Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA PLENA DEKLARO PRI LA AFERO; SKRIBITA DE DOKTORO JEKYLL

Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial—kion oni povus supozi—kun ĉia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pl...

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA RAKONTO DE DOKTORO LANYON

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, ĉar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmanĝis kun li, la antaŭan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, ĉar la letero estis jene esprimita:                «Kara Lanyon, «Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi,—mi ne oferus mian tutan havon aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en vi...

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA LASTA NOKTO

S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la vespermanĝo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de Poole. —Dio min benu, Poole, kio kondukas vin ĉi tien? li ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li aldonis, ĉu la doktoro estas malsana? —S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas. —Sidiĝu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la leĝisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion, kion vi deziras. —Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne plaĉas, sinjoro,—mi mortu, se ĝi al mi plaĉas! Sinjoro Utterson, mi ion timas! —Nu, mia brava, diris la leĝisto, klarigu plene. Kion ja vi timas? —De preskaŭ unu semajno mi ion timas, respondis Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas elporti tion plu. Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero estis ŝanĝita; kaj krom en la momento kiam li anoncis sian te...

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA OKAZO ĈE LA FENESTRO

Okazis unu dimanĉon, kiam S-ro Utterson promenadis kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove tra la flankstrato; kaj ke ambaŭ, veninte ĝis la pordo, haltis por ĝin rigardi. —Nu, diris Enfield, almenaŭ tiu afero estas finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde. —Mi esperas ke ne, diris Utterson, ĉu mi iam diris al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de antipatio? —Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsaĝulo vi sendube juĝis min, ĉar mi ne sciis, ke tiu ĉi estis posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte kulpa, ke mi eltrovis tion eĉ tiam, kiam mi ja ĝin faris. —Vi do eltrovis, ĉu? diris Utterson, sed se tiel estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda Jekyll; kaj mi sentas, kvazaŭ la ĉeesto de amiko, eĉ ekstere, povus fari al li bonon. La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj plena de antaŭtempa krepus...

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA RIMARKINDA OKAZO PRI DOKTORO LANYON

La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis proponitaj kiel rekompenco, ĉar la morto de Sir Danvers ofendis kiel publika malfeliĉo, sed S-ro Hyde estis malaperinta el la sciado de la polico kvazaŭ li neniam ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj ĉio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu ŝajnis ĉirkaŭi lian karieron; sed pri lia nuntempa kaŝejo, ne eĉ murmureto. De l’ tempo, kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo, li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de sia timo kaj pli kvietiĝi en si mem. La morto de Sir Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova vivo komenciĝis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, fariĝis denove ilia fam...