Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XL. La senditaro de Jermako
Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn kaptitajn germanojn kaj svedojn. Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon. Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano komprenis la malutilon de l’ dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi la malameg...