En Rusujo per Esperanto: VII

Ne sen forta ĉagreno mi forlasis tiun gastaman urbeton Sumi'n, kie mi estis dorlotata kaj favorata de ĉiuj. Familio Speranskij estis iĝinta kvazaŭ mia mema familio. Kaj maldolĉe mi sentis tiun fatalon de l' forironta vojaĝanto, kiu devas pagi sian plezuron per bedaŭroj, tiom pli fortaj, kiom pli intensa estis lia feliĉo.

Sub la premo de tiu malĝoja sento, mi deziris reiri hejmen kiel eble plej rapide, por konservi pli freŝajn kaj revivigi kviete en mia memoro, la multegajn impresojn de mia vojaĝo. Kiel sata stomako, mia lacega cerbo ne deziris plu novajn nutraĵojn. Sed mia amiko Speranskij postulis, ke mi restadu dum mia reira vojo almenaŭ unu tagon en Kievo. Li pretendis, ke tio "spritigos" mian vojaĝon, ke mi ne povas forlasi Rusujon, post sessemajna restado, ne vizitinte eĉ unu el ĝiaj urbegoj. Li estis prava kaj mi obeis lian postulon.

Tiun viziton mi ne rakontos detale, ĉar jam multaj vojaĝantoj priskribis Kiev'on pli bone ol mi povus fari. Cetere mia spiritsato kaj mia kaplaceco ne permesis, ke mi povu plene ŝati la kuriozaĵojn de tiu ĉefurbo de la antikva Rusujo.

En Kiev estis la unua rusa princo, kiu konvertiĝis je la kristana kredo; kompreneble, liaj korteguloj fervore sekvis tiel altan ekzemplon, kaj oni ĵetis solene en la Dnjepr'on la antikvajn idolojn "perun'ojn". El tio rezultis, ke Kiev iĝis la centro de la Rusa Eklezio kaj pleniĝis da monaĥejoj por la vivuloj, da katakomboj por la mortintoj. Kaj ĉar la tero de tiuj katakomboj havas la proprecon sekigi kaj konservi la kadavrojn, la popolo kredis, ke tiuj mortintoj estas sanktuloj, kaj nun multaj miloj da pilgrimantoj vizitas ĉiajare kaj riĉigas per siaj donacoj la monaĥojn, kiuj loĝas en tiuj sanktaj lokoj.

Kun gvidisto mi vizitis la multajn preĝejojn, kies kupoloj estas tegmentataj per plataĵoj el oro; mi vidis iliajn nekalkuleblajn riĉaĵojn, iliajn ikonojn, faritajn el arĝento, oro, eĉ el mozaiko de diamantoj, la antikvajn freskojn de sankta Sofio, la mirindajn olepentraĵojn de sankta Vladimiro, verkojn de la plejfamaj nuntempaj artistoj de Rusujo, kiuj laŭ rimarkinda escepto, tie ne kopiis la tradiciajn tipojn de la bizanta sanktularo, sed faris rimarkinde vivoŝajnajn figurojn. Fine, mi, kun sekvantaro de pilgrimantoj, iradis kun kandelo en mia mano, kondukata de fantoma monaĥo, tra la subteraj preĝejoj kaj mallarĝaj katakomboj de la Laŭro, antaŭ niĉoj, kie kuŝis la mumioj de rusaj sanktuloj, sternitaj en riĉaj malfermitaj sarkofagoj. Kelkajn el tiuj kavetoj fermas muro—en ili, piaj anakoretoj entombigis sin vivajn, kiel la "Sachette de Notre Dame de Paris", ricevante sian nutraĵon tra malgranda fenestreto. Post ilia morto, oni nur murŝtopis la fenestreton de l' niĉo. Alia sanktulo, Ivano, laŭ legendo, sin enterigis ĝis sia zono, kaj tiel restadis, ne manĝante dum tutaj semajnoj: kaj, kiel pruvon, la monaĥoj montras al vi lian mumiigitan korpon, duone elstarantan el la tero.

Post tiu funebra promeno, oni plezure spiregas la liberan, helan aeron! Por fini mian tagon; mi decidis pasigi mian vesperon en la publika Komerca Ĝardeno, kiu kuŝas sur altaĵeto super la Dnjepr. Tie, antaŭ bonega orkestro, sidis multnombra ĉeestantaro, en kiu brilis elegantaj virinaj vestaĵoj kaj ĉiuspecaj uniformoj. Sed, ho ve! mia magia esperanto tie ne kunligis min kun tiu amaso de indiferentuloj,—ree multpezis sur miaj ŝultroj tiu lingva izoleco, kiu tiel malĝojigis la komencon de mia vojaĝo. Por forpeli tiun maldolĉan senton, mi forlasis la popolamason kaj iris en pli dezertan parton de la ĝardeno, el kiu oni supervidis la ĉirkaŭantan kamparon.

Kia belega spektaklo! Sub miaj piedoj, la movplena suburbo Podol, kun siaj bazaroj, ĝardenoj kaj verdaj tegmentoj; poste la larĝa kiel markolo kaj majestega Dnjepr, kun siaj insuloj, siaj multnombraj vaporŝipoj; kaj, trans la riverego, strange kontrastanta kun la bruplena kaj vivema urbego, la ebena kamparo, vasta, silenta, preskaŭ dezerta, la stepo de Malgrandarusujo. Sub la lastaj radioj ruĝaj kiel fajrego de l' kuŝiĝanta suno, tiu senfina ebenaĵo sterniĝis, iom post iom, malheliĝis, ŝajnis estingiĝi kaj malproksimiĝi de mi, foriranta vojaĝanto, kiu ĝin rigardadis je la lasta fojo. Fine ĝi tute malaperis antaŭ miaj okuloj. En tiu momento, maldekstre, la sankta monteto Peĉersk, kie estas la preĝejoj kaj katakomboj de Laŭro, subite ekflamiĝis per elektraj lumoj, super kiuj giganta fajra krucego starigis sian potencan kaj regeman simbolon antaŭ la dormanta lando. Al tiu mistera, ne plu videbla kaj por mi plena de karaj memoraĵoj, Ukrajna stepo, mi ĵetis malĝoje mian lastan adiaŭon kaj rapidis al la stacidomo.

.....Senhalte, mi veturadis tra Lwow, Wien, Venezia, Milano, Ĝenova ĝis Marseille. La vojo estas mirinda inter Wien kaj Italujo: montoj, lagetoj, abiaj arbaroj kaj mezepokaj ruinaĵoj vetbatalas por ĉarmi la vojaĝanton; eble neniam plu mi havos okazon por vidi "Venezia la bella", tamen mi estis malpacienca ripozi. Pri tiu tritaga rapidega veturo tra centra Eŭropo, mi do nenion diros, krom unu anekdoto, kiu estos la konkludo de tiu jam tro longa rakonto.

Inter Kiev kaj Wien, mi havis la bonan ŝancon veturi kun tre afabla kunvojaĝanto, berna advokato, s-ro A. B., kiu parolis france tiel perfekte kiel germane. Li ankaŭ ĵus ekskursis en Rusujon por sia plezuro, kaj, kompreneble, ni komunikis unu al la alia niajn impresojn. Li estis vizitinta Sanktpeterburgon, Niĵnij Novgorodon, Moskvon kaj Kievon; tamen, kiam mi rakontis al li mian modestan restadon en la urbeto Sumi, li konfesis, ke mi faris vojaĝon pli interesan ol li.

—Ĉar, li diris, mi vidis urbojn, kuriozajn, certe, sed ĉie domoj, stratoj kaj placoj estis proksimume similaj. La nekonataj homoj, kiujn mi renkontis, estis por mi kvazaŭ fermata libro. Verdire, mi havis rekomendajn leterojn por diversaj personoj, kaj ili akceptis min ĝentile, sed ceremonie. Intimeco ne povis esti inter ni, kaj mi ne eniris, kiel vi, en la internan penson de la rusoj, nek vivadis ilian vivon. Vi, kontraŭe, dank' al via esperantista frateco, tuj amikiĝis kun viaj gastigantoj kaj povis profiti neordinare favoran situacion, kvazaŭ vi estus momente "rusiĝinta".

—Tre vere, mi respondis. Sed kio malhelpas, ke vi lernu Esperanton kaj refaru vian vojaĝon en similaj kondiĉoj?

—Nenio certe, kaj via ekzemplo tentas min. Mi ankaŭ iĝos esperantisto!

Kaj tio ne estis vana promeso. La sekvantan januaron, ni interŝanĝis poŝtkarte novjarajn bondezirojn kaj s-ro A. B. skribis al mi, ke li estas nun esperantisto kaj ke li esperas renkonti min kaj paroli kun mi internacilingve en la Ĝeneva kongreso!

Tia estis la unua rezultato de mia vojaĝo en Rusujon per Esperanto. Povu mia sincera rakonto ankoraŭ elfari novajn adeptojn de nia helpa lingvo, kaj, plie, okazigi multajn eksperimentojn kiel la mia.

Se mi atingos tiun rezultaton, mia celo estos trafita.

A. Rivier.




MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
26, Tverskaja, Moskvo, Rusujo.
LA PROPRAJ ELDONAĴOJ.
Plena Esperanto-Rusa Vortaro de D-ro L. L. Zamenhof. Tiu ĉi libro estas la plej plena kaj nova esperanto-rusa vortaro, enhavanta pli ol 12.000 vortojn radikajn, internaciajn kaj derivitajn. Ĝi estas necesega por ĉiu rusa esperantisto kaj utila por alinaciaj esperantistoj. Unu volumo in-16, 152-paĝa80 kop. (Sm. 0,85)
Patroj kaj Filoj, romano de J. S. Turgenev, tradukita el la rusa lingvo de D-ro K. Bein. Unu volumo in-8, 168-paĝa1 rub. (Sm. 1,06)
En Malliberejo, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita el la rusa lingvo de D-ro K. Bein. Unu volumo in-16, 32-paĝa10 kop. (Sm. 0,10)
Plena verkaro, libro 3-a, de V. Devjatnin. Kolekto da esperantaj versaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. Plena traduko de la poemo de Puŝkin: Ruslano kaj Ludmilo. Unu volumo in-16, 138-paĝa65 kop. (Sm. 0,65)
Эсперанто въ 10 уроковъ. Каръ и Панье. Перев. съ франц. языка и дополнилъ примѣнительно къ русскому, Б. Тиличеевъ, подъ редакціей А. А. Сахарова. 1 volumo in-16, 80-paĝa20 kop. (Sm. 0,21)
Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ", сост. В. Н. Девятнинъ.15 kop. (Sm. 0,16)
Полный курсъ международнаго языка Эсперанто, сост. Т. А. Щавинскій, 2-е изд.60 kop. (Sm. 0,63)
Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj, de A. A. Saĥarov. Kolekto da artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, de anonima aŭtoro; Elementoj de kunfratiĝo de popoloj, de A. Saĥarov kaj La unua kongreso de esperantistoj de Leo Belmont. Kun almeto de Esperanto-Rusa gramatiko, Esperanto-Rusa kaj Rusa-Esperanta Vortaroj. 1 volumo in-8, 176-paĝa60 kop. (Sm. 0,63)
Ĉefeĉ—ŝlosilo por rusoj2 kop. (Sm. 0,02)
En Rusujo per Esperanto, de A. Rivier60 kop. (Sm. 0,63)
DEPONEJO DE LA LIBROJ:
Anjo, rakonto de I. Turgenev. El la rusa lingvo tradukis D-ro A. Fiŝer kaj V. Zamjatin25 kop. (Sm. 0,25)
Rusa-Esperanta Vortaro, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel, G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof1 rub. 75 k. (Sm. 1,85)
LA ONDO DE ESPERANTO
ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.
Ĉiumonata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata de la jaro 1909.
Ĝi publikigas plenan kronikon de esperanta movado en Rusujo kaj eksterlando, originalajn kaj tradukitajn rakontojn, novelojn, teatraĵojn, versaĵojn, propagandajn, bibliografiajn, kritikajn artikolojn. Ĝi enhavas ankaŭ amuzan (kun premioj), korespondan kaj aliajn fakojn.
En ĉiu numero aperas portretoj de konataj esperantistoj.
Estas organizataj literaturaj konkursoj.
Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj verkistoj.
Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj
2 rubl. (2,120 Sm.).
Redakcio kaj Administracio: Moskvo (Rusujo), Tverskaja, 26.


Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"