La postan tagon, je mia vekiĝo, mia gastiganto proponis, ke ni iru nin bani en la Psjol'on. Mi plezure akceptis, ĉar la vetero estis tre varma. La rusoj tre ofte sin banas, heredinte, kiel la turkoj, tiun ŝatemon de la Bizantoj. Mi devas aldiri, ke tiu higiena kutimo, bonega ĉie, estas speciale necesa por la popola klaso de Rusujo, precipe ĉe la grandarusoj, kiuj ne sufiĉe zorgas pri la detaloj de la ĉiutaga tualeto, kaj estus, sen tiuj oftaj banoj, terure malpuraj. Dum la vintro, ne estas eble sin bani en la frostiĝintaj riveroj, sed en Rusujo, kiel en Turkujo kaj Norda Afriko estas specialaj ŝvitbanejoj, iom similaj je la romaj "thermoj". Tiuj rusaj ŝvitbanejoj estas tre diversaj, de la luksaj marmoraj banejoj en la urbegoj, ĝis la humilaj lignaj banejoj vilaĝaj. Sed, principe, ĉiuj konsistas el tri ĉambroj—la senvestiĝejo, la laviĝejo, kun akvoj varma kaj malvarma, kaj la ŝvitejo. En tiu lasta ĉambro staras fornego kun fera varmega platego, sur kiun oni verŝas in