En Rusujo per Esperanto: II

Kvin minutojn poste mi staras sur la trotuaro, atendante, laŭ antaŭe aranĝita interkonsento, ke oni venos al mi... Mi rigardas ĉiuflanke, kiam el malantaŭe, du brakoj ĉirkaŭprenas min, iu kisas min laŭ la rusa kutimo, kaj aŭdiĝas ĝoja, amika voĉo, esprimanta al mi fratan bonakcepton. Apenaŭ mi povas respondi, ree mi estas kaptata, forkondukata en alian vagonaron, kiu veturigos min en la urbeton de mia amiko, kaj sidintaj sur molaj kusenoj de rezervata vagonfako, ni komencas paroli...

Vivu Zamenhof! La bonega lingvo de nia majstro tuj aperigis sian praktikecon, kiel ĝi montris ĝin iom poste en Boulogne, kaj la sekvantajn jarojn, en Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona kaj Washington. Mi jam diris, ke s-ro Speranskij ĝis tiam estis parolinta esperante nur kun samnaciuloj. Tamen mi tuj komprenis lin, kvankam li ne elparolis tre klare la diftongojn aj, oj, kaj, kiel ĉiuj malgrandarusoj, ofte intermiksis la sonojn g kaj h. Sed li parolis tre flue, kiel en sia nacia lingvo. Mi ankaŭ mirigis lin, ĉar mi tro malfortigis kelkajn kunmetitajn konsonantojn, kiel kv, kc, kaj, precipe, ĉar, laŭ nia franca kutimo, mi metis ofte la akcenton sur la lastan silabon de la vortoj. Sed ni, iom post iom, korektis tiujn difektaĵetojn, kiuj, cetere, neniam malhelpis nian reciprokan komprenadon. La sukceso estis plena—post kelkaj minutoj ni estis kunbabilantaj tre facile kvazaŭ ni estus samlingvuloj!

Ankaŭ miaj timoj pri la psikologia flanko de mia eksperimento rapide malaperis. Mi trovis mian amikon tia, kian mi supozis. De la komenco, nenia ĝeno estis en niaj rilatoj, kiuj estis tute liberaj kaj amikaj, kvazaŭ nia unua parolado estus nur la daŭrigo de antaŭaj paroladoj. Ni tuj aludis nian antaŭan korespondadon, kaj tio estis stranga impreso senti niajn spiritojn reciproke tiel konataj kaj kutimaj, dum niaj vizaĝoj sin rigardis je la unua fojo. Ni estis kiel du blinduloj, intimaj amikoj, kiuj iĝus vidantaj subite kaj rigardus unu la alian. Se al tiu jam neordinara impreso oni almetas tiun cirkonstancon, ke ni estis, rilate al niaj nacioj kaj vivadoj, tute malsimilaj, ke ni kunkomunikiĝis nur per artefarita lingvo ankoraŭ malofte eksperimentata en tiaj kondiĉoj (mi atentigas, ke tiam nenia esperantista kongreso estis okazinta), oni komprenos, ke tiu situacio estis impresiga, kaj lasis al mi fortan kaj neforgeseblan memoraĵon. Ŝajnis al mi ke mi estas transportata en ian sonĝon. Oni pripensu, ke de du semajnoj mi vojaĝis inter indiferentuloj; ke de tri tagoj mi ruliĝis tage kaj nokte inter nekonataj homoj, parolantaj nekonatajn lingvojn; kaj subite mi renkontis ne nur kunparolanton, sed eĉ amikon, kiu akceptis min kiel efektiva frato, kaj klopodis ĉiumaniere, por montri al mi sian serveman fervoron. Ofte nia babilado aludis diversajn rimarkojn de nia trijara korespondado; iafoje, li montris al mi, tra la vagonfenestro, lokon aŭ pejzaĝon, kies nomon mi jam sciis, aŭ kie okazis fakteto jam de mi konita per liaj leteroj. Mi estis kiel homo, kiu, post longa forestado, revidas landon jam kutiman, kaj ĉio, tamen, en tiu lando, estis por miaj okuloj nova kaj fremda!

Ja tiun nekompareblan situacion mi ŝuldis nur al Esperanto. Oni do komprenos, ke mi povas nur ridi, kiam oni diras, ke ĝi ne sufiĉus por efektivaj rilatoj. Kiel ĉiuj homaj kreitaĵoj, ĝi ne estas tute perfekta; oni povus eble iom plibonigi ĝin. Sed mia sessemajna eksperimento montris al mi nerefuteble ke, en ĝia nuna stato, ĝi jam taŭgas por interrilatigi ĝis plena reciproka pensintimeco kaj frata amikiĝo, du homojn, kiujn ĉio, krom Esperanto, apartigis kaj fremdigis.

Post unuhora veturo, kio estis seninterrompa babilado, ni alvenis en la urbeton Sumi'on, celon de mia dusemajna vojirado, kie mi povis fine halti kaj ripozi! Estis al mi dolĉe ne plu esti devigata batali per gestoj kun la pakaĵportistoj kaj oficistoj de la fervojo. Dank' al mia amiko, mi tuj kaj facile aliris al la pordo de la stacidomo. Tie agrabla surprizo atendis min. Kelkaj junuloj kaj knaboj, kiujn mi konis per la korespondo de s-ro Speranskij kaj al kiuj mi skribis iafoje poŝtkartojn esperante, venis kaj donis al mi afablan kaj fervoran bonakcepton, kisante min, kvazaŭ mi estus malnova amiko. Kaj tra la scideziro de iliaj okuloj, observadantaj la esperantistan fremdulon, mi facile konstatis sinceran simpation, kiu tre kortuŝis min.

Ĉe mia amiko mi trovis tute familian akcepton. Kelkfoje, en tiu rakonto, mi havos okazojn montri la rusan gastemecon, tiom simplan, sinceran kaj malavaran, kiu tuj atentigas la fremdulon. Se vi eniras la dometon de ia malriĉa muĵiko, li povos proponi al vi nur nigran panon kaj iom da lardgrasaĵo kaj kredeble da brando. Sed li noble kaj tutkore ĝin proponos kaj vi ofendus lin grave, se vi nenion akceptus. Ĉe la pli altaj klasoj, tiu antikva tradicio ankaŭ konserviĝis, kaj enhavas ion grandan kaj simplan, tre malsimilan je nia gracie servema gastemeco franca. Ni francoj kutime superŝutas per gratulaĵoj kaj afablaĵoj niajn gastojn; ni insiste proponas la plej bonan parton de ĉio nia al ili, kiel al homoj superaj, por kiuj nenio estus sufiĉe bona. La ruso akceptas sian gaston kiel efektivan hejmulon, sen afektado de ĝentileco, ankaŭ sen ia limiga kondiĉo: ĉio hejme estas reale je lia dispono kiel je tiu de la mastro mem. Tiu farmaniero estas pli senceremonia, sed ŝajnas al mi pli reale gastama.

Mia akcepto ĉe s-ro Speranskij havis tiun karakteron, sed plu, ion intiman kaj ameman, kvazaŭ mi estus efektiva ano de lia familio. Mi neniam forgesos, kun kiu kortuŝiga zorgo lia patrino min flegis, kelkajn tagojn poste, kiam ne atendita kaj tre maloportuna reŭmatismo detenis min en mia ĉambro. Bedaŭrinde s-ino Speranska ne parolis esperante, kaj ni povis interŝanĝi, sen tradukanto, nur malmultajn vortojn ruse aŭ france. Sed l' animboneco ne bezonas lingvan tradukon. S-ino Speranska agis rilate al mi kiel al filo kaj mi estas feliĉa, ke tiu rakonto havigas al mi okazon, por doni al ŝi publikan ateston de mia dankeco.

S-ro Speranskij havas fraton kaj fratinon ambaŭ esperantistojn; sed nur lia fratino estis en Sumi dum mia ĉeestado. En tiu urbeto parolis esperante ankaŭ du aliaj samideanoj s-roj Efremov kaj V. Postalenko (mi skribas parolis, ĉar nun, dank' al la fervora propagando de mia amiko, estas en Sumi aro da esperantistoj, kiuj senĉese plimultiĝas kaj kredeble ricevos baldaŭ de la registaro permeson por iĝi oficiale grupo). Cetere, oni ne kredu, ke mi povis havi rilatojn nur kun tiuj kvar esperantistoj. S-ro Speranskij prezentis min al siaj amikoj kaj konatuloj. Kun du el ili mi povis paroli france; kun la aliaj li estis mia lerta kaj nelacigebla interpretanto, kaj dank' al lia senĉesa pero kaj al la natura afableco de la rusa loĝantaro, mi baldaŭ havis en tiu fremda urbeto multajn amikojn de diversaj klasoj de la societo. Estis antaŭ konsentite kun mia amiko, ke ni vojaĝos kune en Rusujo, kaj, nome; vizitos la malnovan ĉefurbon Moskvon. Sed neatendita maloportunaĵo ne permesis, ke li prenu longan libertempon por forveturi malproksimen ekster Sumi. Tamen ni povis fari oftajn ekskursojn ĉirkaŭ tiu urbeto, ĉar lia ĉiutaga deĵoro estis finanta je la tria horo posttagmeze, kaj li povis disponi multajn liberajn tagojn, ĉe la tribunalo, en kiu li estis oficisto, ĉu laŭ speciala permeso, ĉu pro la festaj tagoj, kiuj estas multegaj en la rusa kalendaro. Rusujo ja meritas esti la paradizo de la mallaboremuloj: ĉio tie estas preteksto por senlaboreco, ne nur la dimanĉoj kaj la multaj festoj ortodoksaj, sed ankaŭ oftaj nereligiaj solenaĵoj kaj datrevenaj nomfestoj de l' caro, de l' caredzino, de l' carfilo, datrevenoj de l' naskiĝo kaj kronado de l' regnestro, k. t. p., tiel ke proksimume unu triono de l' jaro estas senlabora. Mi legis, ke pri tio plendas la bienuloj kaj la instruistoj, kiuj pretendas, ke tiu troeco da ripoztagoj malutilas la terkulturon kaj la klerigon de la lernantaro. Tiu lasta riproĉo ŝajnas al mi neprava, ĉar la rusa gelernantaro neniel estas malsupera je la aliaj, kion mi montros poste, kiam mi donos miajn impresojn pri ĝi. Kio ajn estas, mi mem ŝuldas multan dankecon al la rusa kalendaro, kiu tre faciligis mian ĉeestadon; kaj eĉ nun, kiam ĉiutage mi forŝiras la hieraŭan folion de la efemeridoj, al mi senditaj de mia amiko, ofte mi ekspiras envie, ektrovante ruĝan paĝon, kiu sciigas, ke tiu tago ankoraŭ estas senlabora... nur por miaj feliĉaj ortodoksaj samideanoj!

Sed mi reiru al miaj unuaj impresoj post mia alveturo en Sumi'on.

Imagu vi min, ekzemple, unu horon post mia alveno, sidantan apud la tablo de miaj gastigantoj, en ilia salono, kaj babilantan kvazaŭ familie kun ili. Katja, la malgranda servistineto, eniras senbrue kiel fantometo sur siaj nudaj piedoj. Post respekta saluto kaj duontimema, duonmokema ekrigardo al la fremda gasto, kiu parolas lingvon tiel strangan, ŝi metas sur la tablon barĉon kun viandaĵo, fumantan kaj bonodoran, iom similan je franca bovbolitaĵo, kies belŝajno estas al mi, malsata vojaĝanto, aparte dolĉa kaj promesplena. Sed, antaŭ ol manĝi, mi devas, laŭ la rusa kutimo, toasti kun mia mastro kaj trinkegi per unu fojo glaseton, plenan da vodka. Tiu blanka brando el sekalo estas bongusta kaj, feliĉe, ne forte alkoholumata, ĉar dum mia ĉeestado en Rusujo mi devos trinki multajn similajn glasetojn. Male je niaj okcidentaj kutimoj, la rusoj trinkasbrandon antaŭ aŭ dum la manĝado, neniam poste.

Mi tre ŝatas la rusan barĉon, sed post ĝi, kun la sekvantaj pladoj, oni manĝas, anstataŭ salato, kukumojn, moligitajn en ia maldolĉa peklakvo, kiu donas al mia nerusa stomako fortan soifon. Male, miaj gastigantoj ŝajnas tre frandemaj pri tiuj legomoj, kiujn ili miksas kun ĉiuj manĝaĵoj ĝis la deserto. Fine, oni alportas la samovaron aŭ temaŝinon.

Kelkaj el miaj legantinoj kredeble ne scias precize, el kio konsistas la samovaro; mi do priskribos ĝin iom detale, ĉar ĝi estas tre grava elemento kaj kvazaŭ la simbolo de la rusa hejmo, kiel la fajrujo ĉe la okcidentaj popoloj. Ĉar ne fajrejoj, t. e. kamenoj, hejtas la rusajn domojn, sed centra fornego, iom komparebla kun tiuj de niaj bakistoj, konstruita tiel, ke ĉia ĉambro povu hejtiĝi per ĝia kontakto. Sekve, dum la vintra malvarmego, ne apud kameno, kiel ĉe ni, la rusaj familioj sidas por pasigi la longajn vesperojn, sed ĉirkaŭ la samovaro, staranta sur la tablo kaj aldonanta sian kutiman murmureton al la paroladoj de la familia rondo, kiel la grilo de niaj kamenoj.

Samovaro estas kupra vazego, kun piedo, havanta du tenilojn, supran mallarĝan faŭkon kaj malsupran kranon. Ĝin trairas, laŭ ĝia tuta alteco, centra tubo, dividata je du partoj per krado. Sur la supran faŭkon, kie estas la ekstremaĵo de tiu interna tubo, oni povas almeti laŭvole ĉu ferladan kamentubeton, ĉu kupran piedestaleton kaj kovrilon. Verŝinte akvon en la samovaron, oni ŝutas en la centran tubon, sur la kradon, karberojn, kiujn oni ekbruligas per aertirado kun la helpo de l' ferlada kamentubeto. Kiam la karbo brulas kaj kiam ekronkas la akvo, verŝita ĉirkaŭe en la samovaro, oni anstataŭigas la kamentubeton per la piedestaleto kaj oni alportas la samovaron antaŭ la mastrino, sur pletegon, kie jam orde estas teskatolo, tekruĉeto, sukerujo, telertuko, glasoj, teleroj, kuleretoj kaj konfitaĵoj.

Kompreneble, ne nia eta Katja povas alporti tiun multepezan ilaregon, sed ŝia kuiristina moŝto Ksenja mem solene plenumas tiun gravan oficon.

De tiam komenciĝas la rolo de la rusa domestrino, per kiu sin montras plej plene ŝiaj mastraj lerteco kaj afableco. Ŝi verŝas per la krano de la samovaro iom da bolanta akvo en la tekruĉeton por varmigi ĝin, forĵetas tiun akvon en la lavtason, ŝovas teon en la varmigitan tekruĉeton, alverŝas bolantan akvon, metas la tekruĉeton sur la piedestalon super la centra tubo, kaj plie kovras ĝin per la telertuko por ke la infuzo estu pli perfekta. Iom poste estas en la tekruĉeto teo malhela kaj tre forta. La mastrino verŝas iom da ĝi en la glasojn kaj almetas pli malpli da bolanta akvo por ĝin malfortigi, laŭ la deziro de siaj gastoj. Samtempe, ŝi proponas, sur la teleretojn, konfitaĵojn, kiujn oni gustumas per malgrandaj pecetoj kune kun plenkuleretoj da teo. Tuj kiam unu glaso da teo estas malplena, la mastrino afable proponas alian, lavas la glason per iom da bolanta akvo, kiun ŝi forĵetas en la lavtason, kaj ree verŝas novan plenglason. Tiel glaso post glaso, oni trinkas iafoje dum horoj, babilante kaj fumante bonodorajn cigaredojn de flavruĝa tabako. Kaj estas interese vidi la mastrinon partopreni en la parolado, atenta por diri afablan vorton al ĉiuj, dum ŝi lerte manovras la malsimplan ilaron de sia samovaro, jen turnante la kranon aŭ lavante glason, jen proponante ree konfitaĵojn aŭ farante freŝan teon, kiun akvumas senlace la ronkanta samovaro.

Se vi pripensos, ke la rusaj urboj ne havas ĝenerale kafejojn aŭ publikajn kunsidejojn, kie la viroj povu paroli pri siaj aferoj, sekve ke ili devas renkonti unu la alian ĉu en siaj oficejoj, ĉu, kiel la virinoj, ĉe siaj hejmoj, vi tuj komprenos, ke en la salonoj de la meza klaso estas tre oftaj vizitoj kaj ke la samovaro funkciadas preskaŭ dum la tuta tago.

Eble ankaŭ pro tio, la viroj, devigataj trakti seriozajn temojn antaŭ la virinoj, kutimis rilati kun ili iom alie ol ni francoj. Ĝenerale la virina klereco ne estas, Francujo, tiel forta, kiel tiu de l' viroj: almenaŭ ĝi celas pli vole la sciojn ornamajn kaj agrabligajn, kiel la muzikon, la pentrarton, k. t. p., taŭgajn por reliefigi la naturan allogecon de la bela sekso. Antaŭ ĉio la franca virino deziras plaĉi, kaj la monduma bonmaniereco konsistas, por ŝi: aperi kiel eble plej gracia; por la viro: montri sin kiel eble plej allogata de tiu virina gracieco. Eĉ inter gepersonoj parolantaj serioze, tiu ambaŭa priokupado estas iom sentebla. Inter gehomoj rusaj, ĝi estas malofta. Viro bone edukita parolas al virino respekte kaj ĝentile, sed kun neflatema seriozeco. Li ne timas trakti gravajn demandojn kaj siaflanke la virino respondas sen malvera honto kaj embaraso. En tio la rusa virino gajnas per vera indeco, kion ŝi perdas per ŝajna flatiteco. Se ni, francoj, bonvolas ekzameni sincere nian sintenadon aminduman kaj spriteman antaŭ la virinaro, ni devas konfesi, ke sub ĝia afableca sed trompeca mantelo, ĝi efektive kovras ian fundeton de vira malhumileco kaj de praava nepoluriteco rilate al estaĵoj, kiujn ni certe tre amas, sed konsideras, pli malpli konscie, kiel malsimilajn kaj eĉ iom malsuperajn. Kontraŭe ĉe la mezaj kaj superaj rusaj klasoj, la egaleco de l' rajtoj kaj saĝaj kapabloj inter la ambaŭ seksoj ŝajnas esti akceptataj de la moroj, kaj por tio Rusujo ŝajnas al mi eksperimentejo antaŭdestinata por la "Feminismo". Jam ne estas alia lando, kie la studentinoj estas tiel multaj. La ŝtataj administracioj jam uzas virinojn kaj—detaleto tre rusa—donas al ili uniformojn kaj galonojn! Virinoj ne timas sekvi la virojn sur la plej danĝerajn vojojn, kaj, antaŭ tridek jaroj la nihilismo, nun la revoluciismo, fiere montras virinojn kaj fraŭlinojn en siaj martiraroj.

Mi memoras pri tio, ke mi vidis kuriozan kaj signifan bildon disvastigatan en Rusujo dum la komenco de 1905. Ĝi prezentis junan virinon, fiere starantan, kiu streĉas sian brakon al alia virino, kondamnita je morto kaj pendigita. Sur la trabo de la pendigilo oni legas: "Pro kaŭzo de politikaj opinioj", kaj sube: "Politika proceso de 1881; ekzekuto de Sofja Perovska". Kaj la juna virino diras tiujn parolojn: "Se virino estas inda iri sur eŝafodon, ŝi ankaŭ estas inda iri en Parlamenton". En lando, kie la politikaj postuloj ne estas sendanĝeraj, se oni povas malaprobi, oni ne povas moki tian pretendon, kaj pro tio la rusa "suffragette" (balotemulino) ne estos ŝercata kiel iafoje ŝiaj fratinoj angla aŭ franca. Sed tiu liberaleco de la rusaj virinoj estas tiom pli kurioza, ke ĝi estas tute kontraŭa je la moroj de iliaj praavinoj. Antaŭ Petro Granda Moskovujo estis ricevinta, pro siaj rilatoj kun Bizantujo, morojn tre similajn je tiuj de la nuntempaj islamanoj. La virino estis ŝlosata en la "terem" kiel nun islamanino en sia "harem"; kiel ŝi ankaŭ, ŝi estis neniam sendependa, submetite unue je sia patro, due je sia edzo, antaŭ kiu ŝi estis nur egalrajtulino de siaj propraj infanoj. Dum la edziĝa festo, la patro donis al sia bofilo skurĝon, per kiu tiu ĉi tuŝetis sian novan edzinon, kaj tio estis simbolo tre signifa, ĉar la Domestroj aŭ Mastrumo, verkita de pastro Silvestro, instruisto de l' caro Ivano Minaca, donas ja la sekvantajn konsilojn: "Se la edzino, la filo aŭ la filino ne atentas la parolojn kaj konsilojn de l' familiestro, ne aŭskultas kaj timas lin, se ili ne obeas la ordonojn de la edzo, patro aŭ patrino, oni devas skurĝi ilin sekrete, kaj ne antaŭ la servistoj, kaj instruinte ilin, pardoni, ĉio sen kolero de iu ajn. Kaj, pro ia ajn kulpo, oni ne devas bati sur orelon aŭ sur la vizaĝon, nek per la pugno sur la bruston, nek per piedo aŭ bastono, nek per ilo fera aŭ ligna. Se iu, pro sia kolero aŭ malkontento, tiel frapas, el tio devenas gravaj malbonaĵoj—blindeco, surdeco, elartikiĝo de kruroj, brakoj aŭ fingroj, kap- aŭ dentdoloroj, kaj iafoje infanoj estas vundataj en la ventro patrina. Vi devas, por puni, frapi per skurĝo—tio estas prudenta, kaj tio doloras, tio estas timinda kaj favora por la saneco. Se estis ia grava kulpo, malobeo, nezorgo, oni devas sublevi la veston, teni la kulpulon per siaj manoj kaj skurĝi proporcie je la kulpo, kaj, skurĝinte, aldiri kelkajn bonajn parolojn".

Tiuj antikvaj kutimoj, hodiaŭ tute malaperis, almenaŭ ĉe la mezaj kaj superaj klasoj, kie la edzino ne estas plu servistino timigata kaj enmonaĥejigata, sed vere egalulino de sia edzo.

Nun mi ekrimarkas, ke la fumo de mia unua samovaro, kiel la karbonika acido de l' ĉampanvino, stimulis mian cerbon kaj forlogis min malproksimen en la estinton. Mi do revenas al la estanto kaj al mia rakonto.

Kiam mi estis fininta mian unuan manĝadon ĉe miaj gastigantoj, mi foriris kun s-ro Speranskij por fari mian unuan promenon en Sumi. Estis iom malfrue; la oficejoj estis fermintaj siajn pordojn kaj iliaj posedantoj nun paŝadis en la precipa strato por ĝui la vesperan freŝecon post varmega tago. Ĝenerale Rusujo estas fama kiel tipo de lando malvarmega, kaj oni ĝin imagas nepre kun neĝo, glitveturiloj kaj lupoj; oni ne pripensas ke, kiel regiono preskaŭ senmara, ĝi havas malmoderan klimaton, malvarmegan vintre, sed tre varman somere. Dum mia ĉeestado, t. e. de l' komenco de julio ĝis la mezo de aŭgusto (de la okcidenta jarstilo) la hidrarga nivelo de la termometro Réaumur, uzata en Rusujo, neniam estis malsupre de 24 gradoj (30 gradoj de la centigrada termometro). Sed ofte, dum la tago, estis mallongaj pluvetoj, kiuj malvarmetigis la veteron, kaj superverŝis la verdan foliaron; plie facila venteto, la venteto de l' stepoj, igis tre tolerebla tiun temperaturon.

Cetere, en tiu urbeto, malspritaj modoj ne devigis la loĝantojn sin vesti per rigidaj ĉemizoj kaj amelumitaj kolumoj. Plej ofte, la supra vesto de l' viroj konsistis el "rubaŝka", maldika ĉemizeto kun larĝaj manikoj, butonumebla ĉe la maldekstra ŝultro, kaj premata ĉirkaŭ la talio per leda, lana aŭ eĉ silka, zono. Tiuj ĉemizoj estis diverse kaj hele koloritaj ruĝe, blue, flave, viole. Kelkaj estis lukse broditaj, ĉefe tiuj de junaj studentoj, kiuj dandis iomete antaŭ la sumianaj belulinoj. Ĉi tiuj, ankaŭ, ŝatis la vestojn diverskolorajn. Kompreneble, en tiu rusa promenularo, superis la neeviteblaj uniformoj, blankaj aŭ grizaj, kun ruĝaj galonoj ĉe la oficiroj, kadetoj kaj soldatoj; kaj ĉiuj, soldatoj, gimnazianoj, oficiroj, oficistoj aŭ eĉ komercistoj kaj privataj homoj sen uniformo, havis "furaĵka'on" aŭ rusan ŝirmilĉapon, mi sola, preskaŭ skandale, min apartigis kaj neeviteble elmontris al ĉiuj mian fremdulecon per mia pajla ĉapelo!

Ni sidiĝis sur benkon de la urba ĝardeno. S-ro Speranskij montris al mi kiel oni povas, per la vestaroj, distingi ne nur la socian situacion de la rusoj, sed eĉ la administracian rangon de la civilaj oficistoj, ĉar nenia alia nacio estas tiel oficiale hierarĥiigita. Ĉiu rusa homo, havanta oficon de la ŝtato, ĉu militan, ĉu maristan, ĉu eklezian, ĉu administracian, apartenas al la dekkvarklasa hierarĥio "ĉin", kreita de la caro Petro Granda.

Per la sekvanta tabelo mi provas klarigi, el kio konsistas nun tiu hierarĥio.

RANGOJ.

N-o de la rangoj.administraciaj.militistaj.maristaj.ekleziaj.
14-akolegia registratoro
13-akorneto.
12-asekretario de guberniosubleŭtenantomiĉman
11-a
10-akolegia sekretarioleŭtenanto
9-atitola konsilistoŝtabrotĉefoleŭtenantodiakono
8-akolegia asesororotĉefoprotodiakono
7-akorta konsilistosubkoloneloŝipestro de 2-a rangopastro
6-akolegia konsilistokoloneloŝipestro de 1-a rangoprotopastro
5-aŝtata konsilistoigumeno (monaĥejestro)
4-aefektiva ŝtata konsilistogeneral-majorokontradmiraloarĥimandrito
3-asekreta konsilistogeneral-leŭtenantovicadmiraloepiskopo
2-aefektiva sekreta konsilistogeneraloadmiraloarĥiepiskopo
1-aregna kancelierogeneral-feldmarŝalogeneral-admiralometropolito

La administraciaj titoloj estas nur honorigoj kaj sen rilato kun la efektiva funkcio de la oficistoj; ili nur montras ilian socian rangon kompare kun tiu de la oficiroj kaj ekleziuloj. Oni vidas, ekzemple, ke la administracia oficisto, havanta la rangon de sekretario de gubernio estas egalranga kun militisto subleŭtenanto kaj marista miĉmano, ke administracia korta konsilisto havas la rangon de subkolonelo, de ŝipestro de dua rango kaj la pastro.

Iam la enviciĝo en la "ĉin" havis gravan rezultaton, ĉar nur la "ĉinovniki" (ĉinranguloj) estis homoj liberaj kaj ne submeteblaj je la korpaj punoj. Nun ĝi iom post iom iĝas nur honora apartigo, kaj la administraciaj rangoj estas iafoje donataj, kiel niaj ordenoj, al neoficisto, kiel scienculo, verkisto, kuracisto, aktoro. Kun la ĉin'aj rangoj korespondas specialaj moŝtaj titoloj, uzataj en la oficialaj rilatoj kaj en la korespondado. La ĉinovniki de la 14-a ĝis la 9-a rango havas la moŝtan titolon "via blagorodie" (via nobeleca moŝto), la 8-a ĝis la 5-a, oni titolas ilin "visokoblagorodie" (via altanobleca moŝto), en la 4-a ili iĝas "prevosĥoditelstvo" (via ekscelenca moŝto), fine, kiam ili altiĝas ĝis la dua kaj unua rangoj, oni respekte balbutas antaŭ ili "vaŝe visokoprevosĥoditelstvo" (via altekscelenca moŝto).

Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita apud la naskiĝa nobelaro. Tiu sistemo donas al ĝi grandan brilon kaj forton apud la simplaj homoj, sed ĝi iĝas pli kaj pli arkaika kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj moroj.

Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa sintenado de la fraŭlinoj kaj fraŭlinetoj, kiuj libere promenis ope kaj kun junuloj. Mi rimarkigis tion al mia gvidanto kaj mi konstatis, per lia respondo, ke la kutimoj de la aŭtokrata Rusujo, rilate al la fraŭlinaro, estas pli liberemaj, ol tiuj de nia respublika Francujo. La junulinoj ĝuas, kiel en Anglujo kaj Skandujo, tre grandan liberecon, kaj vivadas en facila kaj deca intimeco kun la junuloj. Tion kredeble ebligas la rusa sistemo de edukado: en la lernejoj la edukatoj povas vivadi kiel internuloj, sed tio estas pli malofta ol ĉe ni, kaj se iliaj gepatroj ne loĝas en la sama urbo, ili prefere donas siajn gefilojn al la gardo de familioj, por ke ili povu lerni kiel eksteruloj kaj ĝuadi vivadon hejman kaj pli liberan. Sed, eĉ la edukatoj, kiuj loĝas en la lernejo mem, havas iom da libereco kaj povas foriri por viziti siajn konatulojn. Cetere, en la lernejo okazas iafoje festoj kun festenetoj, teatraj kaj dancadaj kunvenetoj, en kiuj partoprenas la gelernantaro de la aliaj lernejoj. Ĉu dank' al tiu sistemo de edukado, ĉu dank' al la karaktero mem de la rusoj, kiu igas ĝin ebla, inter geknaboj kaj gejunuletoj estas facilaj kaj afablaj rilatoj, kiuj kontrastas kun la iafoje ĉu embarasata, ĉu tro malĝena sintenado de niaj gefrancetoj.

Cetere la karaktero mem de la rusaj knaboj meritas specialan priskribon. Ni, francoj, agas kun niaj filetoj, kiel kun estaĵoj de aparta speco. Ni vestas ilin, kiel eble plej longatempe per graciaj kaj fantaziaj kostumoj, specialaj por ili. Ankaŭ la karaktero de niaj paroladoj al ili estas speciala. Se ni renkontas la dekdujaran filon de konatulo, tuj ni prenas ridetan mienon, ni penas nin "etigi" por egaliĝi kun tiu hometo, kiu responde afektas infanan rideton, afablan, sed tute malsinceran kaj malsimilan je lia kutima sintenado, kiam li parolas libere kun samaĝulo. Tio estas nenatura, ĉar la instinkto de la knabo instigas lin altiĝi kiel eble plej multe ĝis la homoj pli maljunaj ol li.

Kontraŭe, la kvazaŭ soldata rusa disciplino kaptas la knabon en sian rigidan modelilon kaj apenaŭ dekjaran, lin vestas per la uniformo, kiu lin tenos ĝis lia morto. Ĉiu rusa lernanteto devas senĉese porti la lernejan uniformon, kaj tiu uniformo estas ne knaba, sed plenaĝula vesto. Eĉ se li ne iras en lernejon, la knabo sin vestas kiel viro, kaj ĉiu ajn dekjara ruseto estus tre honta havi mallongan pantaloneton. Kompreneble, li estas neserioza, bruema, amuzema, unuvorte knabo, sed, eĉ kiam li petolas, li konservas specialan indecon, pliĝustadire viran ol knaban. Kaj kun li, la plenaĝaj rusoj ordinare parolas serioze, klopodante lin altigi ĝis si mem, plivole ol sin egaligi kun li. Mi estis tre surprizata konstati, ke rusaj dekdujaraj knaboj jam legas kaj ŝatas verkojn kiel "Mortintaj animoj" de Gogol, "Reviviĝo" de Tolstoj, kaj rusajn tradukojn de l' verkoj de V. Hugo kaj eĉ de Zola. La Rusoj ne timas doni al tiuj junaj cerboj plenan intelektan nutraĵon. Kion valoras tiu sistemo de edukado? Ĝi certe produktas junuletojn pli seriozajn, pli klerajn kaj eble pli simpatiindajn, ĉar kun tiuj bonaj ecoj ili plej ofte restas modestaj. Sed, bedaŭrinde oni ne povas doni al ili samtempe, kiel mezurilon kaj necesan direktilon, la spertecon, kiu rezultas nur el la vivado; tial, iafoje, tiuj knaboj, iĝinte junuloj, atentas nur la allogecon de l' teorioj, kaj forgesas, ke ĉiam, en ĉiu homa societo, praktikan kaj daŭradan rezultaton oni povas atingi nur per pogradaj kaj metodaj antaŭenpaŝoj.

Dum mi tiel prenis unuan ekvidon de la rusa popolo kaj interŝanĝis rimarkojn pri ĝi kun mia kunparolanto, la suno estis tute malaperinta kaj nun elektraj lumigiloj ekbrilis ĉirkaŭ mi. Malrapide ni returneniris dum la promenantoj iom post iom malproksimiĝis, ĉar la loĝantaro de Sumi ne estas noktovagema. En la silentiĝintaj stratoj oni aŭdis nur la klakilon de l' noktgardisto, kiu, per tiu brueto kompleze antaŭinformis pri sia alveno iliajn ŝtelistajn moŝtojn. Sub la centra kupolo de la preĝejoj staris senmove la malhelaj siluetoj de l' fajrogardistoj, observadantaj la dormantan urbon, pretaj por signali la bruladojn, oftajn kaj danĝerajn ĉe la malgrandarusaj konstruaĵoj, kie la ŝtono, tre nekomuna, estas ĝenerale anstataŭata per lignaĵo.

Senbrue ni reiris hejmen, kaj mia amiko kondukis min, lacegan korpe kaj spirite, al mia nokta ĉambro. Jam de tri noktoj mi ne estis kuŝiĝinta sur reala lito! Mi do ekrigardis kun antaŭa danko tiun ĉarman meblon, plejbonan amikon de ĉiu laca vojaĝanto, kaj... mi restis iom surprizata.

Antaŭ mi estis malalta ferlito, kun matraceto kaj unu littuko, sur kies mezo kuŝis faldita kovrilo kaj kapkuseno. Kredeble, mia mieno montris mian internan embarason, ĉar s-ro Speranskij ne povis deteni sian ridon, kiam mi demandis, kiel mi devas uzi tiun liton. Tiam, mi eksciis, ke la rusoj, por dormi, ne senvestigas sin tiel plene kiel ni, sed formetas nur siajn superajn vestojn, sin envolvas per la kovrilo, sterniĝas sur la liton kaj ekdormas.

Mi do tiel faris, kaj ricevinte la noktajn bondezirojn de mia amiko, kiu tiris antaŭ mia duobla vitrafenestro la dikan lankurtenon, anstataŭantan niajn lignajn fenestrokovrilojn, mi baldaŭ forrapidis en novan landon ankoraŭ pli malproksiman ol Rusujo — en Sonĝolandon.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"