Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta aliaj tempoj

Aliaj Tempoj: VI

La gastoj de la Barklejoj disiĝis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormaliĝinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Fraŭlino Suferno. Estis etoso de jubilado en la aero ĉar la festeno "disvolviĝis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, ŝajne, por S-rino Lorino Bulĝero, ke la baldaŭa komisiiĝo de Vilburo al Romo estis preskaŭ nepra certeco. Tiel certa tio ŝajnis ke la anticipo de frua rekuniĝo mildigis la ĉagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskaŭ tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Ŝajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti ĉe ili ĝis la fiksiĝo de ilia aparta sorto kaj Vilburo eĥis ŝian miregon. "Kiel vi ne atendu ĉi tie, laŭ la propono de Leilino, ĝis ni povos ĉiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?" S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum ŝi anoncis sian malkonsenton. "Malgraŭ ĉio, ne estas certe ke vi faros la valizoj...

Aliaj Tempoj: V

S-rino Lidkoto, kvankam ŝi iniciatis geston por alvoki la ĉambroservistinon, ne ĝin finfaris. Kiam la pordo fermiĝis, ŝi daŭre staris senmove meze de la dolĉaluma grandspaca ĉambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de arĝento kaj speguloj kaj sobraj oraĵoj. Kaj la sofo ĝis kiu urĝis ŝin Fraŭlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo ŝarĝita je novaj libroj kaj ĵurnaloj. Ŝi ne memoris esti iam antaŭe pli lukse loĝata aŭ spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenaĵo. Ŝi sidiĝis apud la fajro kaj meditadis. Ĉeporda frapeto instigis ŝin levi la kapon kaj ŝi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika aranĝo de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldaĵoj de ŝia tualetrobo komprenigis ke ŝi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la ĉambron ŝi paŭzis momenton, ridetante malcerte, kvazaŭ forgesinte la celon de sia hasto. S-rino Lidkot...

Aliaj Tempoj: IV

Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Ĝi ne daŭris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris ĉar meze de ĝi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesaĝon de la urbo kaj sendis informaĵon al la patrino pri sia maleblo reveni ĵus tiam ĉar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis aranĝi ŝian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaŭ unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis feliĉa. Neniam ŝi vidis Leilinon en tiel dolĉa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligaĵo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la ĝeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la ĉeesto de nekonatoj. "Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, ĉar ili estas amikoj de vi," la patrino ŝin certigis. "Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovaĝa patrino. Mi scias kiel ekde ĉiam vi malamas homojn." (Ĉu  malamas homojn ? Ĉu Leilino forgesis kial?) "Kaj je...

Aliaj Tempoj: III

Laŭlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al ŝi dum ilia kvarhora fuĝado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Ŝi ankoraŭ ne sciis kion senti rilate al ties influo sur ŝian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion ŝiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj ŝi estis nedireble ĝoja ke li diris kion li diris kaj ĝin diris en tiu aparta momento. Tio helpis ŝin alkroĉi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elverŝis sur ŝin la parolado de ŝia kuzino. Laŭ la progreso de la vojaĝo la komunikaĵoj de Fraŭlino Suferno pli kaj pli eksterordinariĝis. Ŝi kondutis kiel ĉiĉerono pretiganta la menson de sensperta vojaĝanto por la mirindaĵoj baldaŭ eksplodontaj sur ĝin. "Vi ne rekonos Leilino. Ŝi remuntigis siajn perlojn. Johano Sarĝento pentros ŝin. Ho, kaj ŝi petis ke mi diru al vi ke ŝi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata d...

Aliaj Tempoj: II

La klarigo de Suzino Suferno finiĝis nur post la deka horo kaj ŝi ĵus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto. Li antaŭenpaŝis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al ŝi la manon, ŝin rigardis dum momento sen paroli. "Ĉio bonfartas," li proklamis tiam. S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ Suzino ŝanĝiĝis. Kaj vi scias ĝis kiom Suzino reprezentis antaŭe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, ŝajne. Ŝi parolis en la plej mirinda maniero. Ŝi klakigas la fingrojn pri la Purŝoj. Ŝi diris al mi—al  mi —ke ĉiu virino rajtas esti feliĉa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Ŝi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Ŝi kvazaŭ eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis broĉon kiun donacis al ŝ...

Aliaj Tempoj: I

S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retiriĝis kaŭre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis aŭskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antaŭenirantan peladon de la helicoj. Komence, ŝi survojiĝis sufiĉe trankvile—en sinteno kiun ŝi nomis "bonsenca"—sed la surmara semajno disponigis al ŝi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis ŝin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco. Kiam ŝi estis sola, ĉiam estis la pasinteco kiu altiris ŝian atenton. Ŝi ne kapablis sin distancigi de ĝi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj ŝi sukcesis akordiĝi kun ĝi, lernis konsenti pri tio ke ĝi estos ĉiam tie, kolosa, obstrukca, ĝenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, ĉiuokaze, ŝi certis pri ĝi, komprenis ĝin, scipovis ĝin pritrakti. Ŝi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj ŝirmi ĝin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano. La eblo ke ŝi forgesu la pasintecon ...