Princo Vanc´: Ĉapitro I



ERTE ne estis strange, ke Princo Vanc’ tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,—kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaŭe okazis.

Per “la komenco” mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc’; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, Princo Vanc’, la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.

Ĉio ĉi ŝajnis al Vanc’ tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; kaj oni povas imagi, ke ĝi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La rilatoj inter ili pli kaj pli malboniĝis, ĝis Vanc’ fariĝis forta belkreska knabo ĉirkaŭe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorĉisto al la palaco.

Tiumatene estis okazinta inter Vanc’ kaj la baptopatrino serioza malpaco. Ŝi subite sin montris ĉe la lernoĉambro, tute neatendita, laŭ sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la limojn de la regno, kiu baldaŭ estos lia propraĵo.

“Vi vidos la limojn, preterirante ilin ĉiujn piede,” la feino malafable diris. “Kreskante vi fariĝas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi baldaŭ kuniĝos kun la Blua Sorĉisto mem!”

“Jes, mi faros tion,” obstine diris la Princo; ĉar, kvankam li vere neniam antaŭe aŭdis pri la Blua Sorĉisto, li estus dirinta ion ajn en tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,— “certe, mi faros tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos ĝuste hodiaŭ!”

“Kaj pri mi, vi malbona knabo!” ankoraŭ pli kolere diris Kopeto, vigle frapante la plankon per sia bastono, “mi promesas, ke vi sufiĉe deziros min, antaŭ ol vi min trovos; kaj malĝojo faros vin pli saĝa, antaŭ kiam vi revidos mian vizaĝon.”

“Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riproĉoj!” respondis la malrespekta Princo; kaj, kiam ŝi subite malaperis antaŭ liaj okuloj, laŭ sia miriga kutimo, li komencis ĵeti librojn al la kapo de sia instruisto, grave ĝenante la malfeliĉan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre malbonŝanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la reĝa arbaro, aŭ io ajn, prefere ol tio, kio li estas.

Post kiam li ĵetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la tabulviŝiloj, la kretaĵoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo ŝovis la manojn en la poŝojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis aŭdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidaĵo, ol la dekdu reĝaj knabinetoj, paŝetantaj tiel ĝuste kaj dece. Ĉiu havis verdeveluran manteleton, puran pajlan ĉapon, kaj verdan franĝhavan sunombreleton; ĉiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj ĉiu havis rozkoloran vizaĝon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc’ tiel laŭte ekkriis “Bo!”, ke ĉiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe ĝojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankoraŭ fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la poŝoj kaj malbonan grimacon sur la vizaĝo.

“Via Princa Moŝto,” humile komencis la instruisto, “via Princa Moŝto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonpoŝojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Reĝina Moŝto vin aŭdus, ŝi certe senkapigus min.”

“Kial mi devus zorgi pri tio?” senĝene demandis la Princo; kaj precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorĉiston malsupre envenantan la korton.

Entradas más populares de este blog

En Rusujo per Esperanto: III

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"