Karlo: 6. La ideoj de Karlo.
Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj ĝis la du ekstremaĵoj de la mondo. Tie sendube estas muro aŭ barilo, kiel sur ia ponto, por malhelpi, ke la personoj falu en abismon. Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremaĵoj de la mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antaŭen: nur la bluan ĉielon supre, kaj sub ĝi . . . nenion. Li tre miris kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremaĵo de l' mondo. Se li posedus la aeroplanon de la riĉa sinjoro, kiun konas lia patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren ĉe la alia flanko. Li miris kiel estas la subaĵo de la mondo. Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas kvazaŭ grandega oranĝo, rondiranta ĉirkaŭ la suno, kiu...