La Alaska stafeto: Ĉapitro 8: Gunnard Kasson

Gunnard Kasson povis elekti: li povis veturi aŭ sur la firma tero, aŭ sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre longa.

La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed multe malpli longa.

Ĉiu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li veturos sur la maro.

Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la ventego daŭris per neniel malpligrandigita forto. Ĝi malebligis antaŭenrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj, kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan fosforeskan kompason, laŭ kiu li povis tre precize konstati la direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ĝin preskaŭ seninterrompe.

Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju pli li malproksimiĝis de la firma tero, des pli multaj danĝeroj atendis lin survoje. Ne temis nur pri oftaj fendoj en la glacio, kiuj faris la veturon tiom danĝera. Tre ofte malhelpis la veturon glaciblokoj, kiuj tre alte elstaris. Iuj estis tiom altaj, ke li devis ĉirkaŭveturi ilin. Sed se la glacimonto estis tre alta kaj krom tio etendiĝis tre malproksimen, tiel ke la ĉirkaŭveturo daŭrus tro longe, tiam Kasson pli volonte transveturis ĝin.

Tio estis tre malfacila, ĉar la antaŭaj hundoj devis grimpi al la pinto, surrampi ĝin, veturi sur la deklivo malsupren kaj tiri post si la restantajn hundojn kaj sledon.

Kaj malgraŭ tio Kasson pli volonte elektis ĉi tiun vojon, ĉar li ne volis senbezone perdi eĉ unu minuton.

Kiam vesperiĝis, la ventego ĉesis.

Kasson nutris la hundojn kaj post mallonga ripozo li daŭrigis la veturon.

Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per la krakado de la glacio.

La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn antaŭen nur kun la plej granda fortostreĉo. Kiel la jungaĵo de Seppala—ankaŭ ili sangis el multaj vundoj.

Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro. Sed kiam jam proksimiĝis tagmezo kaj la firma tero ankoraŭ ne estis videbla, li maltrankviliĝis. Ĉu li eble tro deviis de la difinita direkto? Ĉu li ne erariris kaj nun veturas al la vasta Pacifika Oceano?

Je tiu ĉi penso li ektremis, ĉar tio signifus, ke liaj hundoj fariĝus sovaĝaj pro malsato kaj ke li mortus; sed tio signifus ankaŭ katastrofon por Nome kaj kia ironio de la sorto kuŝus en tio, ke la stafeto trompis ĉiujn esperojn nur en la lasta stadio!

Li akre ĉirkaŭrigardis. Ĉu ne videblas antaŭe aŭ dekstre strio de firma tero? Sed ĉie, kien lia rigardo povis trapenetri, kuŝis nur la frostinta maro, sur kelkaj lokoj ondigita per glacirokoj aŭ neĝmontoj.

Subite li ekvidis malproksime antaŭ si, iomete dekstre, kelkajn malhelajn punktojn, kiuj frape reliefiĝis kontraŭ la blanka kovrilo de la maro.

Lupoj!

Kasson ne eksentis timon. Kontraŭe, li estis preskaŭ ĝoja, ĉar kie estas lupoj, tie la firma tero ne povas esti tre malproksima!

Kun novaj fortoj li instigis la hundojn.

Nur ke la lupoj ne ekvidu ilin! Kasson ja estas preparita por ĉio, li havas bonegan ripet-pafilon kaj sufiĉan provizon da kartoĉoj—sed nun, kiam li estas jam tiel proksima de la celo, estus domaĝe, se li estus retenita!

Li veturis kun la jungitaĵo malantaŭ unu altan glaciblokon kaj tie kaŝis sin.

Poste li singarde ekrigardis sur la glacian ebenaĵon. Li ekĝojis. La lupoj kuris laŭ la malproksima horizonto kaj ili celis tiudirekten, de kie Kasson alveturis. Ili kuregis kiel la vento. Post kelkaj momentoj ili malaperis.

Li libere respiris kaj kun novaj fortoj, kiujn al li donis la penso, ke la celo ne povas esti jam tro malproksima, li instigis la hundojn al pli rapida veturo.

Ne longe ili veturis trankvile.

Subite la hundoj maltrankviliĝis. Sen tio, ke Kasson instigis ilin, ili plirapidigis la kuron tiel ke la sledo preskaŭ flugis.

Kion tio povas signifi? Ĉu la hundoj sentas novan aron da lupoj? Aŭ ĉu ekestas jam nova danĝero en la formo de glaci-urso?

Kasson maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Kiam li rigardis malantaŭen, li tuj komprenis la ekscitiĝon de la hundoj.

La jungaĵo estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj, kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la freŝajn postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin.

Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj—kaj tiuj ekkuregis sur la ebenaĵo kiel rapida ventego. La timo antaŭ la malsataj lupoj donis al ili nekredeblajn fortojn.

Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis ilin bone jam en Finnlando. Ankaŭ ĉi tie, en Alasko, li partoprenis kelkajn ekspediciojn kontraŭ tiuj ĉi rabaj bestoj, kiam ili vintre fariĝis pli atakemaj kaj minacis la sendanĝerecon de la vilaĝo.

Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur li kuŝas la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ĝuste tio estis la kaŭzo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis la pafilon al unu granda lupo, kiu antaŭkuris la tutan aron je kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin.

Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis kuŝanta sur la loko. La ceteraj ĵetis sin al la vundita kunulo.

Tiu ĉi momento sufiĉis al Kasson por gajni grandan distancon. Sed jam proksimiĝis la aro denove! Kaj ankoraŭ pli rapide kaj pli rabe, ĉar la odoro de la freŝa sango pligrandigis ilian furiozon.

Ankoraŭ kelkfoje pafis Kasson. Ĉiufoje restis unu lupo sur la glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgraŭ tio la distanco inter la jungaĵo kaj lupoj senĉese malpligrandiĝis.

Nur la rapideco de la hundoj ne ŝanĝiĝis. Ili sentis la danĝeron tuj ĉe la malantaŭo, tial Kasson ne bezonis ilin instigi.

Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. Ĝi saltetis pli alten, kaj antaŭ ol Kasson povis tion malebligi, falis el ĝi la skatolo kun la kartoĉoj!

Kasson ektremis.

Nun li estas preskaŭ senarma. En la pafilo li havas ja ankoraŭ tri aŭ kvar kartoĉojn, sed kio estas tio kontraŭ la malsata aro, en kiu troviĝas ankoraŭ nun pli ol dudek lupoj!

La unusola savo kuŝas nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel longe povos daŭri tiu ĉi freneza kurego?

En la lasta momento Kasson ekhavis feliĉan ideon. Li kaptis sakon kun la viando, kiun li havis kiel nutraĵon por la hundoj. Li komencis ĵeti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis ĉe ĉiu peco, ili batalis pri ĝi—kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripetiĝis, la lupoj eksciis, ke la malgranda peceto ne sufiĉos por ili ĉiuj. Pro tio ili lasis la viandon al la unua, kiu ekmordis ĝin, kaj kuregis pluen.

Poste Kasson malfermis la tutan sakon kaj dismetis ĝian enhavon sur la teron. Tiun ĉi fojon ĉiuj lupoj haltis kaj dum kelkaj momentoj ili estis denove tenitaj.

Kasson turnis sian tutan atenton al la jungaĵo kaj al la vojo antaŭe.

Kiel priskribi lian ektimon, kiam anstataŭ la firma tero, kies proksimecon li jam antaŭvidis, li rimarkis antaŭ si altan glacimonton, etendiĝantan longan distancon dekstren kaj maldekstren!

Per unu rigardo li konvinkiĝis, ke surgrimpi ĝin ne estas eble. Kaj ĉirkaŭveturi ĝin—por tio estis jam tro malfrue...

Li ekkomprenis, ke tio signifas la finon...

Li haltis ĉe la glacimonto. Rapide li tratranĉis la rimenojn, per kiuj la hundoj estis jungitaj. Unua li liberigis la gvidantan hundon Fulmon.

"Fulmo, ek al ili!" li ekkriis.

La hundo obeis. Kuraĝe ĝi ekkuris kontraŭ la aro, kiu rapide proksimiĝis.

La ceteraj hundoj ekhezitis, kvazaŭ ili volus diskuri. Sed finfine ili tamen altiriĝis per la kuraĝo de la gvidanto.

Komenciĝis malespera batalo.

Kasson pafis per la restantaj kartoĉoj. Poste li alsaltis al la hundoj kaj helpis ilin per fortaj bategoj de sia pafilo.

La lupoj momenton ŝanceliĝis. Sed nur momenton. Ilia superforto estis tro granda. Malgraŭ tio, ke la hundoj batalis kun admirinda kuraĝo, tamen ilia nombro malpligrandiĝis.

Subite la plej granda lupo ĵetis sin sur Fulmon. Kasson ekvidis tion. Li alsaltis al la atakanto kaj volis doni al ĝi mortigan baton.

La lupo liberlasis Fulmon; ĝi rapide flankiĝis kaj ekmordegis la pafilon, kiu trafis la malmolan glacion. Per forta tirego ĝi elmanigis al Kasson la pafilon kaj forkuris kun ĝi kelkajn paŝojn, kie ĝi komencis bategi per ĝi.

Kasson forsaltis al la sledo. Li serĉis objekton, per kiu li povos defendi sin. Sed krom la paketo kun sero kaj kelkaj kovriloj la sledo estis malplena...

Li rapide demetis la kovrilojn kaj levis la pezan sledon alten. Li svingos per ĝi kaj defendos sin ĝis la lasta spiro.

La hundoj jam komencis retiriĝi. Ili kuris al sia sinjoro, kvazaŭ ili serĉus ĉe li defendon.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"