Princo Vanc´: Ĉapitro III



IUJ rigardis la Princon, kiam li ĉetable rifuzis la glaciaĵon. Tio estis nekredebla. Neniu estis aŭdinta, ke li iam antaŭe tiel agis. La dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion, rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la dekdu buŝetojn pro surprizo.

Okazis, ke la Reĝo, ŝatante la glaciaĵon, kelke da minutoj senĉese manĝadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Reĝino jam estas tiel malgranda kiel kulero, kaj ĉiuminute etiĝas.

“Karulino,” li serioze diris, “vere mi ne opinias, ke vi devus,—kaj cetere, antaŭ la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan ekzemplon vi montras.”

“Mi estas certa, Via Moŝto,” iom malafable respondis la Reĝino, ĉar la subita kuntiriĝo preskaŭ faris al ŝi kapturnigon,— “mi estas certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandiĝas.”

Je tiu momento Iliaj Moŝtoj ĉirkaŭrigardis al la filinoj. Tiuj ĉi nur havis la amplekson de alumetoj! La gereĝaj okuloj serĉis laŭlonge de la tablo; ĉiu persono tiea sin montris pigmeo!




Teruro kaj timo plenigis ĉiun animon, krom tiu de la Princo. Li preskaŭ freneziĝis pro ĝojo, ĉar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere, ke li unue elkuris el la manĝoĉambro, ĉar li ĉiam kutimis forkuri, farinte ian abomenan ŝercon; tamen li baldaŭ kuraĝis reveni, kaj iris kaj reiris ĉirkaŭ la tablon, preskaŭ mortante pro ridado pri la malgranduloj, senpotence sterniĝantaj sur la grandaj seĝoj.

La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li sidigis la reĝan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan Reĝon en la salujon. La Ĉefkancelieron, kiun Vanc’ aparte malamis, li enpuŝis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorĉisto bonŝance aperis, kaj donis al la malfeliĉa hometo subitan banon en lavpelveto.

“La sorĉilo bone funkciis, ĉu ne?” diris la Blua Sorĉisto ridaĉante, kaj metante la Ĉefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke li sekiĝu en la sunbrilo.

“Ho, treege bone,” vigle respondis Vanc’, kvankam li sekrete tre timis ĉi tiun apartan sorĉiston, kiu ŝajne aperis kaj malaperis multe pli subite ol la ordinaraj sorĉistoj, al kiuj la Princo kutimis.

“Estas domaĝe, ke vi ne povos ilin reŝanĝi,” penseme diris la Blua Sorĉisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.

“Kion?” ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la pudingsaŭcon, kaj tute ruiniganta la 12reĝajn robojn. “Ne povos ilin reŝanĝi? Sed vi devos ilin ŝanĝi, se mi ordonos.”

“Ho, koncerne tion,” nezorgeme respondis la Blua Sorĉisto, la Reĝon liavice trempante en pelveto, “iaokaze tio, kion vi diras, estas tute negrava. Unue, nenia sorĉisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorĉisto, povas malfunkciigi ĉi tiun apartan sorĉilon.”

“Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorĉiston,” arogante ordonis Vanc’, flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorĉisto.

“Venigu lin vi mem!” estis la respondo. “Mi ne bezonas lin. Negrave estas al mi, vi scias; ĉi tiu ne estas familio mia.”

“Sed kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?” pli humile demandis la Princo.

“Mi tute ne scias,” malatente respondis la Blua Sorĉisto; “kaj, pripensinte ĝin, mi opinias, ke mi ne ĝenos min pri tio. Kial mi devus?”

“Sed la kulpo estas tute la via,” balbutis Vanc’ ekplorante, kaj sidiĝante sur sian onklon, la Duko Ogi, eĉ ne rimarkante lin, ĝis la Duko tiel baraktetis, ke Vanc’ eksaltis pro timo, supozante ke li sidis sur rano. “Vi certe enigis min en la embarason.”

“Nun vi estas tedema,” diris la Sorĉisto oscedante; “mi neniam ŝatis tedulojn.”

“Sed mi ne scias kion fa-a-ri!” plorkriis la Princo.

Je tio la Sorĉisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la malbonan junulon laŭeble eliĝi el la embaraso.

Entradas más populares de este blog

En Rusujo per Esperanto: III

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"