Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience atendis la signon, por komenci la atakon. —Princo,—diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi... —Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ? —Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri... —Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble! —Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj kaj—ĉu vi volas kredi al mi?—ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj e...