Aventuroj de Antonio: Konkludo
Sed ĝisfunde li tamen ne falis. El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego li senkonsciiĝis... Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo. "Dank’ al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!" Antonio iom post iom rememoris pri ĉio. "Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo. "Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer. Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro. Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos lian familion en T...