Aspazio: Postparolo
«Aspazio» esperantigita aperas en momento fortune elektita. Ĝi aperas tuj post la kvara kongreso esperantista, en kiu tiel elokvente estis proklamita kaj triumfis en la koroj de diversnaciaj kongresanoj idealo de internaciismo. Ĝi aperas samtempe en momento de kvardekjara jubileo de Svientoĥovski, kiam en Varsovio okazas kunveturo de liaj adorantoj. Ĉar la aŭtoro de l’ «Aspazio» dum sia longa mirege fruktodona laborado estis apostolo de vera internaciismo, tio signifas — de l’ ama alproksimiĝo de ĉiuj nacioj, celanta kunigi plej sanktajn inspirojn de diversnaciaj genioj en unu komunan sunon, en unu belegan harmonion, en kiu perdiĝos nenia tono originala kaj valora. Ĉar duaflanke, liaj polaj adorantoj, nun alportantaj al li festajn signojn de grandestimo kaj danko, per ĉi tio protestas kontraŭ mallarĝa kaj malnobla kalumnio, dum longaj jaroj persekutinte lin kvazaŭ malvarman kosmopoliton kaj egoiston, — lin, poeton-filozofon, kiu sciis kunigi varmegan amon al la progreso de l’...