Aliaj Tempoj: VI

La gastoj de la Barklejoj disiĝis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormaliĝinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Fraŭlino Suferno.

Estis etoso de jubilado en la aero ĉar la festeno "disvolviĝis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, ŝajne, por S-rino Lorino Bulĝero, ke la baldaŭa komisiiĝo de Vilburo al Romo estis preskaŭ nepra certeco. Tiel certa tio ŝajnis ke la anticipo de frua rekuniĝo mildigis la ĉagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskaŭ tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Ŝajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti ĉe ili ĝis la fiksiĝo de ilia aparta sorto kaj Vilburo eĥis ŝian miregon.

"Kiel vi ne atendu ĉi tie, laŭ la propono de Leilino, ĝis ni povos ĉiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?"

S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum ŝi anoncis sian malkonsenton. "Malgraŭ ĉio, ne estas certe ke vi faros la valizojn."

"Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulĝero," Leilino diris triumfe.

"Ne, vi devintus vidi Leilinon kun ŝi," ĝojegis la edzo de Leilino.

Fraŭlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti Harjetinon Fresbion estis genia manovro!"

"Ho, ni estos kun vi baldaŭ," ridis Leilino. "Tiel baldaŭ ke estas vere sensence disiĝi."

Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu ŝia filino konsciis ke estos sentutile ĝin kontraŭstari. Post ŝiaj longaj monatoj en Hindio, nepre devigis, ŝi postulis, ke ŝi revenu al Florenco kaj kontrolu kio okazas al ŝia eta tiea loĝejo. Kaj ŝi jam estis tiel komforta sur "Utopio" ke ŝi eksentas la deziron tien reveni per la sama ŝipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri ŝia decido kaj daŭre gastigi ŝin ĝis la posttagmezo de la antaŭtago de la surmariĝo de "Utopio". Tiu aranĝo konvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoliĝo, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldaŭ kiel eble fariĝis por ŝi nepra gravaĵo kaj la Florenca loĝejeto, kiu enhavis ŝian pasintecon en ĉiu faldaĵo de siaj kurtenoj kaj inter ĉiu paĝo de siaj libroj, ŝajnis al ŝi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.

Ŝi ne estis malfeliĉa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraŭ ĉio, la kialoj de ŝia alveno kaj plenaĵon da tio ŝi jam ja ricevis. Leilino neniam antaŭe estis pli feliĉa, nek pli tenera, kaj kontempladi ŝian ĝojegon kaj ĝuadi ŝian karecon estis absorba agado por ŝia patrino. Tamen ili ankaŭ iom surpremis kelkajn kvazaŭ tro streĉitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine ŝi soliĝis en la Nov-Jorka hotelo al kiu ŝi revenis la nokton antaŭ ol enŝipiĝi, spertis la senton esti ĵus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano.

Ŝi malpermesis la filinon alveni la urbon kun ŝi. Ŝi eĉ malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Ŝi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj ŝi permesis ke tiuj ŝin alvenu sen kaŭri antaŭ ili dum ŝi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antaŭ nur unu semajno, ŝi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon.

Ŝi promesis al sia amiko havigi al li novaĵojn pri si, sed ŝi ne tenis la promeson. Ŝi sciis ke li sendube revenis de Ĉikago kaj ke se li ekscius ŝian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al ŝi eviti vidi lin antaŭ la surmeriĝo. Kaj ĉar antaŭ ĉio ŝi deziris ne vidi lin, ŝi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la ŝipo.

Estis nenia kialo pro kiu atendi ĝis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne plaĉa, almenaŭ plenigus horon de ŝia soleca vespero. Ŝi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermiĝis kaj li eniris.

La vortoj per kiuj ŝi salutis lin estis la lastaj kiujn ŝi povintus sin imagi diri kiam ili adiaŭis antaŭe. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas ĉi tie?"

Tujege li scikaptis ŝian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, ŝin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed laŭhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas ĉi tie kaj ŝi invitis min vespermanĝi kun ŝi kaj Ĉarlotino kaj la juna amkandidato de Ĉarlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiaŭposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni."

Okazis paŭzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial ŝi jes ja min rekonis!"

"Ĉu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu—"

"Ho, mi prikonsciis ŝian rekonon pri mi, kvankam ŝi ne movis eĉ ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la ruĝiĝo de Ĉarlotino. La knabino havas ege belan ruĝiĝkapablon. Mi konsciis ke ŝia patrino malpermesis ke ŝi alparolu min."

Ido demetis sian ĉapelon kun malpacienca rido. "Ĉu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?"

Ŝi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, ĉu?"

"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."

Ŝi paŭzis percepteblan momenton sen daŭrigi la temon. Tiam ŝi diris tanĝante: "Mi eknavigos morgaŭ frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis."

La rigardo de Ido sekvis ŝian geston, tiam atingis ŝian vizaĝon. "Tial ĉu vi ne intencis vidi min nek eĉ sciigi al mi ke vi foriros ĝis post la foriro?"

"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi ĉion al vi en letero—"

"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Ŝi ne respondis kaj li daŭrigis urĝe: "Ne povas esti ke vi maltrankviliĝas pri Leilino, ĉar Ĉarlotino Vino diris al mi ke ŝi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de ŝia foriro: la Fresbijoj, la Ĝilesoj kaj S-rino Lorino Bulĝero—la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis tiun ekzamenon, tiam ŝi aljuĝigis al si sian diplomon."

S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie ŝi jam sidis dum ilia interparolado de la antaŭa semajno. "Mi stultiĝis," ŝi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Riĝfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru."

"Ĉu atendis ke vi iru?"

"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Ŝi suferis, kompatinda karulino. Ŝia atento tiriĝis dise. Sed ŝi jam invitis sian gastaron antaŭ ol ekscii pri mia alveno."

"Ho, rilate al tio—" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis laŭnecese malkuraĝige ne rajti disponi pri ŝi solapersone je la komenco. Sed, malgraŭ ĉio, vi estis inter malnovaj amikoj aŭ iliaj infanoj: la Ĝilesoj kaj la Fresbijoj—kaj eta Ĉarlotino Vino." Li paŭzis momenton antaŭ la lasta nomo kaj heziteme ŝin kontrolrigardis. "Eĉ se ili alvenis en maltaŭga momento, vi estis certe feliĉa bonŝancinte revidi ilin ĉiujn ĉe Leilino."

Ŝi revenigis lian rigardon kun apenaŭ videbla rideto. "Ilin mi ne vidis."

"Ĉu ilin vi ne vidis?"

"Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Ĉarlotinon Vinon. Tiu infano estas ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam ŝia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, ŝi telefonis al ŝi, postulante ke ŝi tuj foriru. Tial mi ne revidis ŝin."

La senkolora vizaĝo de Ido ruĝiĝis. "Mi ne scias de kie vi alprenas tiajn ideojn."

Ŝi daŭrigis, kvazaŭ ne lin aŭdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaŭ Marnjon Ĝileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis ŝin al mia ĉambro la lastan vesperon, post la vespermanĝo, kiam la aliaj ĉiuj ludis briĝon. Ŝi havas bonvolan intencon—sed ne helpis multe."

"Sed kion vi faris en via ĉambro vespere post la manĝo?"

"Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro—kiom embarasa por Leilino estis mia alveno, mi volas diri—mi nur diris al ŝi ke mi estas tre laca kaj preferos resti supretaĝe ĝis la foriro de la gastoj."
Ido, ĝemante, frapigis la manon kontraŭ la brakon de sia fotelo. "Mi scivolas kiom da ĉio tio vi nur imagis!"

"Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Ĝileso instigis Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi ŝin ĝis mia ĉambro kiam la aliaj ne scius kien ŝi malaperis. Nek la teruran timon de mia kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulĝero, honore de kiu la festeno estis aranĝita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke ŝia edzo aljuĝu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis ŝin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!"

Ido daŭre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj fingroj. "Vi ne scias ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis el la kaŭzoj kiujn vi supozas."

S-rino Lidkoto paŭzis antaŭ ol respondi, kvazaŭ honeste strebante taksi la pezon de lia argumentado. Tiam ŝi diris en mallaŭta voĉo, "Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la vespermanĝo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke ŝi timis. Leilino neniam timas por si."

"Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas mallarĝpensaj virinoj ĉie sed la virinoj alvenintaj ĉe Leilino konsciis nepre bonege ke ilia tiea ĉeesto havigus al ŝi specon de socia rajtigo kaj se ili konsentis ke ŝi havu ĝin, kial mondo-nome ili dezirus malaprobi tion por vi?"

"Tiun samaĵon mem mi diris al mi antaŭ unu semajno en la nuna ĉambro post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Ŝi levis nebuletan rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi aŭskultis kion vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia imago!"

Franklino Ido stariĝis el sia fotelo kaj transiris la ĉambron ĝis seĝo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesiĝis—en tiu momento—nur pri kiel via imago ŝajnis proksimigi vin al mi," li diris.
"Ankaŭ mi interesiĝis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin." Ili interŝanĝis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Ĉar, vi vidu, mi eraris," ŝi daŭrigis. "Ni ambaŭ eraris. Vi diras ke estas sensence ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe malkonsentis min renkonti sub ŝia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio ege tro okupiĝas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo paŭzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio kondamnis. Mian kazon oni juĝis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min nur fariĝis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la plej malfacilaj por detrui."

Ido sidis senmove dum ŝi parolis. Kiam ŝi silentis, li stariĝis, ridante mallonge, kaj transiris la ĉambron ĝis la fenestro. Ekstere, la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj lumvicoj, etendiĝis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li indikis ĝin al ŝi.

"Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laŭ via supozo, tiaj vortoj kiajn vi ĵus uzis—'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?"

Ŝi alvenis ekstari apud li ĉe la fenestro. "Malpli ol nenio, kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta streĉita rondo de kutimo kaj asociiĝo, same kiel ni estas fermitaj en ĉi tiu ĉambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri ĝin iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj ĝin eliris dum mi restis en la sama eta ĉambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie solapersone. Ho, mi ĝin loĝebligis nun, mi alkutimiĝis al ĝi. Sed mi perdis ĉiuj iluziojn pri anĝelo bonvolonta alveni malfermi la pordon."

Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaŭ la soleco estus malpli granda—"

Ŝi forturniĝis de la malhela fenestro en la brile lumigitan ĉambron.

"Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege informita pri tio. Ni estas ĉiuj malliberuloj, kompreneble—ni ĉiuj ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin alkutimigis al niaj apartaj ĉeloj kaj se oni nin translokigas subite en la novajn, povas okazi ke ni renkontu ŝtonmuron tie kie ni atendis renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon kontraŭ ĝin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi."

Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraŭ la fenestrokadron, ŝin spektadis silente dum ŝi vagiradis maltrankvile en la ĉambro, kunamasigante kelkajn disĵetitajn librojn kaj lanĉante manplenon da ŝiritaj leteroj en la forĵetaĵujon. Kiam ŝi finfaris, li reparolis: "Ĉio kion vi diras baziĝas sur antaŭkonceptitaj teorioj. Kial vi ne elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antaŭajn amikojn? Ĉu vi ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto vin kaŝi kiam ili alvenis? Ŝajnis ke vi timas ilin—aŭ ke vi ne pardonis ilin. Ambaŭmaniere, vi malpravigis ilin anstataŭ atendi ke ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, ĉu vi supozas ke la socio tien irintus por ŝin revenigi? Vi diras ke vi timis nome de Leilino kaj ke ŝi timis nome de vi. Ĉu vi ne komprenas kion signifas ĉiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li paŭzis kaj turnis la rigardon al ŝia vizaĝo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljuĝu al vi iom pli da tempo. Aljuĝu al mi iom plu da tempo. De ĉiam mi konscias ke bezonatos tempo."

Li alproksimiĝis kaj ŝi permesis ke li alprenu ŝian manon. Pro la serioza afableco de lia vizaĝo situanta tiel proksime super ŝi, ŝi sentis sin kvazaŭ infanon vekitan el timigaj sonĝoj kaj trovantan lumon en sia ĉambro.

"Eble vi pravas—" ŝi aŭdis sin komenci. Tiam ia internaĵo retiris ŝin kvazaŭ alkroĉe kaj ŝia mano forfalis de li.

"Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaŭ en Florenco."

Ŝi staris antaŭ li, sentante kun malespero lian bonecon, lian paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta diraĵo ŝajnis pentrita gazo mallevita inter ŝi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis ŝin subita deziro dispecegigi la gazon.

Ŝi retiriĝis kaj lin rigardis kun rideto de supraĵa trankviligo. "Vi ja pravas—rilate al ĉesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca kaj daŭra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi diras, mi devas penadi ne retiriĝi en kaŭrado antaŭ homoj." Ŝi flankenturniĝis kaj rigardis la horloĝon. "Ho, estas nur la deka! Se mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas, ni daŭre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti Margaretinon Vinon dum duonhoro?"

Ŝi parolis malpeze kaj rapide dum ŝiaj brilaj okuloj rigardis lian vizaĝon, kiun, dum ŝi spektadis, ŝi vidis ŝanĝiĝi, kvazaŭ ŝia rideto ĵetintus sur ĝin tro klaran lumon.

"Ho, ne—ne hodiaŭvespere!" li asertis.

"Ĉu ne hodiaŭvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros je la tagiĝo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli racia—ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre plaĉus al mi ekvidi novan fojon la malgrandan Ĉarlotinon." Li staris antaŭ ŝi kun la mano en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis ĉiam en momentoj de perpleksiĝo. "Venu!" ŝi ordonis ĝoje, turniĝante ĝis la pordo.

Li sekvis ŝin kaj metis manon sur ŝian brakon. "Ĉu vi ne opinias—ĉu ne estus pli bone ke mi antaŭiru kaj kontrolu? Ili diris al mi ke ili pasigis lacigan tagon ĉe la robtajloro. Mi kuraĝas sugesti ke ili jam enlitiĝis."

"Se vi diris ke junulo de Ĉarlotino vespermanĝas kun ili. Certe li ne foririntus antaŭ la deka, ĉu? Malgraŭ tio, mi malsupreniros kaj kontrolos kun vi. Oni malŝparas tiom da tempo antaŭsendante serviston." Ŝi flankenmetis lin mildageste, tiam paŭzis dum frapis ŝin nova pensado. "Aŭ atendu. Mia servistino enestas la apudan ĉambron. Mi petos ke ŝi iru demandi ĉu Margaretino konsentos min akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo."

Ŝi turniĝis malantaŭen kaj iris ĝis la pordo kondukanta al ŝia dormĉambro. Sed antaŭ ol povi ĝin malfermi, denove ŝi sentis la rapidan tuŝgeston de Ido.

"Mi opinias—nun mi memoras—la junulo de Ĉarlotino proponis ke ili foriru ĉiuj—al muzikhalo aŭ simila ejo. Mi certas—mi nepre certas ke vi ne sukcesos renkonti ilin."

Ŝia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de ŝia brako kaj dum ili retiriĝis kaj alfrontis unu la alian, ŝi vidis la sangon leviĝi malrapide tra lia palflava haŭto, ruĝigi liajn kolon kaj orelojn, sin trudi al la randoj de lia barbo kaj senmoviĝi en malklarajn makulaĵojn sub liaj amikemaj ĉagrenitaj okuloj. Ŝi jam vidis la saman ruĝiĝon sur alia vizaĝo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove ŝin instigis forturni la vizaĝon.

Ĉeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la ĉambron.

"Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la ŝipo morgaŭmatene."

Ŝi sentis ke tiuj vortoj dispecigis ŝirrapide la vualon de pentrita gazo kaj ke denove ŝi moviĝas inter la sovaĝaj randoj de la realeco.

"Ho, ve!" ŝi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton. Necesas ke mi informiĝu ĉe mia servistino."

Ŝi malfermis sian dormĉambran pordon kaj alvokis: "Anetino!"



FINO DE LA LIBRO "ALIAJ TEMPOJ"

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"