La Alaska stafeto: Ĉapitro 9: En la lasta momento

Tiun tagon vivis Nome kvazaŭ en febro.

Ĉiumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, ĉu la savo jam alproksimiĝas. La poŝtoficejo estis superŝutata per telegrafaj demandoj el ĉiuj partoj de la mondo: "Ĉu Gunnard Kasson jam alvenis?" Kaj ĉiam la sama frostiga respondo:

"Li ankoraŭ ne alvenis."

Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, ĉar la epidemio ne malfortiĝis. Doktoro Welch ne havis sufiĉe da tempo por desinfekti la injektilon kaj plenigi ĝin per la sero, kiu montriĝis tiel neefika....

Li povis eniri kiun ajn domon; ĉie li aŭdis la saman parolon, la saman nomon:

Gunnard Kasson!

Ankaŭ malsanuloj elparoladis ĝin, kvankam multaj en alta febro eĉ ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel plenplenigitaj per tiu ĉi nomo, ke la voĉoj de la malsanuloj estis la nura eĥo.

"Ĉu li ankoraŭ ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin.

"Ankoraŭ ne."

"Kaj kion vi pensas...ĉu li alvenos?"

"Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni."

Antaŭ tagmezo la ŝerifo vizitis la poŝtoficejon.

"Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!"

"Volonte...tuj!—Preta!"

La ŝerifo enmanigis la aŭdilon.

"Halo, ĉi tie ŝerifo de Nome. Ĉu vi scias nenion pri Kasson?—Ne? Kaj vi diras, ke li devus esti ĉi tie jam matene?—Ne, ni scias tute nenion. Jes, mi aranĝos tion. Mi ankaŭ havis similan ideon, pro tio mi vokis vin. Mi dankas—jes, dankon!" La ŝerifo demetis la aŭdilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li.

"Ŝerifo, ĵus ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni..."

"Rilate Kasson?"

"Jes."

"Bonege, amikoj! Mi almenaŭ ne estas devigata longe rakonti al vi, se vi mem venas kun tiu propono. Mi ĵus interkonsentis kun Unalakliko, ke ni serĉos lin. Ni kaj ankaŭ ili."

"Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento."

"Amikoj," diris la ŝerifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos."

La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris antaŭ la hotelo dek kvin veturantoj kun siaj jungaĵoj.

"Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur la strato.

"Serĉi Kasson."

La sciigo flugis de buŝo al buŝo kaj post nelonge la tuta urbo sciis, ke oni aranĝas ekspedicion, kiu veturos serĉi Kasson. Ĉiu volis akompani la savontojn. Ĉiu volis ŝanĝi la horojn de doloriga atendo en energian faron.

Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin—la maro estas vasta kaj glaciblokoj malebligas ĉirkaŭrigardon!—sed tio estis tamen miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso: Ĉu li alvenos? Ĉu li ne alvenos?

Kaj tiamaniere la ekspedicio duobliĝis.

Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la forveturantojn.

Sur la bordo de Norton-golfo ĉiuj haltis.

"Ni faros tri grupojn," diris la ŝerifo. "Unu, sub la gvido de Davison, veturos laŭ la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en la mezo."

"Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni ĉion vidu," proponis Friman.

Ĉiuj konsentis.

"Kaj ankoraŭ ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson, ĝi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo."

"Ĝuste," konsentis la ŝerifo.

"Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antaŭen.

Ĵurnalisto Hilton aliĝis al la grupo de la ŝerifo.

Ili veturis ĉirkaŭ duonhoron, kiam la ŝerifo donis signon por halto.

"Ĉu vi aŭdis?" vokis li.

"Jes."

"Oni pafas tie!"

"Kaj tio estas rekte antaŭ ni!"

"Antaŭen!" ordonis mallonge la ŝerifo.

Ho, kia veturo ĝi estis!

Kaj denove—aŭdu!

Krak! Krak!

Nenia dubo. Gunnard Kasson—kiu alia ĝi povus esti?—estis en danĝero!

Kaj subite la pafoj ĉesis...

La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazaŭ per komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide.

Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la rigardon antaŭen. La hundoj ekkuregis al la sovaĝa atako sur la pinton de la glacia malhelpaĵo.

La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter ĉi tiuj estis ankaŭ la ŝerifo.

Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per teruro.

Malsupre, ĝuste sub ili, staris kun larĝe dismetitaj kruroj Kasson. En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ĝi. Apud liaj kruroj kuŝis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis ĉiam pli sovaĝe.

"Pafu!" ekkriis la ŝerifo. "Sed atentu la hundojn!"

Super la glacia ebenaĵo krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kuŝantaj. Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj.

La ceteraj lupoj unue bataleme ĉirkaŭrigardis por konstati de kie venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili forkuris.

La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundoj restis vivantaj nur kvin. Kaj ĉiuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo.

Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li demetis la vilan ĉapon kaj viŝis sian ŝvitplenan frunton. Nur nun li sentis, ke liaj fortoj estas ĉe la fino.

"Kasson—" alparolis lin la ŝerifo, sed pluaj vortoj restis en la gorĝo.

Li estis kortuŝita, kiel neniam antaŭe en sia tuta vivo.

Ankaŭ la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu ĉi momento kaj ne volis ĝin rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon.

"Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La ŝerifo elpoŝigis botelon, en kiu estis refreŝiga trinkaĵo. Kasson longe trinkis.

"Kaj—por la hundoj...vi havas ion?" li demandis.

Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj hundoj avide ekmanĝis.

Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn.

Poste ĉiuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu ĉi rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme atendataj.

Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj—kaj trifoje ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas survoje al la urbo.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"