En Rusujo per Esperanto: III

La postan tagon, je mia vekiĝo, mia gastiganto proponis, ke ni iru nin bani en la Psjol'on. Mi plezure akceptis, ĉar la vetero estis tre varma. La rusoj tre ofte sin banas, heredinte, kiel la turkoj, tiun ŝatemon de la Bizantoj. Mi devas aldiri, ke tiu higiena kutimo, bonega ĉie, estas speciale necesa por la popola klaso de Rusujo, precipe ĉe la grandarusoj, kiuj ne sufiĉe zorgas pri la detaloj de la ĉiutaga tualeto, kaj estus, sen tiuj oftaj banoj, terure malpuraj.

Dum la vintro, ne estas eble sin bani en la frostiĝintaj riveroj, sed en Rusujo, kiel en Turkujo kaj Norda Afriko estas specialaj ŝvitbanejoj, iom similaj je la romaj "thermoj". Tiuj rusaj ŝvitbanejoj estas tre diversaj, de la luksaj marmoraj banejoj en la urbegoj, ĝis la humilaj lignaj banejoj vilaĝaj. Sed, principe, ĉiuj konsistas el tri ĉambroj—la senvestiĝejo, la laviĝejo, kun akvoj varma kaj malvarma, kaj la ŝvitejo. En tiu lasta ĉambro staras fornego kun fera varmega platego, sur kiun oni verŝas intertempe akvon, kiu tuj vaporiĝas kaj plenigas la aeron per malseka kaj varmega nebulo. Ĉirkaŭe en la ĉambro kuŝas kelkaj longaj bretoj el ligno, amfiteatre surmetitaj, sur kiujn sin sternas la banantoj. Ju pli alta estas la breto, des pli varma kaj sufokiga la atmosfero estas. Kaj multaj rusoj preferas la plej altajn lokojn, kie ili ŝvitas ĝis tuta malfortiĝeco, kaj, plie, sin vergigas per vergofaskoj, kuiritaj en bolanta akvo! Iafoje, iaj bravuloj,—plej ofte de la klaso de komercistoj, kiuj estas efektivaj forteguloj,—post ŝvitego kaj vergado, ruĝaj kiel kuiritaj omaroj, kuras eksteren kaj rulas sian nudan kaj varmegan korpon en la neĝo, kriegante kaj ridegante pro volupteco sub la malvarmegaj kisoj de la frostego; poste tiuj herouloj ree kuras en la ŝvitejon kaj saltas sur la plejvarman breton! Sed tio estas danĝerega plezuro, ebla nur por homoj, havantaj bovan farton. Ĝenerale, la rusoj, post ŝvitado kaj vergado, nur lavas en la dua ĉambro sian korpon, moligitan per la vaporo, kaj fine sin malvarmetigas per malpli varma akvo.

Feliĉe, dank' al la somero, mi ne estis suferonta tiun timindan rusan operacion, sed nur banonta, kiel mi jam diris, en la malvarmetajn akvojn de la Psjol.

En tiu ebena lando, sen ŝtonoj kaj preskaŭ sen arboj, povantaj deteni la teraĵon, la riveroj havas tre kaprican kaj ŝanĝeman direkton. Dum la printempo, kiam la degelado multobligas iliajn akvojn, ili disfluas super siaj malaltaj bordoj kaj superakvigas la ĉirkaŭaĵon. Por fiksi la fluejon de la Psjol en Sumi, oni donis al ĝi bordojn, artefaritajn el palisaroj, apogitaj kontraŭ teraj deklivaĵoj. Tamen, en kelkaj lokoj de la urbo, oni lasis ĝin disflui sur nedeklivajn sablobordojn, kien la urbanoj venas amase sin bani.

Tiun matenon, do, kun mia gastiganto, mi iris en unu el tiuj banlokoj apud la pola preĝejo, kaj tie mi vidis ne atenditan spektaklon. Antaŭ mi, aperis aro da plenaĝaj viroj, da junuloj kaj knaboj tute nudaj, ĉu starantaj aŭ sidantaj sur la bordo, ĉu naĝantaj aŭ petole saltantaj en la rivero, kvazaŭ ili tute ne rimarkus sian "paradizan" kostumon! Apenaŭ kelkaj el ili forirante el la akvo, duone ekimitis la honteman geston de la Venuso de Mediĉi!

En Polinezio tia senĉemizularo ne estus min miriginta, sed en Rusujo mi ĝin ne atendis! Kredeble, mia amiko, kiu jam komenciĝis senvestiĝi, rimarkis ion neordinaran en mia mieno, ĉar li diris al mi demande:

—Nu! Ĉu vi ne deziras plu vin lavi?

—Mi deziras, sed mi devas konfesi, ke mi estas iom... mirigata. Ĉu, do, la Rusoj kutimas sin bani en tia vere simpla... senvesto?

—Kio? Ĉu vi mem kutimis konservi viajn vestojn dum la bano? Ha, mi divenas! Eble vi dezirus unu el tiuj trikotaj banvestoj, kiujn mi vidis en kelkaj mondumaj banlokoj sur la bordo de la Nigra maro? Se nur mi estus ĝin antaŭsupozinta, mi estus provinta trovi unu en Sumi... kvankam mi devas diri al vi, ke tio ŝajnus tie tre stranga kaj altirus sur vin la atenton de ĉiuj. Entute, nenio tie estas malbona kaj nenatura.

—Ho certe, mi konsentis, ĉio estas, kontraŭe, tre laŭnatura!

—Rimarku, li aldiris, ke vi estas inter homoj tre decaj. Rigardu, ekzemple, kaj li montris kun duonrideto diketan kaj solenan viron, kiu plaŭdis en la akvo kun du knaboj, dum severmiena soldato rigide staris apud iliaj vestoj, metitaj sur tapiŝeto, tiuj sinjoroj ne estas malpli ol lia "ekscelenca" moŝto generalo de nia urbo kaj liaj filoj!

Tiu vere rusa argumento tuj konvinkis min. Cetere la reala konveneco, en tiaj cirkonstancoj, estis konduti kiel ĉiuj kaj ne altiri la atenton sur aĵojn, pri kiuj neniu pensis.

Tamen, iom poste, dum mi naĝis apud mia amiko, mi demandis ŝerceme:

—Kaj ŝia "ekscelenca moŝtino" generaledzino, ĉu ankaŭ ŝi tiel same sin banas?

—Certe, sed, kiel ĉiuj sinjorinoj de la altaj kaj mezaj klasoj, ŝi banas sin en fermita loko. Tamen, iom pli malproksime, estas parto de la rivero, kie sin banas la virinoj de rango pli modesta. Vi vidos ilin, hodiaŭ posttagmeze, kiam ni faros ŝipetan promenon.

Do, post la tagmanĝado, kiu en Rusujo okazas je la tria horo, ni faris nian preparadon kaj provizadon por ekskurseti per boato al unu el la multaj insuletoj, kuŝantaj inter la fluejoj de la Psjol. Kompreneble, ni ne forgesis forporti kun ni la necesan samovaron, kun karbo por ĝin varmigi. Kun ni venis afabla kaj gaja fraŭlino, amikino de la familio Speranskij, kaj tri knaboj aŭ junuletoj, fervoraj akompanantoj de mia amiko dum liaj boataj promenoj. Nia blanka ŝipeto portis nigre pentritan la francan nomon Alger, laŭ delikata afablaĵo por ĝia alĝerana gasto.

Sub la vigla puŝado de nia juna remistaro, ni senbrue glitis kontraŭ la fluo, laŭlonge de la multaj kurbiĝoj de la Psjol. Tie, la rivero estis neprofunda kaj ofte ĝian trankvilan fluadon malrapidigis nenufaroj kaj aliaj akvaj herboj, tra kiuj naĝis kaj plaŭdis aroj de bruemaj anasoj, kiuj disflugis antaŭ nia ŝipeto.

Post mallonga veturado, ni alvenis en lokon, kie sin banis amaso da virinoj, junulinoj, knabinoj kaj knabetoj ĝojaj kaj babilemaj; ĉiuj havis la tre simplan rusan bankostumon, kiun mi jam priskribis. Nia alveno ne ĝenis ilin. Dum ni trapasis, niaj ŝipanetoj ŝerce alparolis tri knabinojn apude ludantajn. Responde, tiuj slavaj nimfetoj fortike naĝis post nia boato, plaŭdante kun ridegoj, kaj ŝprucigante nin per pluveto de perlaj gutoj.

Tio estis kvazaŭ mitologia sceneto, inda je la peniko de artisto, kaj ĉar mi ne estas pentristo mi povis nur fari fotografan kliŝon de tiu gracia pejzaĝo.

Iom poste ni veturis preter la lastaj dometoj de la posturbo, kaj mezen de la kamparo. Baldaŭ, proksimiĝanta bruo altiris nian atenton. Sur vojeto, zigzage disvolviĝanta tra la verda stepo, alkuris galope bando de junaj nudaj rajdistoj. Per siaj kriegoj, ili incitis siajn ĉevalojn, sur kiuj ili sidis firme kaj gracie, kiel indaj idoj de la antikvaj kozakoj de Ukrajno. Ĉiuj homoj kaj ĉevaloj, sin ĵetis maltime en la Psjol'on, farante post si ŝaŭmantan disondaron. Ŝajnis, ke mi vidas aron de nordamerikaj Indioj, rapidantaj, tra rivero, sur la milita vojo.

Sed mi rimarkas ke, jam de kelka tempo, mia okcidenta legantino maltrankvile pensas pri nia juna akompanantino kaj sin demandas: "Kiel, konvena fraŭlino konsentis promeni en lokoj, kie ŝi riskis renkonti tian spektaklon?"

Mi petegas, ke ŝi bonvolu iom atendi antaŭ ol severe juĝi sian slavan fratinon. Certe, mi opinias kun ŝi, ke la korphontemeco estas la plej bela ornamaĵo de niaj okcidentaj virinoj, kaj ĝi estas necesa kondiĉo de la bonordeco de nia societo. Sed, ĉu ĝi estas tiom necesa por ia ajn nacio, per aliaj vortoj, ĉu ĝi devenas de natura kaj tutmonda instinkto, aŭ de loka sistemo de edukado?

Mi loĝas en lando, kie tuta kategorio de virinoj, la islamaninoj, opinias, ke la korphontemeco devigas ilin kaŝi sian vizaĝon antaŭ neparencaj viroj. Tiu sento estas tiom forta, ke eĉ la strataj malĉastulinoj ne konsentus sin montri publike sen vualo. Iu el miaj amikoj, iafoje alvenis neatendite apud izola rivereto, en kiu ĉerpis akvon Maŭrino, vestata per sola robo kaj demetinta sian vualon. Tiu simplulino estis tiel honta montri sian vizaĝon al nekonatulo, ke ŝi preferis por ĝin kovri, levi super sia kapo sian jupon!

Certe al tiuj virinoj la hontemo pri la vizaĝo ŝajnas esti tute instinkta kaj natura. Ĉu, do, ni devas konkludi, ke ne estas konvenaj la eŭropanaj sinjorinoj, kiuj iras eksterhejmen sen kapvualo? Plie, tiuj samaj sinjorinoj, kiuj hontus malkovri en la strato siajn ŝultrojn kaj krurojn, ne timas ilin montri nudajn en balo aŭ banloko. Oni do devas akcepti, ke la korphontemeco estas malsimila laŭ la popoloj, kaj eĉ, ĉe unu sama persono, laŭ cirkonstancoj difinitaj nur de monduma interkonsento. Efektive ĝi estas la rezultato de la edukado kaj de lokaj kutimoj. La nudeco, principe, ne estas malvirto, sed iĝas tia nur, kiam ĝi kaŭzas skandalon kaj hontindan animstaton. En Rusujo, kiel en Francujo, estus hontinde promeni sen vesto sur la stratoj, sed la moroj permesas, ke oni sin banu nude, kaj tio neniun ofendas. Tio, do, ne estas tie malkonvena kaj pruvas nur, ke la rusa animo estas pli simpla kaj pli naiva ol la nia.

La vespermanĝo estis tre ĝoja. Ni albordiĝis en verdan insuleton, ombratan de arboj, kaj nomitan de la Sumi'anoj insulo de Amo, kredeble ĉar ĝiaj densaj foliaroj igas ĝin taŭga nesteto por la kampŝatantaj amantuloj. Sur herban tapiŝon ni metis nian manĝaĵaron, kiun atakis fervore niaj ŝipanetoj kun apetito de dektrijaruloj, duobligata de longa remado.

La rivero mem liveris al ili la akvon necesan por la teo. En la internan tubon de la samovaro ili ŝutis nian provizeton da karbo kun, por ekbruligi ĝin, kelkaj branĉoj, ĉirkaŭe kolektitaj. Bedaŭrinde, ĉu pro la nesperteco de niaj kuiristetoj, ĉu pro la nesufiĉa sekeco de la ligneretoj, nia samovaro ne konsentis ekbruliĝi! La afero ja estis grava: ĉiuj, kun konsternata mieno pripensis, ke ili estos devigataj fari manĝadon sen teo, kio estas abomenaĵo por ĉiu vera ruso... En tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj mia amiko ekhavis genian eltrovaĵon kaj uzis artifikon, ŝatatan de la muĵikoj, kiuj ne posedas kuirejan blovilon. Li nur demetis unu el siaj botoj, ĝin starigis renversitan kontraŭ la supro de la samovaro kaj ĝin tenis per unu mano, tiamaniere, ke ĝi fermu la internan kamentubon. Poste, per la alia mano, li vice levis kaj mallevis la tibiingon de l' boto, kiel prenilon de kordiono. Tiu simpla piedvesto, tiel ŝanĝata je blovilo, perfekte plenumis sian novan oficon kaj baldaŭ nia samovaro komencis sian kanteton, karan al la oreloj de ĉiu soifanta ruso.

Jam eknoktiĝis, kiam ni returneniris. Mi bezonus la plumon de Gogol por priskribi la silentan kaj kvietigan majestecon de tiu ukrajna nokto. Ĉiu lando havas sian propran fizionomion kaj ĝia personeco pli intense sin montras dum la nokto. Kiel virino, kiu, dum ŝi dormadas, ŝajnas ellasi sian intimecon, tiel same la Naturo, dum la nokta ripozado, sin liveras pli plene. La rusa steparo tiam estas strange impresiga. Nenio, krom oceano, donas tiel fortan impreson de la Senfineco, kiel senlima ebenaĵo sub ĉielo, plena da steloj. Inter ili, iranta la homo vagas kiel punkto inter du senfinaĵoj. Tiun vesperon, la luno duonheligis per ŝtalblua lumeto la stepon, kie nigraj poploj, tie ĉi kaj tie starantaj, faris nigrajn strekojn kontraŭ la diamanta ĉielo. Arĝenta rebrilaĵo sur la trankvila akvo de la Psjol apenaŭ sulkiĝis post nia ŝipeto laŭ flue flosanta. Nenia sono, krom, intertempe, bleko de noktabirdo kaj la ritma plaŭdeto de niaj remiloj.

Duonvoĉe mia amiko pentradis al mi la pasintaĵon de tiu lando, dum la epopeaj tempoj de la kozaka Sjeĉ. Ukrajno sidis sur la rando de l' kristana kaj islama mondoj. Tie, nenia barilo povas haltigi homojn, krom aliaj homoj. Al la praavoj de la nunaj malgrandarusoj, al la batalemaj kozakoj komisiiĝis la danĝera tasko defendi Eŭropon kontraŭ la invado de aziuloj. Kiom da furiozaj bataloj iam sangigis la altajn herbojn de la tiam nekulturata stepo? La kozakoj estis duone sovaĝuloj, sed nur tiaj homoj povis plenumi tian rolon, kaj al ilia ŝirmo nia okcidenta kulturo ŝuldas parte sian ekzistadon.

Tiel mi elvokis la heroan estinton de tiu silenta kamparo, sub la stelplena ĉielo. Ŝajnis al mi kvazaŭ, sur la bordoj de la rivero, kie ni flosis malrapide, mi ĵus ekvidis stariĝantan de post arbo, la altan felĉapon de kozako, spionanta l' alvenon de tataraj rajdistoj... Unu el niaj kunpromenantoj, tre belvoĉa, estis kantanta popolan arion. Mi ne komprenis liajn rusajn parolojn, sed la melankolia kaj sovaĝa ritmo de tiu melodio mirinde vivigis kaj korpigis miajn revaĵojn. Sub la energiaj trajtoj, la ostaj kaj brunaj vangoj, la brila rigardo de miaj ĉirkaŭantuloj, mi eltrovis, ne tute malaperintajn, post unu centjaro de civilizacio, la polurigitajn postsignojn de l' praavaj instinktoj, la fierecon, la eksplodemecon, la malzorgon, ian malestimon por niaj okcidentaj delikataĵoj, la decidemecon kaj la belan ŝatemecon al ĉio danĝera kaj riskoplena, kiu karakterizas la popolojn, junajn kaj estonte kreskontajn.

—Rigardu tiujn dektrijarajn knabojn,—diris al mi s-ro Speranskij,—malgraŭ ilia gimnaziana uniformo, ilia okcidenta kulturo, ili restas efektivaj kazaketoj. Se vi falus en la riveron kaj estus en mortiga danĝero, kvankam ili ne scius naĝi, estu vi certa, ke neniu el ili ŝanceliĝus por sin ĵeti en la akvon kaj riski dronon pli vole ol sin kovri per honto, lasante gaston perei sen helpo.

Kaj dume mia penso forflugis malproksimen al niaj parizanaj dandetoj, kiuj hontus iri en la liceon sen gantoj, kaj timas malvarmumi, kiam ili malsekigas siajn lakitajn ŝuetojn en strata rivereto...

Miaj kozakidetoj ne timis malvarmumon kaj tion baldaŭ pruvis al mi. Dum nia parolado ni ne estis rimarkintaj, ke la steloj super niaj kapoj iom post iom estingiĝis, kaj ni atentis tion nur tiam, kiam nigra nubo kovris la palhelan lunon kaj lasis nin en plena mallumo. Samtempe malproksima tondro sciigis nin, ke ni devas akceli nian returnon. Ni do rapidigis nian remadon laŭeble por alveturi en la urbon antaŭ la pluvego, sed niaj penadoj estis vanaj. Pli kaj pli ofte, fulmoj strekis la mallumaĵon, heligante per blindigaj fajraĵoj la nigran kamparon dum la aero pleniĝis per senĉesa tondrado. Kaj, ho ve! baldaŭ sin verŝis sur niajn dorsojn efektiva akvofalego: akvo supre, akvo sube, ni povis nur elekti inter pluv- aŭ riverbano!

Ni kovris per niaj supervestoj nian junan akompanantinon, kiu bonhumore ŝercis pri sia akvumiĝado. Niaj knaboj estis feliĉegaj kaj ridegis, dum ĉielaj torentoj fluegis tra iliaj maldikaj ĉemizetoj. La forto de l' pluvego estis tia, ke ni devis momente allasi la remilojn, por kaŝi nin sub la benkoj de l' boato, kiu libere flosis laŭ la fluo.

Kiam ni albordiĝis kaj reiris hejmen, niaj vestoj estis enpenetritaj de akvo, kvazaŭ ni estus elirintaj el la rivero mem; malvarmeta vento algluigis ilin malagrable kontraŭ nia tremetanta haŭto. Sed tiu deviga bano ne havis malbonan sekvaĵon, krom por la nova ĉapo de nia kunpromenantino, kiu faris en tiu tago sian unuan kaj lastan servadon, kaj, ho ve! por la nekozaka verkanto de tiu rakonto, kiu ekkaptis fortan reŭmatismon kaj devis restadi hejme dum kelkaj tagoj ĝis sia resaniĝo.

Tamen tiu malliberigo ne estis al mi maldolĉa, dank' al la tute patrinindaj flegoj de s-ino Speranska, al miaj longaj babiladoj kun mia amiko, ankaŭ dank' al la vizitoj, kiujn mi ricevis.

Efektive dum mia ĉeestado en Sumi tiu urbeto ĝuis du gravajn kuriozaĵojn: la bestejon de ia s-ro Salomon kaj min mem. Mi estas nature modesta homo kaj ne ŝatas fanfaroni. Sed la veremeco devigas min konstati, ke mi atingis sukceson preskaŭ tiel fortan ol la kvardek pensiuloj de s-ro Salomon. Vane tiu intrigulo starigis sian tendegon precize antaŭ nia domo; vane lia gurdego, ĉiutage post la triahora manĝado mueladis sian plej allogan ariaron, de la "Norma" ĝis, ho surprize!—"En rev'nant de la R'vue", la popola kanto pri generalo Boulanger. Mi certigas al miaj legantoj, ke s-ro Speranskij ne uzis gurdegon; mi estis sola kontraŭ kvardek; tamen mi ricevis publikon, se ne tiel multan, almenaŭ pli ŝatindan ol la bestoj de s-ro Salomon. Eĉ sinjorinoj kaj fraŭlinoj subite ekmemoris, ke de longe ili intencis viziti s-inon Speranska kaj ŝiajn gefilojn, kaj—ne atendite! renkontis ĉe ili la strangan fremdulon, kiu parolas per artefarita lingvo. La rusinoj, tion mi jam diris, estas seriozaj personoj, sed ili estas virinoj, t. e. idinoj de nia praavino Evo kaj tial, iomete scideziraj! Pri tio mi tute ne plendas, ĉar tio permesis al mi profiti agrablajn konversaciojn, dank' al la nelacebla komplezo de miaj esperantaj tradukistoj.

Cetere kelkaj el miaj kunparolantinoj povis iom paroli france, sed mi neniam povis atingi, ke ili bonvolu uzi mian lingvon. Tiun obstinan rifuzon mi konstatis ankaŭ ĉe la viroj, kaj tio tre mirigis min. Sed mia amiko klarigis al mi la kaŭzon de tiu ŝajne kaprica konduto. En Rusujo la franca lingvo estis antaŭe uzata de la superaj klasoj, kiuj eĉ afektis iafoje ne scii sian nacian lingvon. Hodiaŭ estas reakcio favora por la rusa lingvo; tamen ankoraŭ nun la kapableco paroli france estas konsiderata kiel la vera pruvilo de la monduma eleganteco. Kiu ajn deziras ĝui la famon de delikata klerulo, pretendas esti kapabla paroli france. Sed, efektive plejmultaj ne scias bone tiun malfacilan lingvon; pro tio ili ne kuraĝas uzi ĝin antaŭ francoj, ĉar iliaj eraroj, nepre rimarkotaj de ilia aŭskultanto, igus ilin mokindaj, kiel homojn kiuj penis vane por sin plialtigi super sia reala situacio.

Post kelkaj tagoj, mi estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu promeneti eksterhejme kaj konatiĝi kun la urbo, kies mi estis provizora loĝanto.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"