Hamleto: Akto V
AKTO V SCENO I Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj. UNUA TOMBISTO Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj? DUA TOMBISTO Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane. UNUA TOMBISTO Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo? DUA TOMBISTO Nu, oni trovis, ke tiel. UNUA TOMBISTO Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis. DUA TOMBISTO He, aŭskultu do, kolego-fosisto... UNUA TOMBISTO Sed permesu! Jen estas la akvo—bone; jen estas la homo—bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa—ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve ...