Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XL. La senditaro de Jermako

Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn kaptitajn germanojn kaj svedojn.

Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.

Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano komprenis la malutilon de l’ dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.

Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn okcidentajn regionojn.

La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun fojon eksentis humiligon de l’ regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da vundoj kaj ne mortis nur dank’ al kuracarto de l’ Perma komercisto Stroganov.

Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma’n, proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur cedante al insista petegado de l’ bojaroj, li fine konsentis resti caro kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia grandega kuraĝo en milito.

Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!

Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l’ oriento kaj ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.

De la bordoj de l’ malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj komercistoj Stroganov’j. Ili posedis oficialajn leterojn de l’ caro, permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l’ Perma lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l’ caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans la Ŝtona Zono [95] kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono. La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l’ caraj militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l’ komercistoj Stroganov’j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis al Stroganov’j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro, aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturiskontraŭ la fluo de l’ rivero Ĉusovaja [96] al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon "Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l’ nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l’ tuta Ruslando. Nur tiam li sciigis la komercistojn Stroganov’j pri sia venko kaj samtempe sendis sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga sciigo Stroganov’j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ la senditaro de Jermako.

Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov’jn, destinis la tagon por triumfa akcepto de la senditaro.

En granda salono de l’ Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj ŝtonoj.

Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre. La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.

Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov’j, Ivano jam ne havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.

Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li fariĝis bofrato de l’ kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l’ cara ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris, kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio—Ireno, tio—Boriso: egalan doloron mi sentus, se oni dehakus al mi iun ajn el tiuj tri fingroj; same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"

Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.

Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon, tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l’ faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj, pasigitaj de li ĉe la trono de l’ caro Ivano, ne restis sen efiko por lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo, kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke talenta viro.

Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon. Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro: "preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"

—Sed Dio estas favora,—pensis multaj: bone estas, ke la malforta kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato, Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!

Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov’j kun sia onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.

Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l’ senditaro, estis viro proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.

—Granda caro!—li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l’ trono: via kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto, penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo.

Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj salutis la caron ĝisteren.

—Leviĝu, miaj bonaj servistoj!—diris Ivano.—Ne iras hakilo al kolo humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano!

Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l’ trono, ĵetis antaŭen sian ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l’ caro, kiu lin ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo.

—Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,—diris la caro, levante la okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn!

Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone:

—Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn, aŭskultu!

Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon.

—Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn? Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue?

Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon.

—Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?—li diris, humile levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho, granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti!

—Restu ĉi tie iom da tempo,—diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent militistoj por helpi vin.

—Grandan dankon!—respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj?

Ivano miris pri la trobraveco de Ringo.

—Jen rapidemulo!—li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando. Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando. Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn.

—Dankon por tio al via cara moŝto!—respondis Ringo kun nova saluto.—Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara: ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da armaĵo kaj da pulvo.

—Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij.

—Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!—diris Ringo, kun flatema rideto levante la ŝultrojn.

—Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?—diris la caro, nekontenta pri la trudemo de l’ hetmano.—Mi vidas, vi nenion forgesas por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis. Vestojn liveros por vi Stròganov’j; kaj mi destinis mian salajron al viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton.

Laŭ signo de l’ caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon.

—Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same akran sabron?

—Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro malamikaj kapoj en Siberio.

—Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne?

La okuloj de l’ hetmano ekbrulis pro ĝojo.

—Granda caro—li ekkriis:—el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos la plej bonan. Sed,—li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto bonvolas donaci al mi sabron, permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako Timofèeviĉ je via cara nomo!

—Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por Jermako.

—Vivu la granda caro!—ekkriis Ringo entuziasmigita.—Kiel bonege ni ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj!

—Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,—daŭrigis Ivano: por vi mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu altkreska li estas?

—Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi tiu bravulo,—diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis jen pri la orŝtofa vesto de l’ caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l’ rindoj [44], ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn.

—Alportu,—ordonis la caro,—la grandan kirason kun agloj, kiu pendas en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun strigon kun elstarantaj okuloj!

Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj sur la brusto.

Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe laŭd-aklamojn.

—Surmetu, foko!—diris la caro.

La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l’ maniko.

Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l’ caro.

—Sufiĉe!—ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li!

—Nu, montru la pugnon!—diris Ivano, scivole observante la viron.

Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon.

—Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?—ripetis Ringo: montru la pugnon al lia cara moŝto!

—Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?—diris la viro per tirtona voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon.

La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon.

—Malsaĝulo, malsaĝulo!—diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo!

Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al homa mano.

—Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la reĝidon Mametkulon.

—Kia estas lia nomo?—demandis Ivano,—ĉiam pli kaj pli atente lin rigardante.

—Dmiĉjo!—respondis la viro simplanime.

—Atendu!—diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk’n per timonstango?

Dmiĉjo ekridetis malsaĝe.

—Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin.

—Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!—diris Dmiĉjo kontente: vi sidis tie supre, apud la batalkampo!

Nun ĉiuj laŭte ridegis.

—Dankon al vi,—diris Ivano,—ke vi ne forgesis min, malaltrangulon. Kiel do vi kaptis Mametkulon?

—Per ventro!—respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj ree ekridis.

—Jes!—diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel li dispremis Ĥomjàk’n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion?

La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed li komprenis tiun signon tute male.

—Li min forkondukis de l’ batalkampo? kaj li montris la hetmanon per fingro.

—Li forkondukis?—ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel do,—li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus diris, ke vi venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes, jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon? Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis?

Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian traigan, demandantan rigardon.

Ringo mallevis la okulojn teren.

—Nu,—fine diris la caro: farita ne estas refarebla, farita—elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj?

—Granda caro!—diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon ankoraŭ servi al via cara moŝto?

—Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l’ ŝipoj, prirabi la senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi?

Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l’ caro ne daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio.

Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon. Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe:

—Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara moŝto!

—Bone,—diris la caro:—vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu!

Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!"

—Atendu!—daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!—li ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara vojevodo, nomata—mi ne memoras—ŝajne, Nikito Serèbrjanij?

Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis.

—Ĉu vi aŭdas?—ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas, ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj rabistoj?

Post la dua demando de l’ caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu iam estis vojevodo de Kalugo.

—Granda caro!—li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento pereis kune.

—Ĉu vere?—diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,—li daŭrigis sin turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron rigardi, kiel vi kisos unu la alian.

La vizaĝo de l’ hetmano aperigis ĉagrenon.

—Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?—demandis Ivano ridetante.

—Jes, via cara moŝto!—respondis Ringo, ne timante inciti la caron per sia konfeso.

—Sendube,—diris Ivano malestime,—ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam estas kunulo!

Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l’ caro aperigis neniun kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo.

—Restu ĉe ni,—li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas de Rjuriko [97], tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!—li diris al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov’j, ke mi ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj Siberiaj urboj kaj vilaĝoj.

Stroganov’j danke salutis.

La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn, senditajn de Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj.

La kunvenintoj disiris.

La saman tagmezon Ringo kun Stroganov’j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv en granda kompanio de invititoj.

Post kutimaj tostoj je la sano de l’ caro, de l’ kronprinco, de la tuta cara familio, de l’ granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn liajn bonajn kamaradojn.

—Vivu ili longe je l’ gloro de l’ tuta Ruslando!—ekkriis la gastoj, leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon.

—Mi salutas vin je la nomo de l’ tuta Ruslando!—diris ankaŭ Godunòv kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l’ tuta rusa popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al Ruslando!

—Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj por eterna gloro, amo kaj imitado!
La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj.

—Vivu Ruslando!—li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu.

Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn.

—Per sia boneco,—finis Ringo,—Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,—aldonis Ringo: mi nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij: al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne, vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu!

—Estu li en regno Dia!—kun ekspiro diris Godunòv, kiu sciis, ke forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!—li ripetis, plenigante sian pokalon,—ofte mi lin rememoras!

—Eternan memoron al li!—diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li mallevis la kapon kaj enpensiĝis.

Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la reston de l’ tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco de Boriso Teodòroviĉ.

_______________________________________

Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l’ terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia propra patro, pri invado de l’ tataroj en Moskvon, pri almilito de Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn, ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj. Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn figurojn.

Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon pri groteska arĥitekturo de l’ cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo, aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l’ falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun oni povas vidi pentraĵon de l’ sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko sur gantita mano.

La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco, kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan vojevodon Sapjega’n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l’ monaĥejo Triunuo Sergèj.

Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l’ palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj.

Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l’ terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l’ caro Ivano, ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn, fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis preparitaj de l’ pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon, same kiel la sklavemaj Romanoj de l’ epoko de regreso mem kreis siajn Tiberon, Neronon kaj Kaligulon.

La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo, honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l’ epoko, vi vidis en la terura caro elmontraĵon de l’ Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l’ pasinteco.

________________________

Piednotoj

[95] Uralaj montoj.

[96] Riverbranĉo de Kamo.

[97] Unua princo en Ruslando.



LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO.
  • L. TOLSTOJ. 1) Pentofaranta pekulo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. No 16.
  • — 2) Tri mortoj. "Ling. Intern." 1910. No 10-11 kaj aparta eldono de Pres. Esp. Soc. 1911.
  • — 3) La kafejo de Surate. "Ĉirkaŭ la mondo" 1911 No 4 (18).
  • — 4) Unuaj rememoroj. "Germ. Esp. Gaz." 1911. No 2.
  • — 5) Tri rakontoj:
    • 1) Per kio la homoj vivas.
    • 2) Kie estas amo, tie estas Dio.
    • 3) Du junuloj ("Esper. Univ. Bibliot." No 2).
  • — 6) Pri milito (el "Infana saĝeco") "G. Esp. Gaz." 1912. No 19.
  • A. ĈEĤOV. 7) Sen titolo. "La Ondo de Esper." 1910. No 4.
  • — 8) Nebona ago. "La Ondo de Esper." No 10.
  • — 9) En somerloĝejo. "La Ondo de Esper." 1911. No 11.
  • — 10) Malbonintenculo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. No 21.
  • — 11) Terura nokto. "Vesp. Horo" 1910. No 16.
  • — 12) Okazintaĵo. "La Revuo" 1910. No 4.
  • — 13) Antaŭpaska semajno. "Germ. Esp. Gaz." 1911. No 31.
  • — 14) Griĉjo. "Universo" 1911. No 10.
  • KOROLENKO. 15) Paska nokto. "Germ. Esperant." 1910. No 3.
  • — 16) La lasta radio. "La Ondo de Esp." 1910 No 5.
  • VERESAEV. 17) La stelo. "La Ondo de Esp." 1910. No 5-6.
  • DOROŜEVIĈ. 18) Saĝulo. "La Ondo de Esp." 1911. No 12.
  • V. GARŜIN. 19) Legendo pri la fiera Aggej. "Universo". 1910. No 3.
  • ZWJEZDIĈ. 20) Anguleto de muzikema Vieno. "Pol. Esper." 1910. No 8.
  • G. PETROV. 21) Pripensoj pri la tutmonda ekspozicio. "Esperanto". 1910. No 90, 91.
ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO:
  • KOROLENKO. Senlingvulo.
  • ĈEĤOV. Negravaĵo de l’ vivo.
  • L. TOLSTOJ. Rakonto por infanoj (el postmortaj verkoj).
  • — El "Infana saĝeco": a) Pri malliberejoj; b) Pento; c) Pri boneco.
  • IV. TURGENEV. Stranga historio.
  • A. HERCEN. Aforismoj.
  • N. MOROZOV. En maron kaj en aeron.
MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando.
Plena Esperanto-Rusa Vortaro de D-ro L. L. Zamenhof. La plej plena kaj nova esperanto-rusa vortaro.80 kop. (Sm. 0,85)
Patroj kaj Filoj, romano de J. S. Turgenev, tradukita de D-ro K. Bein.1 rub. (Sm. 1,06)
En Malliberejo, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita de D-ro K. Bein.10 kop. (Sm. 0,10)
Du rakontoj de A. Ĉeĥov, tradukitaj de B. Kotzin.10 kop. (Sm. 0,10)
Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj, trad. de A. Ŝarapova.10 kop. (Sm. 0,10)
Plena verkaro, libro 3-a, de V. Devjatnin.65 kop. (Sm. 0,65)
Эсперанто въ 10 уроковъКаръ и Панье.20 kop. (Sm. 0,21)
Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ", сост. В. Н. Девятнинъ.15 kop. (Sm. 0,16)
Полный курсъ Эсперанто, сост. Т. А. Щавинскій, 2-e изд.60 kop. (Sm. 0,63)
Internacia Krestomatieto kun laŭartikola vortaro seslingva, de A. Ajspurit.15 kop. (Sm. 0,16)
Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj, de A. A. Saĥarov. Kolekto de artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj.60 kop. (Sm. 0,63)
Ĉefeĉ—ŝlosilo por rusoj.2 kop. (Sm. 0,02)
En Rusujo per Esperanto, de A. Rivier.60 kop. (Sm. 0,63)
Ruslanda Adresaro Esperantista 40 kop. (Sm. 0,40)
Signifo de akciaj societoj por la Esperanta movado, de A. A. Saĥarov.5 kop. (Sm. 0,05)
Rusa-Esperanta Vortaro, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel, G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof.1 r. 75 k. (Sm. 1,85)
Por kaj kontraŭ Esperanto, de A. Nedoŝivin.25 kop. (Sm. 0,25)
Ornitologia Vortaro oklingva de birdoj Eŭropaj, de P. Stojan.1 rub. (Sm. 1,00)
Titolaro de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo, de G. Davidov.10 kop. (Sm. 0,10)
НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ
для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть
ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ
съ производными и интернаціональными словами.
2-е изданіе 1912 года.
Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ.
Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.).
АДРЕСНАЯ КНИГА
Ruslanda Adresaro
por la jaro 1912. Prezo 40 kop.
LA ONDO DE ESPERANTO
ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.
Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata de la jaro 1909.
Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo tutmonda (poŝtk. ilustr.).
Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj verkistoj.
Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj [*]
2 rubl. (2,120 Sm.)
Redakcio kaj Administracio: Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26.
La abonpagon (2 rubl. = 2,120 sm.) oni sendu al librejo "Esperanto" (Moskvo, Tverskaja, 26) aŭ al aliaj Esper. librejoj—poŝtmandate, respondkupone, papermone aŭ per bankĉekoj. La Moskva librejo "Esperanto" akceptas la pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj.
Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop. (Sm. 0,30).
Plenaj jarkolektoj de gazeto "La Ondo de Esperanto" por la jaroj 1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu jarkolekto 80 kop.

[*] En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro 1912—"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj.



FINO DE LA LIBRO "PRINCO SEREBRJANIJ"







Entradas más populares de este blog

En Rusujo per Esperanto: III

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"