Ifigenio en Taŭrido: Akto V
AKTO KVINA. SCENO UNUA. TOAS. ARKAS. ARKAS. Mi devas kun konfuz’ al vi konfesi, Ke mi ne scias, kien la suspekton Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas Ruzaĵo de l’ kaptitoj, kiuj penas Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino Al ili donas helpon? Pli kaj pli La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn, Ankoraŭ ie staras en la golfo; Kaj tiu frenezeco de la viro, Kaj tiu resanktigo, la preteksto De la prokrasto, vekas ĉiam pli Suspekton kaj postulas singardecon. TOAS. Rapide al ni venu la pastrino! Kaj poste iru, akre kaj rapide Esploru, serĉu sur la tuta bordo, De l’ promontoro ĝis la arbareto De la diin’. Sed sanktan la profundon Respektu; nur embuskon saĝe faru, Ataku la fremdulojn kaj, trovinte, Laŭ la kutimo via ilin kaptu. SCENO DUA. TOAS (sola) . Terure nun alternas la kolero En mia kor’: jen kontraŭ ŝi, en kiu Mi vidis tiel puran sanktulinon, Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco Kaj per boneco mi ŝin mem edukis Por la perfido. Homo tre faci...