Karlo: 20. En Italujo.
Ĉar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti longe for de la urbo. Pro tio la edziĝovojaĝo estis ne tre longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaŭ komenci sian edzinan vivadon en la nova hejmeto. Sed ŝi ankaŭ deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon ŝi konis. La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta pejzaĝo de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per sia grandioza beleco. Alveninte Luganon, ili estis tiel ĉarmitaj de la lago, ke ili denove haltis kelkajn tagojn kaj ankaŭ vizitis Komon kaj la ĉirkaŭan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandiĝas oraj sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj ĉirkaŭe, blankaj domoj, ĝardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante promenadis antaŭ dumil jaroj. En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la tegmento de l' grandega...