En Rusujo per Esperanto: IV

Sumi, ĉefurbo de "ŭezd" (subprovinco) de la provinco Ĥarkov, enhavas 34000 loĝantojn; ĝi sidas apud la Psjol, rivero, alfluanta al la riverego Dnjepr kaj apud la fervojo de Kiev al Ĥarkov. Ĝia aspekto estas tre malsimila je tiu de franca urbo egale homplena. Ĝi konsistas el du partoj, tute diferencaj—longa vico de stratoj, iranta de la stacidomo al la tombejo kaj havanta ŝajnon tre "urban", kaj, ĉirkaŭe, aro de vastaj posturboj, similaj je vilaĝoj pro siaj dometoj eĉ iafoje kun tegmentoj el pajlo. Se vi uzas unu el la tieaj veturiloj, lueblaj po malmultekosta prezo, kaj veturos longe de la centra strataro, vi renkontos preskaŭ ĉiujn rimarkindaĵojn de tiu urbeto: la malsanulejon, la eklezian lernejon, la geknaban kuracejon tre bone organizatan, la luteran preĝejon, la gimnazion por junuloj, kiu donas duagradan instruadon kun latina kaj greka lingvoj, la unuagradan lernejon, konstruaĵon tre belan sed tre malsufiĉan por tridekkvarmila loĝantaro, la malluksan katolikan preĝejeton por la poloj. Tie la strato kurbiĝas, transpasas per tre malglata ligna ponto super rivereto, alfluo de la Psjol, la Sumka (pendsaketo), kiu donis sian nomon al la urbo kaj ĝin ŝuldas mem al la sekvanta legendo: Kolonelo de kozaka lando Gerasim Kondratev perdis iam la kason de la regimento, kiun li havis en pendsako kaj portis al la hetmano aŭ reĝo. Malesperante, li ĵuris, ke se li ĝin retrovos, sur la loko mem li konstruos preĝejon. Li trovis tiun sakon en la rivereto Sumka, plenumis sian promeson kaj la konstruita preĝejo estis la deveno de la nuna urbo Sumi, kiu pro tio metas en sian blazonon tri pendsakojn.

Daŭrigante vian veturadon trans la Sumka vi renkontos la ortodoksan preĝejon de sankta Nikolao, la gimnazion por junulinoj, kaj, en ĝardeneto belan kaj riĉan ĉefpreĝejon (sobor). Poste estas bela publika ĝardeno kun la statuo de ĝia donacinto s-ro Ĥaritonenko; la "reala" lernejo, rimarkinde aranĝita, kie oni ricevas duagradan instruadon, sen mortintaj lingvoj. Fine, post iom kruta deklivo, la senfina strato alvenas en parton, kie estas tri malsimilaj, sed egale gravaj institucioj: 1-e la ŝtata monopola fabrikejo de brando, necesa samtempe al la feliĉo de l' rusoj kaj al tiu de la registara kaso, dank' al kiu ĉiu drinkulo rajtas proklami fiere, ke li ebriiĝas pro patriotismo; 2-e la kadeta korpuso aŭ lernejo de oficiroj, egale utilegaj por garantii estonte la trankviligon popolan kaj la trankviliĝon estran; 3-e la tombejo, sola loko en Rusujo, kiel aliloke, kie ĉiu proletario iĝas frue malfrue bienhavanto kaj ne plu bezonas brandon por ĝojiĝi aŭ armeon por kvietiĝi.

En tiu resuma priskribo, oni certe rimarkis la grandan nombron de duagradaj lernejoj: lernejo eklezia, lernejo de kadetoj, reala lernejo, gimnazio por junuloj kaj gimnazio por junulinoj. Tio eble mirigos, ĉar Rusujo ne ĝuas precize la famon de lando tre "lernejema". Sed la kaŭzo de tiu rimarkindaĵo en Sumi estas, parte, tiu sama Ĥaritonenko, jam nomita, kiu donacis al sia urbo ne nur la publikan ĝardenon, sed ankaŭ la infanan malsanulejon, la ĉefpreĝejon, kaj la kadetan kaj realan lernejojn. Je ĉiu paŝo en Sumi, oni renkontas la pruvojn de lia malavareco, kaj ne malprave la danka urbestraro starigis lian statuon en la publika ĝardeno de li donacita. S-ro Ĥaritonenko estis simpla muĵiko, saĝega kaj laborema, kiu gajnis multajn milionojn per la fabriko de sukero. La vastega fabrikejo, fondita de li, kuŝas apud la stacidomo; ĝi okupas 3,000 laboristojn kaj utiligas la rikolton de la senfinaj kampoj da ruĝaj betoj, kiuj ĉirkaŭas Sumi'n. Je la alia flanko de la stacidomo, estas ankaŭ belega fabrikejo de ŝtalaĵoj, direktata de Belgoj. La fabrikado de sukero kaj ŝtalaĵoj estas la du precipaj industrioj de Sumi.

Se al tiu denombro, mi almetos la teatrojn, someran kaj vintran, la malliberejon kaj la bazaron, kie la komercaj interŝanĝoj valoras jare pli ol kvin milionoj da spesmiloj, mi estos nominta ĉion citindan pri Sumi en gvidlibro de Joanne aŭ Baedecker. Sed kion mi dezirus ankaŭ montri, estas la speciala fizionomio de la homaro, kiu vivigas tiun ordinaran urbeton kaj igas ĝin interesega por okuloj de fremdulo kiel mi.

Ekzemple, mi volus pentri la lignajn budojn de l' bazaro, provizatajn per objektoj utilaj al la kampara kaj simpla klaso: botoj el ledo aŭ el felto, "lapti" aŭ sandaloj, faritaj el tilia basto, helkoloraj katunoj, maldelikataj potaĵoj, samovaroj, tranĉiloj, kuleroj el kolorigita lignaĵo, diversaj piecaĵoj, sanktaj figuroj (ikonoj) kaj malkaraj bulkalkuliloj, ĉar en Rusujo, neniu kalkulas sen tiu ilo. Sur la skribtablo de ĉiu oficisto, sur la vendotablo de ĉiu komercisto vi nepre ĝin trovas. Kiam via spicisto enpakigis viajn aĉetaĵojn, tuj li sin turnas al siaj "sĉjoti" (kalkulilo) kaj rapidege puŝas la lignajn buletojn por sumigi vian ŝuldon; sen ĝi, kasisto ne povus starigi bilancon, li per la "sĉjoti" kalkulas preskaŭ tiel rapide, kiel ni per krajonoj, kaj mia amiko pretendas, ke tiu metodo estas preferinda por longaj laboroj, ĉar ĝi postulas fingran laboron pli ol cerban kaj ne lacigas.

Apud la budoj de la bazaro, sur vasta placo estis la vendejo de l' brutoj kaj ĉevaloj kaj, fine, la longaj vicoj da malaltaj ĉaretoj, senĉevaligitaj kaj plenaj da fojno, melonoj, brasikoj, akvomelonoj kaj precipe da kukumoj kaj bruegantaj porkoj, tiuj du fundamentoj de la tiea nutrado. Meze de tio sin movis, kviete kaj silente, multego de muĵikoj kaj muĵikinoj, kun flegmaj vizaĝoj, kie la interna penso sin malkaŝis nur per la viglaj kaj mokemaj okuletoj. Tie ĉi kaj tie, blinda almozulo, sidante sur la pavimo, ludis per "balalajka" (trikorda gitaro), per akordiono aŭ violongurdo, kaj kantis antikvajn malgrandarusajn ariojn pri la heroa tempo, kiam la praavoj kozakaj bataladis kontraŭ la tataroj aŭ la poloj. Ĉirkaŭ li, muĵika aŭdantaro aŭskultis atente, kaj de tempo al tempo ĵetis kopekon (spesdekon) en lian lignan pleteton.

Por observadi la simplularon, taŭga loko estas ankaŭ la ortodoksaj preĝejoj, kiuj ludas en la publika vivado gravan rolon. La rusa eklezio, en sia tuteco, kun sia pastraro kaj monaĥaro, estas nur parto de la ŝtata maŝino. El tio rezultas, ke ĝi ne povas, kiel la sendependa katolika eklezio, havi konfliktojn kun la registaro, de kiu ĝi estas, kontraŭe, la plej utila helpanto, aldonante per sia religia kunagado, dian karakteron al la aŭtokrata organizacio. Nenia oficiala ceremonio okazas sen la partopreno de la ekleziuloj.

Aliparte, se la prireligia libereco ekzistas oficiale en Rusujo, ĝi, en la realeco, ricevas strangajn limigojn, kiuj igas ĝin tre simila je mallibereco[2]. Ekzemple se la registaro instigas kaj helpas la propagandon porortodoksan, ĝi severe malpermesas kaj punas la propagandon kontraŭortodoksan; ĉiu neortodoksulo povas konvertiĝi je la ŝtata religio, sed, male, nenia ortodoksulo leĝe, povas iĝi neortodoksulo. Ĉiu ortodoksulo devas fari konfeson kaj komuniiĝi almenaŭ unu fojon po ĉia jaro, kaj la regnaj oficistoj devas konstatigi, ke ili plenumis tiun devon, per atestilo de la konfesprenanto. Se oni atentas, ke multaj rusaj kleruloj estas tute nereligiaj, oni komprenos, ke tia devigo iĝas nur administracia deĵoro, en kiu la pastro ludas strangan rolon. Sed tio ne ofendas la skrupulecon de la ortodoksuloj, ĉar, kiel la islamanoj, ili ne faras diferencon inter la ŝtato kaj la eklezio, inter la devo patruja kaj la religia devo, kaj konsideras la pastrojn, kiel efektivajn funkciulojn.

Tio komprenigas, ke la simpluloj timas la pastrojn, kvankam ofte ili ne estimas ilin, ĉar ili rigardas ilin samtempe kiel rajtigitulojn de la reĝa potenco, kaj kiel drinkemajn parazitojn kiuj vivas je ilia domaĝo. Kaj tiu riproĉo estas ofte prava, sed pri tio ne la pastroj solaj estas respondaj. Kian indecon povas konservi tiuj kompatindaj homoj, ofte patroj de multenombra idaro (ili ricevas pastran oficon nur kiam ili estas edziĝintaj), kiuj ĝuas nur tre nesufiĉan salajreton kaj devas mem postuli, iel ajn, de siaj paroĥanoj, la religian imposton, nepre necesan por ke ili povu vivadi? Ilia funkcio estas efektive hereda, kaj vivadante de multaj generacioj meze de la muĵikoj kaj per ili, la vilaĝaj ekleziuloj nepre alprenas iliajn morojn, maldelikatajn kaj malsobrajn.

Ĉu la simplularo rusa, kiu ne respektas siajn pastrojn, estas vere religiema? Tion mi ne kredas. Ĝi estas nur tre superstiĉema. Ĝia religia kompreno ne altiĝis super iaj difinitaj agoj kaj ceremonioj, iaj piecagoj al ia ikono aŭ sanktulo, efektive loka diaĵo. Reale ĝi restadis ĝis nun idolano, kiel dum la pasinta tempo, kiam ĝi adoris siajn antikvajn "peruni"; nur tiuj diaĵoj ŝanĝis siajn nomojn kaj aliformiĝis je kristanaj sanktuloj.

Rigardu tiun kamparanon aŭ tiun laboriston, kiu eniras en preĝejon. Li singarde marŝas, kaj timeme rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ li timus ofendi nevole ian kaŝitan potencon, kiu tuj lin tondre frapus. Li haltas, li klinas sian kapon, li kruce kunmetas siajn brakojn, genufleksas, li frapas kontraŭ la pavimo sian frunton, li faras multegajn krucesignojn tiel rapide, ke apenaŭ mia mirigata okulo povas sekvi la movojn de liaj tri fingroj, kunstreĉitaj por memorigi la tri personojn de la Sankta Triunuo. Kaj tion li faras laŭ rito precize fiksita. Ekzemple, se li sin krucosignus per du fingroj anstataŭ tri, tio estus grava peko, ĉar nur la herezuloj "raskolniki" tiel agas por memorigi la duoblan econ, dian kaj homan, de Jesuo Kristo!

Antaŭ tiu pia gimnastiko, mi povus supozi, ke mi estas ankoraŭ en Alĝero, ĉe islama preĝejo, kie arabo estas faranta sian ĉiutagan preĝon. Kaj la simileco estas efektive tre granda, ĉar ili ambaŭ longe kaj severe fastadas, kaj konsideras kiel devo sin korpe purigi kaj sekse deteni antaŭ la gravaj religiaj festoj.

En religio tiom formalisma, la sektoj devis esti kaj estas efektive multnombraj. Tuta libro estus necesa por priskribi ilin kaj ilian evolucion. Ili apartenas al du malaj influoj: tiu de la formalisma tradicio, kaj tiu de la reakcio kontraŭ la formalismo. Ĉiuj, laŭ la inklino de siaj anoj, evoluciis, ĉu al maldelikataj, eĉ diboĉaj aŭ krimaj formoj, ĉu, male al evangelia aŭ nur racionalisma stato. Pri la unua kategorio, mi povas citi la "skakuni" aŭ saltantojn, kaj la "ĥlisti" aŭ vergantulojn, kiuj atingas, por saltado aŭ dancado, kiel la turniĝantaj derviŝoj, staton de mistika ekstazo kaj iafoje finas siajn ceremoniojn per diboĉadoj;—la "skopci" aŭ kastrulojn, pri kiuj mi jam parolis;—la "stranniki" aŭ vagulojn, kiuj komprenas laŭvorte la parolon de Evangelio: "Lasu cian patron kaj cian patrinon, prenu cian krucon kaj sekvu min". Ili forlasas sian familion, forĵetas ĉiun regan aŭtoritaton kaj vagas tra la nordaj arbaroj, vivante per almozoj.

Aliaj sektanoj malakceptas la oficialajn pastrojn, pro tio, ke ĉi tiuj ricevis la pastrordenon de episkopoj, uzantaj la tekstojn de la Sankta Skribo, korektitajn de la patriarko Nikono dum la XVII-a centjaro; tial, aŭ ili kreis al si specialan sekretan pastraron kaj estas nomataj pastruloj (popovci), aŭ ili opinias, ke ne estas plu rajtaj episkopoj kaj pastroj; sekve tiuj "bezpopovci" (senpastruloj) forĵetas ĉiujn sakramentojn, krom la bapto, kaj anstataŭigas ilin per simbolaj kaj rememorigaj ceremonioj. Tiel, pro troa formalismamo, ili alvenis al la sama rezultato kiel la evangeliaj aŭ racionalismaj sektanoj, kiuj ankaŭ forĵetas la pastraron kaj la sakramentojn, ĉar ili ne akceptas ian perulon inter Dio kaj si. Tiaj estas la "duĥobori" aŭ spiritforteguloj, la "molokani" aŭ laktotrinkuloj, kaj, fine, la "ŝtundisti".

Tiuj lastaj sektanoj estas la plej multnombraj en Malgrandrusujo kaj faras rapidajn progresojn. Ilia kredo estas tre simila je tiu de la germanaj anabaptistoj kaj anglaj baptistoj. Ili havas nek pastrojn, nek sakramentojn, krom la bapto, nek ikonojn. En iliaj kunvenoj aŭ "ŝtunden", ili nur kantas psalmojn kaj himnojn, kaj legas Biblion. Tial multaj el ili scias legi kaj ĉiuj estimas la klerecon. La intelekta stato de la ŝtundistaj muĵikoj estas ĝenerale tre supera je tiu de la kamparanoj ortodoksaj. La ideoj liberemaj kaj sendependemaj sin enŝovas en iliajn vilaĝojn kun la libereco de religia diskutado; tial la registaro severe persekutas iliajn propagandistojn kaj sendas ilin en Siberujon eĉ kiel kondamnitojn je punlaboro.

La ŝtundistoj abomenas la ikonojn tiom forte, kiom la ortodoksuloj estimegas ilin, kaj tio kaŭzas ofte vilaĝajn malpacojn, iafoje sekrete okazigitajn de la pastroj, ĉar ĝenerale nur la neortodoksuloj estas punataj. De tio mi povis mem konstati ekzemplon dum mia ĉeestado en Sumi. En Pavlovski, proksima vilaĝo duone ortodoksa, duone ŝtundista, ekestis malpaco inter la du partioj; iom post iom, la afero iĝis pli grava; fine la ortodoksuloj atakis la ŝtundistojn kaj okazis batalo, en kiu kelkaj homoj pereis kaj la ortodoksa preĝejo estis detruata. Granda skandalo, proceso antaŭ la juĝantaro de Sumi, kaj kvankam, dum la batalo, ambaŭ, ŝtundistoj kaj ortodoksuloj ricevis vundojn, tamen nur la unuaj estis kondamnataj je ekzilo en Siberujo. Dura lex, sed lex. La juĝistoj ofte estas interne favoraj al tiuj sendanĝeraj liberaluloj, sed la leĝo devigas ilin kondamni, kiam la faktoj estas konstatitaj. Eĉ afablega magistrato, kiu bone parolis france, donis al mi strangan pravigon de tiuj kondamnoj pro religia kaŭzo.

—Kion fari?—li diris.—La ŝtundistoj estas nur malmulto meze de la multego da ortodoksuloj, kiuj ilin malamas. Ili nepre estus dispremataj, se ni ne moderigus per juĝejaj punoj ilian fervorecon...

—Ho! feliĉega lando,—mi pensis,—kie la registaro, por defendi la regnanojn, ilin malliberigas!

Kredeble mia vizaĝo esprimis mian penson, ĉar mia kunparolanto aldiris por kvietigi miajn skrupulojn.

—Cetere, se, obeante la leĝon, ni kondamnas ilin, poste ni ofte ilin rekomendas al la favora indulgeco de lia Imperiestra Moŝto. Kaj jen, nia regnestro ĵus bonvolis malgravigi je ses monatoj de malliberiĝo en Sumi la punon de ekzilo en Siberujo, juĝedonitan al la ŝtundistoj de Pavlovki. Se vi volas, vi akompanos min morgaŭ dum mi vizitos la malliberejon kaj anoncos tiun indulgan decidon al la interesatoj.

Viziti malliberejon ne estas tempopasigado tre ĝoja, kaj en alia lando kredeble mi ne estus akceptinta. Sed la rusaj malliberejoj, kiel dum la tempo de Silvio Pellico, la plumbaj tegmentoj de Venezia,—havas literaturan famon. Dostojevskij montris ilin kun ilaro de vergoj kaj skurĝoj, kiuj iom similigas ilin je mezepokaj karceroj. Kiom prava estas tiu famo? Mi estis iom deziranta vidi mem tion, kaj al mi ŝajnas, ke tiu magistrato ne malpli deziris doni al mi, fremdulo, la eblecon fari tiun konstaton.

Mi konfesas, ke mi sentis min iom impresata, kiam la multpeza pordego de la malliberejo malfermiĝis antaŭ mi. Kiom da homoj jam estis tien enirintaj, eble lasante, laŭ la esprimo de Danto Alighieri, ĉiun esperon?.. Kion mi ĵus vidos trans tiu mistera pordego?

Sed la interna aspekto de la malliberejo tuj disrevigis min. Antaŭ miaj okuloj estis tre ordinara korto kaj unuetaĝa konstruaĵo ankaŭ tute ne speciala. Nenio, krom la fenestraj kradoj, konigis, ke ĝi estas malliberejo.

Al mi alkuris la tiea direktoro, ĵus informita pri nia vizito. Li haltis je tri paŝoj antaŭ ni, rigide staris, metis parade sian manon kontraŭ sia ĉapo, rekte rigardante al la okuloj de mia kondukanto.

—Mi deziras la bonsanecon de via altekscelenco, li diris. Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi malliberejo ĉio bone estas. Ĝi enhavas 96 arestatojn. El tiu nombro 23 estas...

—Bone,—diris la estro. Estu vi sana.

Poste, la direktoro respondis diversajn demandojn de mia kunulo, salutante kaj ridetante kun servema zorgo, dum li atente observadis la vizaĝon de l' superulo, kvazaŭ li dezirus sur ĝi ĉiun ekdezireton ekkapti por tuj ĝin plenumi eĉ antaŭ ĝia esprimiĝo. Sed, kontraŭe, kiom li rigidiĝis kaj fieriĝis, kiam, per severa tono, li alvokis sian subulon, unu el la ĉefgardistaj moŝtetoj!

Ree fariĝis la parada ceremonio jam supreskribita.

—Mi deziras la bonsanecon de via altanobleco. Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi koridoro estas 58 arestatoj. El tiu nombro du estas en la malsanulejo, dekkvar laboras ekstere...

—Bone, interrompis la estro. Estu vi sana.

Nur eĉ pli humile kaj pli modeste la ĉefgardista moŝteto estis parolinta.

Grave ni eniris la malliberejan domon, kaj supreniris al la unua etaĝo. Tie kuŝis laŭ la tuta longo de la konstruaĵo, vasta koridoro kun du vicoj de fortikaj pordoj serure kaj riglile fermataj. Ĉiuj havis kvadratan fenestreton, tra kiu oni povis rigardi en la karcerojn. Kelkaj subgardistoj paŝadis en la koridoro.

Per laŭta voĉo, kiu tondre resonadis en la tuta ĉambraro, la fieriĝinta ĉefgardisto anoncis nian viziton. Tuj la subgardistoj parade streĉiĝis, kaj el la karceroj aŭdiĝis eĥe movbruo de la ŝlosituloj, kiuj ankaŭ sin preparis por ricevi vizitanton.

Kaj, dum mi modeste staris iom malantaŭe, sub mia rigardo okazis kurioza ceremonio.

Laŭ la komando de la magistrato, subgardisto malfermis pordon. Kaj jen, aperis, envicigataj, kelkdekduo da malliberuloj, parade starantaj, ĉiu tenante en sia dekstra mano sian individuan notlibreton. Ĉirkaŭe, kvar nudaj muroj, en unu, krada fenestreto, en alia, kaveto por meti lampon, en unu angulo, sankta ikono, en alia, nokta sitelo. Nenio plie. Vespere oni donas al ĉiu koverton, por dormi sur la planko.

La magistrato eniris.

Ĉiuj streĉiĝis, staris senmovaj antaŭ li.

—Mi deziras la bonsanecon al via altanobleco,—diris la subgardisto.—Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi ĉambrego estas 15 arestatoj. El tiu nomoro...

—Bone,—diris la magistrato, kaj sin turnante al la malliberuloj:

—Estu vi sanaj,—li diras.

Kaj ĉiuj, samtempe, kiel puŝataj de unu sama risorto, ekkriegas:

—Ni deziras la bonsanecon de via altanobleco!

El mia loko, mi observadis scivoleme tiujn malliberulojn. Ĉiuj havis vizaĝojn ĝenerale malbelajn kaj vulgarajn de simpluloj, kiuj neniam sin altigis super la trivialaĵoj de maldelikata kaj kruda vivado. Kelkaj montris trajtojn de hardiĝantaj krimuloj, rebriligantajn la malvirtojn, kiuj alkondukis ilin ĝis la juĝeja benko. Sed ĉiujn karakterizis disciplina instinkto, kiu rigidigis ilin en parada sintenado.

La magistrato alparolis kelkajn el ili, ĉiuj respondis kiel soldatoj al sia generalo. Oni sentis, ke super ĉiu alia individua instinkto, priokupadis tiujn rusajn kondamnitulojn la granda afero stari laŭ la regulo.

Ĉiuj karceroj estis vizitataj unu post alia, kaj ĉiafoje ripetiĝis tiu sceno. La virinoj estis aparte enŝlositaj en ĉambroj, similaj al tiuj de l' viroj. Ili ankaŭ parade enviciĝis kaj soldate staris antaŭ la vizitanto: la milita rusa disciplino ne distingas la seksojn!

La ŝtundistoj ankaŭ estis en speciala ĉambro, kaj mia koro premiĝis, kiam oni ĝin malfermis. Modestaj kaj admirindaj nekleruloj, pioniroj de la slava penslibereco ĉe la popolo, kulpaj nur pri intelekta supereco kaj kondamnitaj nur pro politikaj interesoj!

Ĉar oni arestis ilin are, edzinojn kun edzoj, oni devis ankaŭ enŝlosi iliajn geknabojn, por ke ili ne mortu pro malsato, kaj unu virino, kiu vicestaris, portis sur sia brusto mamsuĉuleton! Sur la vizaĝoj de tiuj honestuloj mi povis konstati nek fanatikecon, eĉ nek koleran senton, nur la slavan stoikismon, kiu toleras ĉion pacience kaj ridetante, ĝis tiu momento kiam ĝi neatendite eksplodos. Nur mi ne rimarkis ĉe ili la sklavindan fervorecon de la aliaj malliberuloj por saluti la superulon, kiu vizitas ilin; plejĝustadire, ili sin montris intence indiferentaj, kaj okazaĵo montris al mi la firmecon de tiu intenca sintenado.

Post la paradaj salutoj, la magistrato anoncis al ili la indulgan decidon de la imperiestro, kiu bonvolis ŝanĝi ilian ekzilon en Siberujo je nur sesmonata malliberiĝo en Sumi. Dum li parolis, radioj de julia suno tra la kradita fenestreto heligis la severan karceron: kiom bela kaj bonodora devis esti la florplena kamparo; kiom dolĉe devis esti, libere, plenbruste, enspiri la stepan venteton, sidante sur la perono de la hejma dometo! Mi supozis, ke la baldaŭan liberiĝon salutos ĝojaj kaj dankaj ekkrioj...

Ĉiuj silentis kaj restis senmovaj.

Kaj tiu impresiga respondo memorigis al mi la faman parolon:

Popola silento la reĝojn instruas!

Restis nur por viziti tri politikaj kondamnitoj. Ĉiu ĝuis apartan ĉambron, kun la neevitebla ikono, fera liteto, unu tableto, unu seĝo, unu lampo, libroj kaj skribilaro; oni ne devigis ilin fari la paradan saluton, nek vesti la livreon de la malliberejo. La kaŭzo de ilia puno estis la disdonado de revoluciemaj propagandiloj kaj la plej maljuna el tiuj homoj estis apenaŭ dudekdujara; unu ne estis ankoraŭ dekokjara!

Je la eniro de la magistrato, ili leviĝis, ĝentile salutis, kaj atendis kun bonhumora, kvazaŭ rideta mieno. Mi rigardis ilin dum ili parolis sen aroganteco kaj sen ĝeno kun li, kiel egalulo respondas al egalulo, kiu faras al li viziton pro ĝentileco. Kaj tiu sintenado de tiom junaj homoj antaŭ potencega magistrato ŝajnis al mi ne malpli signifa, ol la malkvietiga silento de la ŝtundistaj muĵikoj: tian trankvilecon povis doni nur firma konfido je la estonta triumfo!

Pli ol unufoje mi rememoris tiun viziton, kiam, reirinte en mian landon, mi legis en la gazetoj la detalojn de la revolucio, kiu diskrevis en Rusujo post kelkaj monatoj.

Jam dum la tempo de mia ĉeestado estis antaŭsignoj de la estonta agitado; tamen la lando ne estis tiel malpaca, kiel mi supozis antaŭ mia alveno. Mi jam diris, ke en Konstantinoplo oni konsilis al mi forlasi, pro ĝia danĝereco, mian intencon vojaĝi en Rusujon: oni ne atentis, ke se unu deko da lokaj ribeloj sufiĉas por plenigi la paĝojn de l' gazetoj, ili estas kvazaŭ nenio proporcie kun la vastegeco de la rusa imperio. Miaj konsilantoj kaj mi mem estis trompataj de tiu kvazaŭa optika iluzio, pro kiu la francaj kamparanoj, leginte ĉiutage la krimojn, faritajn en iaj lokoj de Parizo, supozas, ke la mortigoj estas kutimaj kaj oftaj en ĉiuj stratoj de tiu urbego, kaj pro tio singarde promenas sur ĝiaj stratoj kun malfida antaŭtimo.

Reale, dum mia sessemajna restado kaj miaj ira kaj returna vojaĝoj en la sudokcidenta Rusujo, mi povis konstati mem nenian tumulton. Sed tio ne signifas, ke ĉio estis vere kvieta; kontraŭe, eĉ en la lokoj, kiel Sumi, kie ne okazis strataj malpacoj, la spiritoj estis ekscitataj. Tiam estis la lasta kaj plej malfeliĉa periodo de la milito kontraŭjapana, tuj post la detruo de la rusa ŝiparo en Cushima. Tiu milito, kiu neniam estis populara en Rusujo, fine naskis unuvoĉan malaprobon, kaj mi povis tiam konstati kun miro, ke la simpatio de la rusoj plivole sin turnis al la japanaj armeoj, ol al siaj batalantaj samnacianoj. Ĉar mi montris min iom skandalata de tiu animstato, ia ruso iafoje respondis al mi.

—Kion ni rajtas riproĉi al la japanoj? Entute, ni solaj estas respondaj pri tiu milito, ĉar ni devigis ilin ataki, malfermante al ili la vojon de la kontinenta elirejo, necesa por la troeco de ilia plimultiĝanta loĝantaro. Ĉu ni, kontraŭe, bezonas tiun malriĉan, malproksimegan Manĝurujon, kiam en Rusujo mem estas vastegaj fruktodoneblaj landoj, ne ankoraŭ plugataj? Ĉio en tiu bedaŭrinda milito estas por ni malaprobinda. Ĉu en ĝi ni ludas belan rolon, riskante haltigi intermeze de ĝia disvolviĝo, la mirigan aliformiĝon de tiu nacio, kiu, laŭ ĝis nun ne konstatita ekzemplo, dum nur tridekjaroj evoluciis el nepoluriteco inda je la Mezepoko ĝis tute moderna civilizacio? Kial perdi en tiu milito, senutile, milionojn da rubloj, kiam ni ne povas sufiĉe profiti niajn kampojn, pro manko de vojoj, fervojoj kaj pontoj? Kvankam ni tutkore kompatas niajn malfeliĉajn fratojn, batalantajn en Orientazio, ni estas preskaŭ devigitaj deziri la sukceson de Japanujo, ĉar kredeble tio estos por ni kaŭzo de liberala evolucio, kiel okazis post la milito de Krimeo, kiun sekvis la liberiĝo de la servutuloj. Kontraŭe, se nia armeo fine venkos, la reakcio iĝos pli potenca kaj niaj kapitaloj daŭros forflui en Manĝurujon, por la utilo de nur malmultaj spekulaciistoj.

Tion, ne nur oni diris private, sed oni komencis ripeti malkaŝe, kaj senĉese plifortiĝis tiu popola malkontenteco, kiu kaŭzis la ribeladon de la sekvanta vintro.

Cetere se mi konstatis mem nenian malpacon dum mia restado, tamen kelkaj okazis en la ĉirkaŭaĵo, ĉu en Lebedin, alia urbeto de la sama gubernio, ĉu en proksimaj vilaĝoj.

Mi memoras, ke iafoje mi promenis kun mia amiko sur la stratoj de Sumi, kiam ni renkontis roton de kozakoj, revenantaj el vilaĝo, kiun ili estis "kvietigintaj". La soldata metodo de kvietigo en Rusujo similas la malhonore memorindajn "dragonnades" de nia reĝo Ludoviko Granda. La kozakoj simple loĝas ĉe la pacigotaj muĵikoj, manĝas ilian panon, trinkas ilian "kvason" aŭ brandon, kuŝas ĉe ili, insultas kaj batas ilin, se bezone, perfortas iliajn edzinojn kaj filinojn, aŭ brulas iliajn domojn. Kompreneble, post kelkaj semajnoj de tiu energia disciplino, la kamparanoj iĝas tute kvietaj kaj la kozakoj revenas fiere en sian garnizonon.

Precize triumfan revenon de tiu speco mi tiam havis okazon vidi. Niaj ĝojaj kaj bruemaj, al mi ŝajnas iom ebriaj—herooj staris sur siaj belaj ĉevaloj, en vere graciaj bluaj uniformoj je ruĝaj refaldaĵoj kun koketaj felĉapoj. El ilia manradiko pendis la vipo, kiu igis ilin famaj en la tuta mondo. Kelkaj frapis sur tamburetoj kaj cimbaloj dum ĉiuj kantis diverstone militan kanton je stranga ritmo. Antaŭ ili la pasantoj silente kaj singarde flankeniĝis kun malsimpatia rigardo.

—Al mi preskaŭ ŝajnis,—mi diris al s-ro Speranskij,—kiam ni estis hejme, ke mi vidis eniron de venkintoj kapitulaciitan urbon.

—Via rimarko estas prava,—li respondis.—Tiuj rilatoj, strangaj inter regnanoj de sama lando, elvenas de tio, ke la rusa militistaro entute ne konscias pri sia reala rolo en la societo, kaj havas inklinon kredi, ke ĝi estas kvazaŭ aparta kaj supera gento de la nacio. Tiu malvera sento estas iom komprenebla ĉe la kozakoj, kiuj de centjaroj vivas aparte kun siaj edzinoj kaj idoj kaj estas soldatoj dum la pli granda parto de sia vivo, kaj pro tio havas specialan idearon. Sed tion oni povas ankaŭ konstati, kvankam malpli senteble, ĉe la aliaj regimentoj. Tiun animstaton mi aljuĝas al tiu cirkonstanco, ke la plejmulto de la soldatoj estas nekleraj kamparanoj, tute konfuziĝantaj en la garnizona vivado de la urboj, kie ili sin sentas malhejme kaj iĝas nur senrezonaj iloj en la manoj de siaj oficiroj; tiuj ĉi, siaflanke, estas de ilia juna knabeco edukitaj en kadetaj lernejoj, kiuj apartigis ilin el la cetera klerularo.

Tiu metodo, kompreneble, igas la oficiraron mirinda ilo de la aŭtokrata registaro, sed ĝi havas multajn malbonajn konsekvencojn pri la ĉiutagaj rilatoj inter la militistaj kaj nemilitistaj homoj. En Rusujo ne estas efektiva barilo kontraŭ la kapricoj de la oficiroj krom ilia mema saĝeco, kaj tiu barilo ne sufiĉas, kiam la oficira vesto kovras viron trivialan, malbonan, aŭ—tio okazas iafoje—malsobran.
Multaj estas la rakontoj pri la kapricoj de la oficiraj moŝtoj. Mi memoras, ke s-ro Speranskij bone ridigis min per tiu de ebria oficiro, kiu, ian tagon, sidiĝis tra la laŭlonga koridoro de fervoja vagono, komforte apogis sian dorson kontraŭ unu el la tabulmuroj, metis siajn etenditajn krurojn kontraŭ la alia, kaj trankvile ekbruligis cigaron, obstrukcante per sia korpo la tutan pasejon. Kiam la vagonaro haltis ĉe stacio, kelkaj gevojaĝantoj dezirantaj foriri, petis, ke li lasu ilin preterpasi. Sed kun obstineco de drinkulo, li rifuzis.

—Se vi deziras preterpasi,—li nur respondis,—nu, saltu super miaj kruroj!

Ĉiuj protestoj estis vanaj. La malfeliĉaj gevojaĝantoj devis postuli la helpon de la vagonarestro. Tiu oficisto ĝentile salutis kaj petis la oficiran moŝton lasi la pasejon libera. Senrezultataj penoj. En sia malespero, la vagonarestro devis, siavice, alvoki policiston. Tiu ĉi alproksimiĝis, hezitante, faris militistan saluton, kaj per tremetanta voĉo petegis la oficiran moŝtegon bonvoli iomete faldi siajn krurojn...

—Silentu, porkido, estis la ordona respondo, kaj tuj saltu!

En Rusujo, la policistoj estas soldatoj, submetataj je la militista hierarĥio: la timeganta policisto tuj obeis kaj saltis!

Tiun rakonton oni devus aŭdi, diratan kaj gestatan de mia amiko. S-ro Speranskij estas mirinda rakontisto, kiu, laŭ la esprimo de nia franca fablisto La Fontaine, multon vidis kaj multon memoris. El lia facila esperanto fluadis senĉese anekdotoj ĉu spritaj, ĉu seriozaj, ĉiuj karakterizaj, kiuj aperigis laŭ vigla kaj vivŝajna aspekto la homojn kaj aĵojn de Rusujo. Vice li pentradis al mi la vivadon de la kamparanoj, de la urbanoj, tiun, tre specialan, de la riĉaj komercistoj, kiuj konservis ĉiujn tradiciojn de la antikva Rusujo;—la morojn de la Krimeaj Tataroj, similantajn tiujn de niaj islamanoj de Alĝerio, la strangajn kutimojn de la Baŝkiroj, duonsovaĝuloj loĝantaj en la gubernio Orenburga, kiuj sin nutras per ĉevalaĵo, sed antaŭe metas ĝin sur la dorson de siaj vivantaj ĉevaloj, uzas ĝin kiel selon kaj ĝin manĝas nur kiam ĝi estas sufiĉe premegata de la korpo de l' rajdistoj kaj enpenetrata de la ŝvito de l' ĉevaloj. Aliajn fojojn, mia amiko prenis el sia biblioteko ian verkon de la rusa poeto, aŭ de Tolstoj, prefere de Gogol, la glora kantisto de Ukrajno kaj satiristo de la tiama rusa societo, kaj li tradukis rekte en Esperanton paĝon el ili, klarigante al mi ĉiujn aludojn, ĉiujn apartaĵojn, ne kompreneblajn por fremda leganto. Kaj dank' al lia vivplena komentario, al liaj multegaj rakontoj, tiu stranga Rusujo, tiel malsimpla kaj konfuza en sia nuna transira stato, disvolviĝis antaŭ miaj okuloj, kiel per magia kalejdoskopo, iĝis por mi pli kaj pli konata, pli kaj pli kutima kaj simpatia.

Ofte, dum la vespero, lia fratino kaj ŝia edzo partoprenis en niaj paroladoj. Kvarope, ni faris familian rondon ĉirkaŭ s-ino Speranska en la salono. La patrino kaj bofrato de s-ro Speranskij apartenas al tiu nobla aro da homoj, kiuj en Rusujo sin dediĉas al la klerigo de siaj malkleraj fratoj, kun fervoro memoriganta tiun de la primitivaj kristanoj. Ŝajnas ke, perdinte siajn antaŭajn kredojn, ili bezonas novan kvazaŭ religian idealon, kaj ĝin trovas, en sia entuziasmo por sia instruista misio. Tiel, malgraŭ forta klereco kaj supera kapableco, la fratino de mia gastiganto, sin tute donis, kun sia edzo, por la instruo de la simpluloj, kaj kun li, laboris ĉe firmo, fondita de riĉega filantropo, kiu eldonis kaj disvastigis ĉe la malriĉuloj malkarajn libretojn, literaturajn kaj instruantajn.

Kun ŝi ni parolis pri Rusujo, pri ĝia estinto, ĝia nuna stato, konfuza kaj malfacila, kaj pri niaj esperoj je ĝia estonta prospero dank' al racia evolucio per ĉiam progresanta klerigo de la popolo.

Poste ŝi sidiĝis antaŭ la fortepiano kaj ludis al ni ian belan rusan arion. Apogate kontraŭ la kusenoj de mia kanapo, fumante parfumitan rusan cigaredeton, mi profundiĝis en miaj pripensoj, lulata de tiu duonorienta melodio, kiu sin miksis kun la memoraĵoj de nia ĵus finita konversacio. Stranga sento kaptis min. Ŝajnis, ke mi estas tute enpenetrata de tiu rusa atmosfero, kiu min ĉirkaŭis, ke mi iĝas ano de tiu familio, kies ĉiuj pensoj, opinioj kaj vivkondiĉoj estis tiom al mi kutimaj. Kiom malproksimaj, konfuzaj,—eĉ fremdaj!—ŝajnis al mi tiam Francujo, Alĝerio, mia antaŭa pensaro, mia franca "mi"! Penon mi bezonis, por ree konscii mian realan personecon, kaj kun mirego, mi ekmemoris subite, ke mi estas efektive inter fremdaj homoj, kiujn mi konis nur de kelkaj semajnoj, kies nacian lingvon mi ne scias tiel, kiel ili ne scias la mian, ke inter ni sola ligilo kaj komunikilo estas nur artefarita lingvo!

________________________________

[2] Informoj freŝe ricevitaj sciigas min, ke nun la religia situacio de la rusoj pliboniĝis.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"