Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta stafeto

La Alaska stafeto: Ĉapitro 11: Fino

Pasis unu jaro. Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso. Loĝantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatraĵo. "Do, la infanoj tamen ĝisatendis la aferon!" diris Davison. "Espereble ĝi ne estos denove tiel malfeliĉe prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ekĝemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas eĉ rememori tion." "Ni ĉiuj suferis sufiĉe," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch. "Nu, tio estas jam for..." "Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontraŭ ni," ŝercis la ŝerifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvastiĝado de la difterio." "La tuta malfeliĉo alportis tamen ankaŭ ion bonan," diris maljuna sinjoro. "Ion bonan? Kiel do?" Ili ne k...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 10: Atingita celo

Tutan semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por ŝirmi ilin kontraŭ la malsano. Sed hodiaŭ ĉiuj estis tiom ekscititaj, ke ili forgesis ĉiun singardon. Knaboj tuj eluzis la ekscitiĝon de la maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la ekspedicion serĉantan Kasson, sed ili bone sciis, ke la maturaĝuloj ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn almenaŭ per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience atendis sur la bordo de la maro. "Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch. "Kion?" "Ni aranĝu stafeton!" "Hura! Bonega ideo!" La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris. "Sed tio estas nenio—kuradi tiel en la rondo," malplaĉis la afero al malgranda Eskimo. "Kiel vi tion volus?" "Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!" "Sed kien ni kuros?" "Eble en la urbon kaj poste denove reen....

La Alaska stafeto: Ĉapitro 9: En la lasta momento

Tiun tagon vivis Nome kvazaŭ en febro. Ĉiumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, ĉu la savo jam alproksimiĝas. La poŝtoficejo estis superŝutata per telegrafaj demandoj el ĉiuj partoj de la mondo: "Ĉu Gunnard Kasson jam alvenis?" Kaj ĉiam la sama frostiga respondo: "Li ankoraŭ ne alvenis." Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, ĉar la epidemio ne malfortiĝis. Doktoro Welch ne havis sufiĉe da tempo por desinfekti la injektilon kaj plenigi ĝin per la sero, kiu montriĝis tiel neefika.... Li povis eniri kiun ajn domon; ĉie li aŭdis la saman parolon, la saman nomon: Gunnard Kasson! Ankaŭ malsanuloj elparoladis ĝin, kvankam multaj en alta febro eĉ ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel plenplenigitaj per tiu ĉi nomo, ke la voĉoj de la malsanuloj estis la nura eĥo. "Ĉu li ankoraŭ ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin. "Ankoraŭ ne." "Kaj kion vi pensas...ĉu li alvenos?" ...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 8: Gunnard Kasson

Gunnard Kasson povis elekti: li povis veturi aŭ sur la firma tero, aŭ sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre longa. La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed multe malpli longa. Ĉiu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li veturos sur la maro. Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la ventego daŭris per neniel malpligrandigita forto. Ĝi malebligis antaŭenrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj, kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan fosforeskan kompason, laŭ kiu li povis tre precize konstati la direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ĝin preskaŭ seninterrompe. Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju pli li malproksimiĝis de la firma tero, des pli mult...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 7: Inter vivo kaj morto

Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto ekveturis, la loĝantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni ankoraŭ ne venkis. Ili sciis, ke la ĉefa lukto kun la mortinsida malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero. Doktoro Welch maljuniĝis en tiuj kelkaj tagoj almenaŭ je dek jaroj. Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton. La poŝtejo estis ĉiutage sieĝata. La depeŝojn pri la proksimiĝanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch kaj la ĵurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankaŭ tiuj, en kies domo la malsano ankoraŭ ne aperis, rapidis kelkfoje dum la tago al la poŝtejo por demandi, kio estas nova. Ĉiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira streĉo. La nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj post ĉiu depeŝo sciiganta, ke ankoraŭ unu viro ekveturis, granda ŝtonego falis de sur la ...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 6: Leonard Seppala

Neniu alia povis entrepreni tiom danĝeran vojaĝon, kiom estis el Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson ankaŭ li devenis de Finnlando. Jam de sia infanaĝo li vivis en malvarma klimato kaj tial alkutimiĝis al la malmilda Alasko multe pli frue ol miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika. Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis infana ludemo kaj fera volo. Lia kunjungaĵo estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj en aliaj landoj fieras pri la belaj ĉevaloj. En Alasko la viroj fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis la nomon laŭ la Balta maro, ĉar Seppala volis havi daŭran kaj vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingiĝis per belega kresko, forto, kuraĝo kaj inteligento. Ĝi ja ne saltis laŭ ordono super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed sufiĉis, ke ĝia sinjoro diris al ĝi kelkajn vortojn kaj la hundo tuj komprenis, kio...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 5: La stafeto

Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis la poŝtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senĉese forsendis la telegrafajn depeŝojn en la civilizitan mondon, estis la ĵurnalisto Hilton. Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel ĵurnalisto, tuj decidiĝis, ke li eluzos tion. Li apenaŭ eksciis pri la epidemio, kiam li tuj forsendis al sia ĵurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento. La ĵurnalo represis ĝin en okulfrapa aranĝo sur la fronta paĝo. Kaj ĉar la sciigon prete disvastigis ankaŭ la radio, post nelonge sciis pri la afero la tuta kultura mondo. Nome kaj ĝiaj trafitaj loĝantoj fariĝis la centro de la universala atento. Ne estis homo, kiu ne interesiĝis pri la dramo en la dezerta nordo. Ĉiu nova depeŝo de Hilton estis sensacio. Ĵurnaloj presis apartajn eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis superŝ...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 4: La volontuloj

La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj ĉiam ankoraŭ venadis novaj viroj. Iuj staris ĉirkaŭ la ardigita forno, la aliaj sidis ĉe la tabloj. Ili atendis, ĝis venos la ŝerifo, kaj vigle interparolis. "Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la ĉasisto Finke. "Eble aperis nova dekreto pri la plialtiĝo de la impostoj," aŭdiĝis la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ĝusta malo de fortkorpulo Finke. "Ne ĝenu min pri la impostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo." "Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas vere malbone, tiu ordinare ne plendas." "Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere." "Eh, ĉiu el ni havas sufiĉe da propraj turmentaj zorgoj," svingis per la mano Finke. "Kaj—ke mi ne for...

La Alaska stafeto: Ĉapitro 3: Propono

Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon. El lia pala vizaĝo oni povis scii, kiel febre li ion pripensas. Komuniku, kion pri ĝi. Kiel kruela ĝi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco de kelkcent kilometroj kuŝas la paketo, kiu por ilia urbo signifas vivon. Se oni ne alveturigos ĝin ĝustatempe, dekoj da homoj—infanoj kaj plenkreskuloj—senpove pereos. Kaj li vizitados unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos, kaj je ĉiuj demandoj li devos nur levi la ŝultrojn kaj per rompita voĉo respondi: "Sed jes.... estas sufiĉe da sero... kompreneble.... ĝi estas en Nenana. Kion pri ĝi?" Por kio estas ĉiuj eltrovaĵoj de la moderna tekniko, se ili ne povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas aŭtomobiloj en tiu ĉi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj meze de polusa...