Princo Vanc´: Ĉapitro II



ION ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorĉisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la buŝo; kaj ĉiuj partoj, hararo, haŭto, dentoj kaj vestaĵoj, estis tiel bluaj kiel sennuba ĉielo en Junio. Li ankaŭ havis kutimon fortege skui la kapon, laŭ tre konfuzanta maniero, ĝin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaŭ la tuta apudaĵo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc’ supre ĉe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.

La Princo ŝanceliĝis. La Blua Sorĉisto certe ne estis sufiĉe bela, ke oni dezirus alproksimiĝi, sed Vanc’ okaze rememoris, ke lia baptopatrino ŝajnis grave malaprobi ĉi tiun saman sorĉiston; tial, por malplaĉi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.

Vidata proksime, la Sorĉisto aspektis eĉ pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la buŝon, oni vidis, ke blua ankaŭ estis eĉ la lango.

“Nu!” li diris al la Princo per iom ĉagrenita voĉo, “mi opinias, ke vi atendigas min sufiĉe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon.”

“Tio estas bona,” respondis Vanc’, tuj interesata; “mi tre ĝuas artifikojn. Kio ĝi estas?”

“Ĝi estas en ĉi tiu,” diris la Blua Sorĉisto, montrante belan oran bombonujon. “Nur konsentigu iun, ke li manĝu unu el ĉi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos.”

La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la buŝon por fari alian demandon; sed, antaŭ ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorĉisto tute malaperis, kaj Vanc’ staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.

“Unue mi ĝin provos je la instruisto,” li decidis, “ĉar certe ne ĝenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciiĝi, kio estas la kurioza ruzo.”

Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Moŝto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.

Jen kio okazis. Puf! La malfeliĉa instruisto tuj mallongiĝis simile al teleskopeto, kaj iĝis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!

Kiel Princo Vanc’ ridegis! El ĉiuj sorĉistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Moŝto estis koninta multajn sorĉistojn; li preskaŭ ĉiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fiŝkapti), li opiniis, ke la Blua Sorĉisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzaĵon.

“Ho ve! Via Moŝto,” diris la kompatinda instruisto, per tiel eta voĉo, ke la Princo apenaŭ povis lin aŭdi. “Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!”

“Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti,” respondis la malica Princo, ĝoje ridaĉante.

Li prenis la malfeliĉan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis ĝis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej facile fari petolaĵojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, ĉar ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciaĵon, kiun oni en tiu momento estis preparanta por la reĝa ĉefmanĝo; tiamaniere ĉiu almenaŭ manĝetos porcion de la ŝerca frandaĵo; kaj, ŝtelirante en la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj danĝeran intencon.

Entradas más populares de este blog

En Rusujo per Esperanto: III

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"