Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj lian armilon, alrajdis al la princo.

—Nikito Romànoviĉ!—li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!

—Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,—respondis la princo: por tio ni vivas en la mondo, ke ni helpu unu al alia!

—Princo,—aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro, kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere, vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ, vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!

Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen. Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l’ taĉmento; la stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.

Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.

—Kio ĝi estas?—demandis la princo, haltigante la ĉevalon.

Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la selkurbiĝo.

—Atendu princo, mi aŭskultos!

La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj, jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree eksilentis.

—Li finis!—ekridis Ringo.—Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis seninterrompe.

—Kio ĝi estis?—demandis la princo.

Ĉebuzgà!—respondis Ringo.—Io simila je nia korneto! Verŝajne, baŝkiro! [84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!

Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn, malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.

—Ha!—ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga, laciĝis la malbenita hundfilo!

Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.
—Kia gorĝo!—diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel amuziĝas la malpiuloj!

La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis, ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo, kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata prapatrolando...

—Princo,—diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.

—Iru, Dio vin helpu!—konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj malaperis en la mallumo.

La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon de l’ entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de vento ondigis la arĝentkoloran herbon.

Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo. La princo ekkaptis sian sabron.

—Silento, princo, silento, jen mi venas!—mallaŭte diris Ringo ridetante.—Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon. Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo; tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni estos obeantaj.

Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li permesis, ke li agu laŭ sia plano.

—Karuloj!—sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo [85]. Ĉu mi trovos inter vi dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?

—Elektu, kiun vi volas,—respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!

—Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...

—Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo, por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi, vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!

—Bone, bone!—respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros. Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!

—Jen vidu, princo, tiun monteton!—daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.

La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.

Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de la herbo.

Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.

Ringo levis la kapon super la densa herbo.

Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn [86], aliaj—ŝafpeltojn, kelkaj—disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.

La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis, ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.

Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj, profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.

Ambaŭ planoj estis allogaj.—Jen kia granda ĉevalaro,—li pensis, apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen esti rimarkita!

Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.

Reŝetò!—li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?

—Kial vi mem ne kriaĉas?—flustre demandis Reŝetò.

—Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!

—Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?

—Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.

Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.

—Kaj vi, kamaradoj,—murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?

—Jes, jes, ni estas pretaj!—murmuretis la rabistoj.

La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono sian longan tranĉilon.

___________________________

Piednotoj

[84] Azia popolo.

[85] Rusa proverbo.

[86] Sentalia longa bluzo.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"