La Alaska stafeto: Ĉapitro 2: Ĝemantaj dratoj

Doktoro Welch rapidis tra la senhomaj stratoj al la poŝtoficejo. La senkompata frosto penetris ankaŭ sub lian dikan peltmantelon, sed la kuracisto malatentis tion. Li ja eĉ ne sentis ĝin. Ĉiuj liaj pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi ĝin kiel eble plej baldaŭ al Nome.

Fine li atingis la poŝtoficejon. Li frapegis la masivajn fenestrokovrilojn kaj aŭskultis. Momenton nenio moviĝis. Sed poste knaris la ŝtuparo, ŝlosilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la pordon.

"Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon.

"Welch," sonis la konciza respondo.

"Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, ĉar la vento estas kapabla forporti la homon."

"Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle," diris la kuracisto.

"Tre simpla afero, sinjoro doktoro!"

La kuracisto eniris la oficejon kaj sidiĝis sur la seĝon. La poŝtoficisto preparis al si krajonon kaj paperon.

"Nu—ni povas komenci!"

Kaj doktoro Welch diktis:

"Al bakteriologia instituto en Seattle. Nome, la 25-an de januaro. Difteri-epidemio, ni ne posedas freŝan seron. Sendu tuj. Doktoro Welch."

La oficisto apenaŭ finskribis, kiam li demandis timigite:

"Ĉu en nia urbo estas difterio?"

"Bedaŭrinde."

"Kiom da pacientoj?"

"Ĝis nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj."

"Tio estas malbona. Tre malbona. Ĉar alportigi la seron el Seattle en tiu ĉi sezono—tio ja estus vera miraklo."

"Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu ĉi miraklo devas okazi."

Sinjoro Smith sidiĝis al la telegraf-aparato kaj frapetis per ŝlosilo ŝajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj punktojn.

"Ĝi progresos rapide. Ĉiuj linioj estas malokupitaj," li diris post forsendo de la telegramo.

"Mi dankas vin. Se la respondo venos ankoraŭ nun dum la nokto, sendu ĝin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos vin."

"Restu momenton por varmiĝi ĉe mi, sinjoro doktoro!"

"Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, ĉu ne atendas min hejme denove iu malfeliĉa patrino."

Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin.

"Ĉu vi sukcesis?" ŝi demandis tuj en la pordo.

"Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu rapide. Sed kredu al mi—," li volis ankoraŭ ion aldoni, sed subite li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingiĝanta fajreto en la forno.

"Ĉu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj ŝia kunsenta rigardo atestis, ke ŝi travivas kun sia edzo ĉiujn dubojn, luktojn kaj esperojn.

"Jes.... efektive.... ĝi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi dubas, ĉu aeroplano kuraĝus ĉi tien nun, en la frostoj, kiajn ni jam longan tempon ne travivis."

Sinjorino Welch ne respondis. Ankaŭ ŝi konkludis la samon, sed tamen ŝi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en la venontaj tagoj morti sen helpo.

La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj eĉ dormi. Ili ambaŭ meditis kaj ĉe ĉiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili aŭdu eventualan frapadon de iu patrino aŭ de la sendito el la poŝtoficejo.

Fine antaŭ la tagiĝo aŭdiĝis energia frapado je la pordo. Doktoro Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi.

"Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim.

"Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en la dormoĉambron.

"Ĉu nova paciento?" demandis sinjorino Welch.

"Ne. Telegramo el Seattle."

"Jam? Legu, mi petas vin!"

"Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpaĵoj punkto la pluan alporton aranĝu mem punkto doktoro jenkins."

Anchorage-Nome!

Nur ĉi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kuŝas efektive inter ili! Kiom da glaciaj ebenaĵoj, neĝmontoj kaj perfidaj abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo!

Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aranĝu mem! Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu ĉi dezerta lando. Kaj ĉu mirinde? Kiu ja devas ĉi tie koni ĉion pli bone ol li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes, doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch.

La zorg-elĉerpita kuracisto malrapide rektiĝis. Subite li sentis, kvazaŭ li liberigus sin de ĉiu laciĝo, senpovo kaj timo antaŭ la fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas respondecon. Kiuj ĝojas, se antaŭ ilin estas starigitaj tiaj taskoj, kiaj ŝajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj devoj.

Rapide decidiĝinte, li foriris al la poŝtoficejo.

"Bonan tagon, sinjoro Smith! Do—vi jam scias..."

"Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?"

"Ĉu mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?"

"Espereble. Almenaŭ post noktomezo mi estis sciigita, ke ĉiuj linioj estas nedifektitaj."

"Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!"

La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj dratoj tra la dezertaj tundroj, frostiĝintaj riveroj kaj vastaj praarbaroj pli rapide ol la plej sovaĝa uragano.

Post nelonge ili estis en kontakto.

Doktoro Welch prenis aŭdilon.

"Tie ĉi Nome, doktoro Welch. Kiu estas ĉe la aparato?"

"Staciestro de Anchorage."

"Sinjoro staciestro, hodiaŭ estos al vi transdonata la sero—"

"El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la staciestro. "Ni atendas ĝin antaŭ la vespero."

"Ĉu funkcias fervoja servo al Nenana?"

"Ĝis nun jes. Sur kelkaj lokoj estiĝis ja iom grandaj neĝamasoj, sed ĝi denove sukcesis liberigi la fervojon."

"Bone! Post ricevo de la sero forsendu ĝin per la plej proksima vagonaro al Nenana!"

"Ili aranĝos tion, sinjoro doktoro! Cetere—restu momenton ĉe la aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo."

"Mi atendas."

Doktoro Welch tenis la aŭdilon. Post nelonge aŭdiĝis la staciestro denove.

"Hallo—ĉu vi estas ĉe la aparato?"

"Jes."

"Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra lokomotivo."

"Bonege, sinjoro! Ili dankas vin!"

"Kaj kiamaniere vi alveturigos ĝin el Nenana?"

Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion!

Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poŝtoficejon ploranta virino.

Ŝi estis Eskimino.

"Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras—"

"Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al ŝi. Kaj klinite al la telefon-aparato, li vokis:

"Hallo!?"

"Jes!"

"Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranĝos mi mem! Ili atendu miajn instrukciojn!"

"Jes, mi sciigos ilin. Persistu!"

"Dankon!"

Doktoro Welch pendigis la aŭdilon, adiaŭis al Smith kaj iris kun la Eskimino en ŝian loĝejon. Ĝi estis kompatinda kabanaĉo, konstruita el miksaĵo de ligno, argilo, musko kaj ŝtonaro. En la angulo sur la ligna kuŝbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kuŝis dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia frunto ŝvito perlis.

La kuracisto eksciis tuj ĉe la unua rigardo, ke li venas malfrue.

"Kiam li ekmalsaniĝis?" li demandis la malfeliĉan patrinon, kiu ne ĉesis korŝire plendi.

"Antaŭ.... du.... tagoj," ŝi singultis.

"Jam antaŭ tri," aŭdiĝis murmura voĉo el alia angulo de la malforte prilumita ĉambro.

Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kuŝas amaseto da feloj, en ĝi ia amaso da grasaĵo, ostoj kaj malpureco, kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio.

"Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"—

"Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro doktoro, savu lin!" per ploranta voĉo petegis la virino.

"Ĝi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la kuracisto.

Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke ĉi tie ĉio estas jam senespera.

El la eskima kabano li iris rekte al la ŝerifo.

Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase kunveni. Ankaŭ hoteloj estis fermataj, ĉar epidemio ne limiĝas nur je la infanoj. Dum la tago montriĝis, ke malsaniĝis ankaŭ kelkaj plenkreskaj personoj.

Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis, en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj ĉiu injekto, kiun li donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ĝin haltigi por ĉiam.

En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon, ke Kudlago mortis.

Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ĝismorte lacigita. Dum la tuta tago li ne manĝis eĉ unu manĝopeceton. Kaj la doloro de ĉiuj pacientoj koncentriĝis en lia animo. Li suferis kun ĉiuj, kaj pro ĉiuj.

Antaŭ noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris malfermi. Sur la strato staris sendito el la poŝtoficejo. Li alportis telegrafan sciigon el Nenana:

"Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke ĝi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas novaj neĝblovaĵoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ĝi!"

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"