Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta F. Skeel-Giörling

Fabeloj de Andersen I: La knabineto kun la alumetoj

Estis terure malvarme; neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero; estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero. En ĉi-tiu malvarmo, en ĉi-tiu mallumo iris en la strato malriĉa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; ŝi ja portis pantoflojn, kiam ŝi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi ĝin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da alumetoj kaj paketon ŝi portis en la mano; la tutan tagon neniu aĉetis alumetojn de ŝi, nek iu donacis al ŝi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto ŝi iris kun malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La neĝfloketoj...

Fabeloj de Andersen I: La princino sur pizo

Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povos bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja edziĝi kun vera princino. Ian vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi. Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! De ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum ŝi staris ĉi-tie en la pluvego ŝi diris, ke ŝi estas vera princino. Nu, ĉi-tion ni facile...

Fabeloj de Andersen I: La fajroŝtalo

Soldato iris marŝante sur la vojo: unu, du! unu, du! li forvojaĝis kun tornistro sur la dorso kaj glavo ĉe la koksoj, ĉar li revenis de la milito, kaj nun li hejmen marŝis. Jen li renkontis maljunan sorĉistinon sur la vojo; ŝi estis treege abomeninda, ŝia sublipo pendis tute ĝis la brusto. Ŝi diris: "Bonan vesperon, soldato! kian belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono kiom vi deziras!" "Multan dankon al vi, sorĉistino!" la soldato respondis. "Ĉu vi vidas la grandan arbon tie?" diris la sorĉistino montrante al li tiun arbon, kiu flanke staris ĉe la vojo. "Interne ĝi estas tute kava! Vi rampu nur ĝis la pinto, jen vi vidos truon kaj tra ĝi vi povos gliti ĝis vi venos profunde en la arbo. Mi ligas nun ŝnuregon ĉirkaŭ vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj kiam vi min vokos." "Sed kion mi devas fari en la arbo?" demandis la soldato. "Alporti monon!...

Fabeloj de Andersen I: Rakonto pri patrino

Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malĝoja, ŝi tiom timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaŭ ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian karuleton. Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizaĝo doloris. Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino verŝis bieron en kruĉon kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton. "Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?" ŝi diris, "Dio ne forprenos lin de mi!" Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange bala...

Fabeloj de Andersen I: La brava stansoldato

Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili ĉiuj estis fratoj, ĉar ili devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la vizaĝo rigardis rekte antaŭen; ruĝa kaj blua, vere bela estis la uniformo. La unua parolo, kiun ili aŭdis en ĉi-tiu mondo, kiam estis forprenita la kovrilo de l' skatoleto kie ili kuŝis, estis la vorto: Stansoldatoj! ĝin kriis knabeto kaj kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, ĉar estis lia naskiĝotago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Ĉiuj soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l' aliaj; li havis unu solan piedon, ĉar li estis fandita laste, kaj tiam ne restis sufiĉe da stano; tamen li staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu fariĝis fama. Sur la tablo, kie ili staris, troviĝis multe da diversaj ludiloj, sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj ĉirkaŭ speguleto, kiu reprezent...

Fabeloj de Andersen I: Hans Christian Andersen

Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en la jaro 1805 en  Odense  (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi-tiu tempo, profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe Italujon. El la plumo de H. C. Andersen troviĝas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj — li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la inf...