La Alaska stafeto: Ĉapitro 5: La stafeto

Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis la poŝtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senĉese forsendis la telegrafajn depeŝojn en la civilizitan mondon, estis la ĵurnalisto Hilton.

Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel ĵurnalisto, tuj decidiĝis, ke li eluzos tion. Li apenaŭ eksciis pri la epidemio, kiam li tuj forsendis al sia ĵurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento. La ĵurnalo represis ĝin en okulfrapa aranĝo sur la fronta paĝo. Kaj ĉar la sciigon prete disvastigis ankaŭ la radio, post nelonge sciis pri la afero la tuta kultura mondo.

Nome kaj ĝiaj trafitaj loĝantoj fariĝis la centro de la universala atento. Ne estis homo, kiu ne interesiĝis pri la dramo en la dezerta nordo.

Ĉiu nova depeŝo de Hilton estis sensacio. Ĵurnaloj presis apartajn eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis superŝutataj per demandoj. Ariĝis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus transporti la seron el Nenana al Nome. Sed ĉiuj estis destinitaj al pereo nur pro tiu simpla kaŭzo, ke ili estis nerealigeblaj.

La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de sia profesia honoro, superŝutis per telefonaj demandoj la meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankaŭ tiuj, kiuj volonte riskus eĉ sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfeliĉan urbon. Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke ne estis eble doni permeson pri ekiro.

Kaj kiel proksimiĝis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka streĉo. Kio sekvos?

En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en la oficejoj, en la kafejoj, ja eĉ en la lernejoj oni parolis pri nenio alia ol pri Nome. Ĉu la paketo restos en Nenana? Aŭ ĉu okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita loko?

Tiuj estis momentoj, kiam la malfeliĉo vekis en la homoj la plej noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin.

Ĉefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al kiuj prezentiĝis la alloga okazo por plivigligi la rememorojn pri la malkvietaj jaroj de sia vivo. Ili rakontis pri kruelaj frostoj kaj teruraj ventegoj, pri la netraireblaj montpasejoj, el kiuj precipe la Chilcoota pereigis centojn da kuraĝaj aventuruloj, pri la krutaj glacirokoj kaj perfidaj abismoj, pri la bestaro, kiu en vintro fariĝas tre danĝera—kaj per ĉiuj rakontoj ili vekis grandan intereson ĉe siaj aŭskultantoj—sed ili ne scipovis per ili konsoli.

Ju pli klare la homoj konstatis, ke en tiu ĉi lukto kun la senkompata naturo la homo estas senpova, kaj al malsanaj infanoj restas nenio alia ol la morto, des pli granda korpremiĝo kaptis ilin.

Tiu ĉi nubo de la sufoka streĉo estis subite distranĉita per blindiga fulmo:

Veturos stafeto!

Tiel, kiel en la naturo post ekflamo de la fulmo estas momento de tomba trankvilo, kiun en la sekvanta momento anstataŭas surdiga tondrobruego—ankaŭ la homoj legante la grandajn literojn pri la alaska stafeto restis kvazaŭ senkonsciigitaj. Sed poste ili ĝojegis kvazaŭ infanoj, kaj renkontiĝante, homoj ĉirkaŭbrakis nekonatojn, en la vagonaroj kaj ĉie, kie la homoj interrilatas, ekregis admirinda komplezo, komunikemo, ĝentileco kaj afableco—ĉar ĉiuj konsciiĝis, ke en tiuj ĉi emociaj momentoj la homaro donis sian plej belan frukton. La stafeto fariĝis la devizo de la tago. La infanoj aranĝis stafetkurojn de la mateno ĝis la vespero: en la gimnastikejo, survoje al la lernejo kaj de la lernejo, sur la glitejo kaj dum la glitkurado. La plenkreskuloj rigardis ilin—kaj strange!—nun tute ne ĝenis ilin, ke la infanoj malhelpas ilian iron, ke ili krias kaj bruas. La plenkreskuloj rigardis ilin kun aprobaj ridetoj, ĉar ili ne vidis antaŭ si la ludantajn infanojn, sed kelkajn kuraĝajn heroojn, kiuj ĵus entreprenis neviditan vetveturon kun la morto.

Will Shannon, Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson!

La kvin nomoj, kiuj vigligis la mondon! La kvin nomoj, al kiuj estis fiksitaj esperoj ne nur de tiu unu milo da loĝantoj en Nome, sed esperoj de la centmiloj kaj milionoj da homoj en la tuta mondo! La kvin nomoj, kiuj vekis respekton kaj admiron, apenaŭ ili estis elparolitaj.

Io tamen bremsis la ĝojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso; kiel ili fartos dum la longa kaj danĝera veturo.

Al ĉiu el la kvin herooj, kies nomoj ĝis tiu tempo nenie estis legeblaj, estis direktitaj la esperoj de la mondo egalgrade. Ĉar ĉiu estis la kolono, la pilastro, kiu devas ne krevi. Ĉiu estis la ĉenero, kiu devas ne esti traŝirita. Sur ĉiu el ili kuŝis la sama kvanto de la respondeco. Se unu malsukcesos, la stafeto ne sukcesos.

La tuta mondo tremetis pri la sukceso de la plej kuraĝa veturo, kiun la historio konis.

Nur tiuj, kiuj estis la ĉefaj personoj en tiu ĉi grandioza lukto estis trankvilaj. Ili ne pensis pri tio, ke ili faras ion eksterordinaran. En la senkompata lukto pri la taga pano ili lernis simplecon. Pro tio la taskon, kiun ili surprenis, ili taksis kvazaŭ ion memkompreneblan. Ie en la dezerto mortas homoj kaj estas en ilia povo savi ilin. Ĉu ili mem pereos plenumante ilian taskon? Eble. Sed okazu kio ajn, ili faros ĉion, kio estos en iliaj fortoj. Ja, kiel ili povus ankoraŭ unufoje en la vivo rigardi en la okulojn de homo, se ili dum tiaj cirkonstancoj restus hejme, en la komforto, en la varmo, apud la varmigita forno? Ĉu estas io pli simpla kaj pli komprenebla ol tio, ke ili veturas?

Kaj se iu montrus al ili la sensaciajn artikolojn en la ĵurnaloj, se iu dirus al ili, ke ili estas taksataj kiel la plej grandaj herooj de la nunaj tagoj, ili svingus per la manoj, kvazaŭ ili volus diri: "Eh, lasu nin trankvilaj. Tiaj bagateloj!"

Ĉiu ja ankaŭ erarus, kiu supozus, ke la stafeto ekveturis kun iaj ceremonioj.

Will Shannon alvenis kun sia sledo kaj kunjungaĵo de dek du hundoj al la stacidomo en Nenana; li anoncis sin ĉe la staciestro kaj atendis la alveturon de la lokomotivo.

Akompanis lin kelkaj amikoj, kiuj helpis al li kontroli la kunjungaĵon kaj premligi la rimenojn.

Kaj jam aŭdiĝis la fajfo. La lokomotivo ruliĝis al la stacidomo. La lokomotivestro rapide desaltis kaj transdonis al la staciestro malgrandan paketon.

"Jen la sero," li diris.

"Kaj ĉu tio estas ĉio?" miris la ĉirkaŭstarantoj pri la malgranda dimensio de la paketo, kiu pezis ne pli ol duonkilogramon. Ili ne povis kompreni, ke la vivo de multaj homoj povas dependi de io tiom malgranda.

"Jes," ridetis la lokomotivestro. "Kaj kiamaniere vi forsendos ĝin pluen?"

Ne estis necese klarigi tion al li. Ĉar intertempe la staciestro transdonis la paketon al Shannon. Tiu metis ĝin en dikan felon, ĉirkaŭligis ĝin per fortikaj rimenoj kaj fiksis ĝin al la sledo.

Poste li adiaŭis per manpremo la lokomotivestron, la staciestron kaj amikojn, saltis sur la glitveturilon, eksvingis la vipon kaj—la stafeto ekveturis.

"Sukceson!" kriis ĉiuj.

Sed la unua viro de la stafeto tion jam ne aŭdis. Ne estis tempo por longa prokrasto. La konscio, ke ĉiu horo, eble ĉiu minuto povas signifi la savon de homa vivo, devigis rapidon.

Ĉio estis tiom simpla kaj tamen en tiu simpleco kuŝis tiom da vireco kaj hardeco, sed ankaŭ tiom da delikateco kaj amo!

La vojo al Tolovana kondukis tra la vasta arbaro sur la maldekstra bordo de Tanana, kiu enfluas en la plej grandan riveron Yukon. Sed ĝi estis tiom neĝblovita, ke Will Shannon estis devigata veturi tra la vojo-nevojo.

Kiam la stafeto forlasis Nenana, la barometro montris −35 °C. Sed blovis tiom forta vento, ke la frosto estis duoble sentata. Will Shannon surhavis pezan peltmantelon, peltan ĉapon, altajn botojn kaj varmajn mufogantojn. Kaj li tamen veturinte kelkajn horojn frostotremis. De tempo al tempo li kuris apud la kunjungaĵo por iomete plirapidigi la cirkuladon de la sango.

Antaŭ la vespero la vento ĉesis. Will Shannon eluzis la trankvilajn momentojn por nutri la hundojn. Kaj poste daŭrigis la veturon.

En la mallumo li progresis multe malpli rapide ol tage. La kunjungaĵo kelkfoje renkontis altan neĝamason, la glitveturilo multfoje preskaŭ renversiĝis koliziinte kontraŭ falintan arbon. La hundoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ Will Shannon sentis lacon en la tuta korpo. Sed eĉ ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis, ke la savo de multaj homoj kuŝas en liaj manoj kaj laŭ tio li agis.

En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita kunjungaĵo de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland kun siaj amikoj malpacience rigardis la horloĝ-montrileton. Ĉu Will Shannon alvenos?

Li alvenis nur iom antaŭ noktomezo. Malgraŭ tio, ke li estis tre lacigita, li ridetis.

"Feliĉan vojaĝon!" li deziris al Kalland, transdonante al li la paketon da sero.

Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome la telegrafa depeŝo, ke Will Shannon feliĉe alvenis kaj Wurd Kalland daŭrigas la veturon.

Wurd Kalland havis antaŭ si ĉirkaŭ okdek kilometrojn da veturo. La plej danĝera estis la transveturo trans riveron Tanana. Ĝi estis frostiĝinta unu metron kaj ankoraŭ pli profunden, sed en la lokoj, kie estis rapidfluo, troviĝis nur maldika glacia tegaĵo. Sufiĉus surveturi tian lokon kaj....

En la mateno la temperaturo okulfrape malaltiĝis. Sur la firmamento aperis nuboj, kiuj anoncis proksimiĝantan neĝventegon.

Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj ĉiam pli granda rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrostiĝinta, ekvidis la domojn de Hot Springs, aperis sur lia frostorigida vizaĝo kontenta rideto.

Kaj denove la sama bildo kiel en Tolovana: nova kunjungaĵo, nova viro kaj nova ĝojplena telegramo pri la venko de Kalland.

Emil Erikson veturis el Hot Springs al Ruby. La distanco, inter tiuj ĉi du lokoj, estis pligrandigita per tio, ke li devis dufoje traveturi la riveregon Yukon.

Kiam li forlasis Hot Springs, la ĉielo estis malserena per pezaj nuboj kaj la vento eĉ ne blovetis. Emil Erikson konis tian trankvilon. Li sciis, ke post ĝi kutime venas ventego, en kiun eĉ la plej kuraĝa nordulo ne kuraĝas iri. Kaj li tamen ekveturis. La malesperanta Nome atendis.

La ventego ekfuriozis tuj post tagmezo. Samtempe kun ĝi falegis el la plumba ĉielo tuta torento da neĝo. La ventego pelis ĝin antaŭ sin, ĝi muĝis, fajfegis, rompis la arbojn, blindigis la veturanton kaj hundojn. De tempo al tempo tiel mallumis, ke oni ne povis vidi eĉ unu paŝon antaŭe.

La hundoj jam nur sin trenis. Emil Erikson nur per streĉo de ĉiuj fortoj ne falis. Sed la stafeto veturis. La posttagmezon, la tutan nokton kaj ankoraŭ unu tutan tagon. Tridek tri horojn da seninterrompa veturo. Tridek tri horojn da superhoma sufero. La 29-an de januaro je la naŭa vespere Emil Erikson atingis duonmorta sian celon—Ruby.

Tie jam atendis lin viro, kiu estis traveturonta la plej longan kaj plej danĝeran parton de la tuta stafeta veturo—Leonard Seppala.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"