Entradas

Mostrando las entradas con la etiqueta G. Vaillant

ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE: LIBRO TRIA

I.—La muelisto, lia filo kaj la azeno. Mi legis, ke naiva muelisto Kaj lia filo, unu jam maljuna, Infan’ la dua, ne el plej malgrandaj, Sed kvindekjara knabo, se memoro Min mem ne trompas, iam al foiro Kuniris vendi la azenon sian. Por ke belŝajna kaj pli aĉetinda La besto estu, la piedojn ĝiajn Kunligis ili kaj ĝin alpendigis, Kaj poste ili portis kiel lustron; Malkleraj ambaŭ kaj tutnaivegaj! Per rido eksplodegis la unua Kiu ĝin vidis. «Kian, li ekkriis, Ŝercaĵon tiuj ĉi intencas ludi? El tiuj tri la plej azeno certe Ne estas tiu, kiun oni pensas» Aŭdinte, sian malklerecon vidas La muelisto; sur piedojn ĝiajn Tuj la azenon sian li ekmetas, Kaj ĝin antaŭe marŝi li devigas. La besto, kiu tute ĝojis iri Alie, plendas siamaniere. La muelist’ ĉi tion ne atentas, Kaj, la naskiton sian rajdiginte, Li malantaŭe sekvas. Tri vendistoj Alvenas, kiuj ĝin malplaĉa trovas, Kaj tuj la plej maljuna laŭte diras: «Ho ho! desaltu, vi junulo, kiu Vojiras kun lakeo barbogriza: Vi devas sekvi kaj l...

ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE: LIBRO DUA

I.—Kunsido de ratoj. Kato, nomata Lardomanĝulo, Ekstermis tiel la ratojn, Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis, Tiom ĝi estis entombiginta. La supervivantoj, kaŝataj en truoj, Apenaŭ kvarone satigis malsaton, Kaj, ĉe l’ malfeliĉa ratar’, Lardmanĝulo Taksiĝis ne kato, sed vera diablo. Jen iam la besto ruzega foriris En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon. Dum la bruego kiun ĝi faris Kun sia katino, la ratoj kunsidis En unu angulo por konsiliĝi Pri la malbono ilin premanta. La prezidanto, saĝa persono, Tuj ekopiniis, ke estas necese Alligi tintilon al kolo de l’ kato, «Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos, Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos; Ĝi estas sola bona rimedo.» Ĉiuj laŭdegis la prezidanton, Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona. Sed kiu do volos alligi tintilon? «Ne iros mi, diris la unu, mi tiel Malsaĝa ne estus.—Ne povas mi, diris Alia»; kaj tiel okazis, ke oni Foriris, nenion farinte.—Mi vidis Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn, Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj, Kaj ankaŭ de kan...

ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE: LIBRO UNUA

I.—La cikado kaj la formiko. Cikado kantadinte Someron tutan, Troviĝis senproviza Ĉe l’ veno de l’ malvarmo: Nenia plu peceto Da muŝo aŭ vermeto. Ĝi iris tre malsata Proksimen al formiko, Petante, ke ĝi pruntu Grenerojn por vivadi Ĝis nova la somero. «Per mia best-honoro, Ĝi diris, al vi tutan La sumon kun procento Mi pagos post la vintro.» Sed estas ne pruntema Formiko: tio estas Malbono lia sola. «Vi, kion do faradis, Ĝi diris, dum varm’ estis? —Tra l’ nokto kaj tra l’ tago, Kantadis mi senĉese. —Vi kantis! mi tre ĝojas; Nun iru do dancadi.» II.—La korvo kaj la vulpo. Sinjoro korv’, sur arbo sidante, En sia beko tenis fromaĝon. Per la odoro vulp’ allogite, Tiele al li parolis: «Bonegan tagon, moŝto la korva! Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas! Mi ne mensogas: se voĉon Al la plumaro similan Vi havas, vere el la loĝantoj De la arbaretoj vi estas Fenikso». Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo, Kaj sian belan voĉon por montri, Ĝi larĝe sian bekon malfermas, Kaj lasas fali s...