Aliaj Tempoj: II

La klarigo de Suzino Suferno finiĝis nur post la deka horo kaj ŝi ĵus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto.

Li antaŭenpaŝis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al ŝi la manon, ŝin rigardis dum momento sen paroli.

"Ĉio bonfartas," li proklamis tiam.

S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ Suzino ŝanĝiĝis. Kaj vi scias ĝis kiom Suzino reprezentis antaŭe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, ŝajne. Ŝi parolis en la plej mirinda maniero. Ŝi klakigas la fingrojn pri la Purŝoj. Ŝi diris al mi—al mi—ke ĉiu virino rajtas esti feliĉa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Ŝi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Ŝi kvazaŭ eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis broĉon kiun donacis al ŝi Vilburo Barklejo!"

Franklino Ido sidiĝis en la fotelo kiun ŝi antaŭenŝovis por li sub la elektra lustro. Li malantaŭenĵetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al vi?"

"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino, ŝi kutimas interesiĝi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble ŝi opinias devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."

"Sed ŝi ne kontraŭstaris malkaŝe, ĉu ne? la mondon por vi? Ŝi ne klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, ĉu?"

S-rino Lidkoto kapneis, ankoraŭ ridetante. "Ne. Sufiĉis kontraŭstari mian familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu ŝin frekventi min kaj preskaŭ necesis ke ŝi sin desinfektu post ĉiu vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke ŝiaj filinoj descendu al la manĝĉambro kiam Suzino vespermanĝis ĉe ŝi."

"Nu, ĉu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la laŭeble plej bona pruvo ke la tempoj ŝanĝiĝis?"

"Jes, jes, mi scias." Ŝi antaŭenkliniĝis el sia sofo-angulo, fiksante sian rigardon sur lian magran amikeman vizaĝon kiu brilis malklare sur ŝin tra ŝiaj larmoj. "Se tio veras, ĝi—ĝi mirindegas. Ŝi diras ke Leilino nepre feliĉadas. Ŝajnas ke anĝelo kvazaŭ rondiradis levante tomboŝtonojn kaj la enterigitoj remarŝadas kaj la vivantoj ne ektimas antaŭ ili."

"Vio iom pravas," li konsentis.

Ŝi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontraŭdirekte al li laŭ la longa perspektivo de la lampfranĝitaj stratoj kiujn superpendis ŝiaj fenestroj.

"Mi povas kompreni kiom feliĉa vi devas esti," li komencis post iom da tempo.

Ŝi turniĝis al li impete. "Jes, jes. Mi estas feliĉa. Sed aldone mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antaŭe mi ne okupis grandan spacon en la mondo. Sed nun—kie estas starangulo por mi? Ho, ĉar mi jam komencis min konfesi, kial ne daŭrigi? Diri tion al vi levas tomboŝtonon de sur mi! Vi vidu, antaŭ ĉi tio, Leilino bezonis min. Ŝi estis malfeliĉa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaŭ neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam traspertis la saman okazintaĵon, eĉ ĝis ties plej suba feĉo, ŝin helpis. Kaj helpis min ŝia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novaĵo pri ŝia edziniĝo, mia unua pensado estis tio ke eble nun ŝi bezonos min eĉ pli, ke ŝi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub mia tuta ĉagreno kuŝis arda ĝojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino ŝajnas esti forpreninta de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi kapablas senti."

"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis ŝin mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"

"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi sukcesos trafi 'Utopion' kaj verŝajne mia dua kablogramo malfruiĝis kaj kiam ŝi ĝin ricevis, ŝi jam invitis kelkajn personojn gastiĝi ĉe ŝi en dimanĉo—unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi ĝojas ke ili tuj konsentis iri ĉe ŝi sed kompreneble mi preferintus esti sola kun ŝi."

"Tial, ĉu vi daŭre intencas iri tien?"

"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Riĝfildo kun si ĝis lundo kaj Leilino sendis mesaĝon informantan ke mi rajtas iri tien se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi ŝin. Sed mi scias kiom ŝi malkontentiĝus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretiĝos pro tio ke ŝi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, ŝi ne insistos ke mi venu. Sed se ili ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj kompreneble, se ili bonvolas iri ĉe Leilino, tio devas signifi—"

"Kompreneble, mi ĝojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis abrupte. Li stariĝis kaj transiris al ŝi, prenante ŝian manon per unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis—



La sekvintan matenon, en la trajno, tra ĉiuj ceteraj interluktantaj pensadoj en la menso de S—rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de tio kion Franklin Ido deziris diri al ŝi.

Li jam deziris diri tion, ŝi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskaŭ ok jarojn antaŭe, hazarda renkontiĝo en la fino de pluva aŭtuno ĉe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis ĉiu la librojn kaj ĵurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de ŝia eta peĉpinsalono kaj mirinde kontentigis ŝin lia ĉeesto kaj fandiĝis malmolaj glaciejoj de ŝia personeco kaj ŝi konsciis ke kiam li foriros ŝi tion bedaŭros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis ŝin kompreni ke dependas de ŝi ĉu li restu. Ŝi memoris ankoraŭ tiun sendorman nokton kiun ŝi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Ŝi ne toleris la ideon permesi ke li taksu ŝin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol ŝi estas. La malavareco de lia amo meritis ke ŝi ĝin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion ŝi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur ŝiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri ŝia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj ŝi ne povis subite, al li el ĉiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatraĵo. Iel, tempofine, ŝi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke ŝia vivo jam finiĝis, ke ŝi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskaŭ malrespekti la taŭgan socian delikatecon. Ŝi tiel alkutimiĝis al konduti kvazaŭ ŝia vivo jam finiĝis! Kaj, ĉiuokaze, li rekonis ŝiaflankan indicon, rezulte de kio ŝi sukcesis ŝirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti ŝin, ili rerenkontiĝis en la malnova amikema maniero kaj ĝis nun tio daŭris esti la kvalito de ilia intimeco.

Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, ĉi-foje senpere, kaj en tia formo ke ŝi ne povis ĝin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laŭ propra elmontrado ŝia, ŝia ĉefa argumento kontraŭ ĝi ne plu ekzistis.

"Vi diras al mi ke Leilino estas feliĉa. Se ŝi estas feliĉa, ŝi ne bezonas vin—ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antaŭe. Vi deziris, mi scias, esti ĉiam atingebla, libera kaj disponebla se subite ŝi petus vin alveni ŝin aŭ alvenus enaziliĝi ĉe vi. Mi komprenis tion—tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron ĉar mi konsciis ĝin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis sufiĉe bone, elprofiti tian ĝojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum ŝi estis malfeliĉa kaj, kiel vi ŝin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Eĉ tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson ĉi tie. Sed antaŭ dek jaroj la ŝanĝiĝo ankoraŭ ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis ĉiam la eblon ke Leilino ne juĝu sian kazon finaranĝita pro kio mi elektis opinii ke ankaŭ nia kazo ankoraŭ ne finaranĝis. Permesu ke mi daŭre opinii tiel, almenaŭ ĝis vi vidos ŝin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"