Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA PLENA DEKLARO PRI LA AFERO; SKRIBITA DE DOKTORO JEKYLL
Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial—kion oni povus supozi—kun ĉia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pl...