Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li sufiĉe longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon. ( Liceo estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas ĝis ili fariĝas studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedaŭrinde ĝi estis malproksime kaj Karlo devos marŝadi dudek minutojn por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni aĉetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marŝado estas tre bona kaj saniga ekzercado. Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je ekzameno antaŭe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen S-ro Davis volis certiĝi, ke lia filo sukcesos; por tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj. Unu semajnon antaŭ la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por l...