebla pacienco la bona pastro ŝovetis en iliajn buŝetojn.

Post fina kanto al la ĉiopova Dio de la rusa ortodoksularo, la ĉeestantoj ekforiris, kaj mi estis ilin rigardanta, kiam mi rimarkis, duone kaŝatan post flanka pordo de la ikonostaso, mian amikon, filon de l' pastro, kiu faris al mi misterajn signetojn. Ĵus mi devas konfesi, ke jam antaŭe mi estis kaŭzinta kelkajn malatentaĵojn de tiu juna knabo, kiu multe pli sin okupis pri mia alesto, ol pri sia diserva ofico, kaj sendis al mi de tempo al tempo, ekrigardojn kaj ridetojn. Nun, post mallonga malapero, jen mia amiketo, grava kaj solena en sia preĝeja vesto, portante sur arĝenta plado ion kubforman, paŝas malrapide al mi...

—Ho! kio estas? Mallaŭte diras s-ro Speranskij. Mi divenas: patro Vasilij donacas al vi la panon de la komuniiĝo. Tio estas granda honoro!

Efektive, kliniĝinte ĝentile antaŭ mi, mia amiketo al mi donis la panon, el kiu lia patro estis preninta pecerojn por la komuniiĝo. Mi kisis mian gracian donacinton, nun tre emociatan de sia grava misio, kaj mi kore dankis lian alproksimiĝantan patron. Oni donas tiujn panojn nur al personoj, kiujn oni deziras speciale honori, kaj farante al mi, fremdulo, tiun favoron, patro Vasilij intencis signi al mi siajn estimon kaj simpation.

Ankoraŭ nun mi rigardas tiun tute sekigitan panon, en kiu la pastro boris, por memorigi la dekdu apostolojn, dekdu piktruojn, kaj, meze de ili, tri triangulajn kavetojn, faritajn per ora tranĉilo kiel simbolon de la Tridieco. Mi ĝin zorge konservas kun aliaj memoraĵoj de mia restado en Rusujo, kiujn mi revidas ofte, ĉiam kun plezuro. Vojaĝi donas du feliĉojn, tiun tro rapide pasantan de la vojaĝo mem, kaj tiun, miksatan kun bedaŭro, de la rememoriĝo. Tial vojaĝanto tre similas ripeteman maljunulon, kiu senlace revivigas la estintajn emociojn, por li ĉiam novajn, ne rimarkante, ke li tedas siajn ĉirkaŭantulojn. Sed mi ektimas, ke mi ankaŭ jam enuigis miajn legantojn, tro plezuriĝante en detaloj, eble interesaj nur por mi. Mi povus ankoraŭ paroli pri multaj aliaj ekskursoj, pri la somera teatreto de Sumi, kie mi vidis beletan geknaban feston kun naciaj dancadoj, kaj rusan prezentadon de la sprita komedio de Gogol "Revizoro", kiun Zamenhof poste konigis al la esperantistaro; mi povus priskribi la religian feston pro la naskotago de l' carfilo, kun milita parado de soldatoj, ĵus irontaj en Manĝurujon, ankaŭ la kuriozan ĉiujaran ceremonion de la sanktigo de la akvoj, kiam la sumiana pastraro solene sanktigis la Psjol'on, al kiu, tuj poste, sin ĵetis la simplularo, por trinki la benitan akvon, bani siajn vizaĝojn kaj manojn aŭ plenigi botelojn. Sed sufiĉe estas, kaj venis la tempo por peti de la policestro de Sumi mian pasporton, al li donitan tuj post mia alveno en tiun urbeton. Konforme al la leĝo, tiu potenca funkciulo esploros, ĉu mi pagis miajn monŝuldojn, kaj nur poste skribos forpermeson sur mian pasporton!

Nur de ses semajnoj mi restadas en Rusujo: tamen, kiom da diversaj impresoj dum tiu mallonga tempo! Pri tiu lando, preskaŭ nenion mi sciis antaŭe, nur kelkajn ĝeneralajn, malgravajn eĉ malverajn informojn. Pli ĝustedire, al mi estis malsimpatia antaŭe tiu patrujo de neĝo kaj skurĝo. Kaj jen, dank' al Esperanto, mi konatiĝas kun Rusujo, mi veturas en tiun ŝajne malafablan landon, kaj tie mi eltrovas societon tre apartan, mirinde interesindan, kiu kvazaŭe fermentas en krizo de sia evolucio al modernismo. Ĉe tiu nun aliformiĝanta popolo sin skupuŝas strangaj kontraŭaĵoj, postrestaĵoj de la apenaŭ ĉesinta servuteco kun "arteli" aŭ kamparaj asocioj laŭ la principo de socialismo;—superstiĉoj indaj je la plej nekultura Mezepoko, kun teorioj de grafo, kiu metas sian idealon en la forigo de ĉiu socia malegaleco kaj reiro al kvazaŭ primitivforma vivado de simpla laboristo;—arĥaika leĝaro, kiu diference administras la homojn, laŭ iliaj klaso kaj religio, kun jam kvazaŭ realiĝantaj postulatoj de antaŭema feminismo per intensa klerigo de la virinoj, kiu estas superata en nenia alia lando. Tie, ĉiuj fundamentoj de nia okcidenta socia ordigo estas kvazaŭ renversitaj: dum la registaro sin apogas sur la principojn de religia aŭtokrateco kaj metas la fonton de ĉiu povo kaj leĝeco nur en la arbitran volon de unu homo, kun la nekonscia helpo de nekleruloj, kiujn tia socistato malutilas, kontraŭe, la favoratoj mem de tiu sociordo, puŝataj de la nevenkebla fonto de la moderna kultureco, revas plilarĝigi tiun kadron, por ke Rusujo povu enspiri larĝbruste la fortigan blovon de la libera penso.

Kio fine eliros el tiu ĥaoso? Bono, mi esperas, se nur la entuziasmaj teoriistoj sufiĉe atentos pri la neceseco de laŭgrada evolucio, por atingi pace praktikan kaj definitivan triumfon. Tion mi tutkore deziras al tiu saĝa kaj nobla gento, kiu, per siaj propraj ecoj, plene meritas prosperon.

________________________________

[3] Eble miaj legantinoj deziras scii la formulon por fari bongustan kvason? (tiu trinkaĵo havas tre malsimilajn gustojn laŭ ĝia farmaniero).

Prenu unu kilogramon de bakita sekalpano; ĝin tranĉu laŭ pecoj larĝaj kiel manplato; ilin sekigu en forno aŭ sur fera plataĵo. Poste, metu ilin en vazon kaj surverŝu proksimume du litrojn da bolanta akvo. Kovru per tuko kaj atentu, ĝis kiam tiu miksaĵo atingos nur 20, 25 gradojn de la centigrada termometro. Tiam almetu dudek kubajn milimetrojn da fermentilo (prefere biera fermentilo). Lasu la tuton fermentadi dum dekdu horoj. Poste filtru la fluidaĵon, almetu 150 gramojn da sukerpulvoro, kaj miksu, por ke ĝi plene solviĝu. Enverŝu la fluidaĵon en du, tri botelojn kun du sekaj vinberoj en ĉia botelo; hermetike kaj fortike ŝtopu, kaj starigu la botelojn en malvarman lokon. Post 4, 5 tagoj, la kvaso estos farata.

Mi atentigas miajn legantinojn pri tio, ke la kvaso, kiel la ĉampanvino, devige postulas malvarmon, eksplodas kaj ŝaŭmas. La formulo supredirita havigos 2, 3 botelojn. Kompreneble, por havi pli grandan kvanton, plimultigu proporcie la kvantojn de sekala pano, akvo, fermentilo kaj sekaj vinberoj.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"