La Alaska stafeto: Ĉapitro 4: La volontuloj

La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj ĉiam ankoraŭ venadis novaj viroj. Iuj staris ĉirkaŭ la ardigita forno, la aliaj sidis ĉe la tabloj. Ili atendis, ĝis venos la ŝerifo, kaj vigle interparolis.

"Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la ĉasisto Finke.

"Eble aperis nova dekreto pri la plialtiĝo de la impostoj," aŭdiĝis la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ĝusta malo de fortkorpulo Finke.

"Ne ĝenu min pri la impostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo."

"Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas vere malbone, tiu ordinare ne plendas."

"Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere."

"Eh, ĉiu el ni havas sufiĉe da propraj turmentaj zorgoj," svingis per la mano Finke. "Kaj—ke mi ne forgesu—mia edzino alportis el vendejo ian panikan sciigon el Nome. Ĉu vi aŭdis pri la afero?"

"Laŭdire furiozas tie ia epidemio," informis kompleze la tajloro.

"Kompreneble—mi ne scias, kio estas vero. Tio povas esti nur nova blufo. Vi ja scias....ni ĉiuj estas fermitaj inter kvar muroj, solidan laboron oni ne havas—kaj pro tio homoj fikcias diversajn sensaciajn informojn, por ke ni per ili amuziĝu."

"Sed ne," neis per la kapo la gastejestro, "io estos vero. La poŝtestro eĉ diris, ke tie mankas medikamentoj—aŭ io simila."

"Nu, tio estus malbona," diris pripenseme Finke.

La tajloro Stilding volis ekparoli pri ĉiuj malsanoj, kiujn li travivis, kiam malfermiĝis la pordo kaj en la ejon venis la ŝerifo de Unalaklik, brue salutata de la kunvenintaj viroj.

Li ekstaris antaŭ la bufedo, kaj kiam ĉiuj silentis, li komencis:

"Viroj! Eble vi estas surprizitaj, ke mi kunvenigis vin tiom neatendite. Sed la afero estas tiom grava kaj urĝa, ke mi ne povas prokrasti ĝin."

La ĉeestantoj fariĝis pli atentemaj.

"Eble vi jam aŭdis, ke en Nome aperis difterio. Doktoro Welch bezonas kiel eble plej baldaŭ freŝan seron. Li mendis ĝin en Seattle. La aeroplano alportis ĝin al Anchorage, sed pluen ĝi ne povis flugi. En tiu ĉi momento la paketo estas survoje al Nenana, kien ĝi verŝajne estos alportata hodiaŭ tagmeze. Sed temas pri tio, kiamaniere transporti ĝin el Nenana al Nome."

La ŝerifo rigardis la virojn, kvazaŭ li atendus ilian proponon.

Ĉiuj silentis. Nur de la tablo, kiu estis ĉe la forno, aŭdiĝis malkuraĝa voĉo:

"Malfacila afero!"

"Doktoro Welch pripensis ĉiujn cirkonstancojn," daŭrigis la ŝerifo.

"Kaj fine li konstatis, ke estos necese aranĝi stafet-veturon. Hodiaŭ mi ricevis de li telegramon."

Kiam li finlegis ĝin, la salono silentis. Sed nur momenton. Ĉar tuj poste aŭdiĝis kelkaj ekkrioj:

"Tio estas neebla!"

"En tiu ĉi vetero, kiam ni eĉ hundon ne elpelus—en Nome-n?"

"Absoluta frenezeco!"

"Oni facile diras: aranĝu stafeton! Sed kiu veturos?"

"Tio estus certa mortveturo!"

La salono bruis kiel vespa nesto.

La ŝerifo staris ĉe la bufedo kaj li observis per rigida rigardo la ŝtormon de indigno, kiun vekis lia komuniko. Post kelkaj momentoj li tintigis la glasojn. La kunvenintoj denove trankviliĝis.

"Vi pravas, amikoj," kaj li elparolis la vorton, "amikoj" kun tiom malvarma akcento, ke ĉiuj tuj divenis, kion la ŝerifo sentas. "Ĝi aspektas vere kvazaŭ absoluta frenezeco, kaj kiu partoprenos la stafetveturon, tiu devos esti preparita por ĉio. Sed ĝuste pro tio neniu estas devigata. La aliĝoj estas memvolaj."

"Feliĉe!" respiris iu duonlaŭte.

La ŝerifo ne lasis sin ĝeni kaj daŭrigis:

"Kaj tial mi demandis vin: kiu memvole aliĝas por veturigi la paketon da sero el Unalaklik al Nome?"
La silento, kiu ekregis post tiu ĉi demando, ne estis interrompita eĉ per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, ĉar ili volis eviti la esploran rigardon de la ŝerifo. La aliaj scivole ĉirkaŭrigardis tra la superplenigita salono. Sur kelkaj vizaĝoj aperis malrespektaj ridetoj.

Kaj en tiu hontiga silento aŭdiĝis de malantaŭe la klara, kvazaŭ metala voĉo:

"Mi!"

Ĉiuj surprizite rigardis malantaŭen.

Kiel? Ĉu Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa vizaĝo kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis ĉi tien kun edzino kaj du infanoj antaŭ kelkaj jaroj el Finnlando?

Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis eĉ unu vorton. Ĉiujn rimarkojn li per unu orelo aŭdis kaj per la dua ellasis. Li staris en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li aŭdiĝis nur tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale.

Ili atakis lin kvazaŭ vespoj.

"Vi...! Ĉu vi scias, kion tio signifas—veturi en tiu ĉi vetero al Nome?"

"Mi scias."

"Kaj ĉu vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon hejmen?"

"Jes."

"Vi forgesas vian familion!"

"Ne."

"Kion faros ĉi tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin! La bona patro zorgas antaŭ ĉio pri sia propra familio!"

"Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia.

Sed tio estis jam ankaŭ por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe. Li paŝis antaŭen kaj stariĝis apud la ŝerifo. En liaj okuloj ekbrulis stranga fajreto.

"Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ĝuste je ili mi pensis la tutan tempon kiam la ŝerifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome. Kaj se mi aliĝas al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni ĉiuj sentus, se la epidemio furiozus ĉe ni, kaj se ni estus devigataj—same kiel nun la Nomeanoj—atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi ŝatus aŭdi viajn rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive alrigardis, kiel dekoj da infanoj balanciĝas inter la vivo kaj morto! Sed nun mi volas aŭdi jam nenion—kaj precipe ne pri mia familio. Mi aliĝis kaj mi veturos."

La ĉeestantoj eksilentis. La viroj embarasite ĉifis siajn ĉapojn. Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis al ili fortan baton.

Kaj denove ekparolis la ŝerifo:

"Kiu volas veturi kun Kasson?"

Preskaŭ ĉiuj manoj leviĝis alten.

La ŝerifo ridetis. Kaj el lia voĉo perdiĝis ĉia malvarmo, kiam li daŭrigis:

"Ĝi estis nur malgranda ruzo mia, amikoj, kaj vi certe pardonos min. Efektive—Kasson veturos sola. Mi volis nur konvinkiĝi, ĉu antaŭ mi staras viroj aŭ malbravuloj. Mi ja en la animo jam decidiĝis, ke mi rezignos mian oficon kaj mem veturos. Ĉar ne estus tre granda honoro gvidi komunumon, kies viroj ne scias sian devon."

Kaj sin turninte al Kasson, li aldonis:

"Mi dankas vin, Kasson! Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj nome de la infanoj de la tuta mondo."

Kiam li premis la manon de Kasson, en la salono eksonis aplaŭdo. Fine ekestis preskaŭ konflikto pri tio, kiu veturu.—Sed ĉar Kasson aliĝis la unua, estis interkonsentite, ke li veturos.

Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ li kaj donis al li la manon. Ili ekhontis pro tio, ke ili havis tiom malmulte da kompreno pri la suferado de siaj proksimuloj. Ilin turmentis la riproĉoj de la konscienco pro la egoismo, kiu kaptis ilin dum kelkaj momentoj. Ili klopodis rebonigi sian eraron almenaŭ per tio, ke ili konsilis al Kasson, kiamaniere li devos prepari sin por la danĝera veturo.

Intertempe la ŝerifo rapidis al la poŝtoficejo.

Kaj post kelkaj minutoj flugis al Nome la ĝojiga raporto. Ĝi estis ja konciza, sed en ĝi kuŝis la tuta beleco kaj fiereco de la homo:

"Unalaklik preparita. Veturos Gunnard Kasson."

La saman tagon akceptis Nome ankoraŭ kvar telegrafajn depeŝojn:

"Ruby—preta. Leonard Seppala."

"Hot Springs—preparita. Emil Erikson."

"Tolovana. Iras Wurd Kalland."

"Nenana. La kontakto kun Tolovana funkcias. Veturas Will Shannon. Li ekvojaĝis hodiaŭ tagmeze."

Doktoro Welch iris antaŭ vespero al la poŝtoficejo. Denove li travivis tagon de streĉa laboro. La epidemio disvastiĝis per nekredebla rapideco. En ĉiu horo estis anoncataj novaj kaj novaj malsanuloj. Krom Kudlago jam mortis ankoraŭ du pacientoj.

Li venis al la poŝto en tiu momento kiam la oficisto Smith transskribis la lastajn signojn de la Mors-alfabeto. Doktoro Welch malpacience ekprenis la telegramon el Nenana kaj legis ĝin. Post finlego ekbrilis en liaj okuloj varmegaj larmoj. La larmoj de admiro kaj dankemo.

Ili jam veturas!

Ili jam venigas la savon! Ili venigas la vivon por dekoj da minacataj infanoj! Ke ili alvenu ĝustatempe!

Li rigardis al la urbo.

Al li ŝajnis, kvazaŭ la nigra ombro de la morto fariĝas pli hela pli malforta, kvazaŭ ĝi leviĝas super la tegmentojn de la domoj. Sed poste ĝi restis staranta kaj kvazaŭ fiksita ĝi pendis super la urbo.

Doktoro Welch ektremis. Li konsciiĝis, ke la danĝero estis plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome kuŝas en la manoj de kelkaj kuraĝaj viroj.

En la manoj de stafeto.

Ĉu ĝi alvenos?

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"