Aliaj Tempoj: I
S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retiriĝis kaŭre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis aŭskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antaŭenirantan peladon de la helicoj.
Komence, ŝi survojiĝis sufiĉe trankvile—en sinteno kiun ŝi nomis "bonsenca"—sed la surmara semajno disponigis al ŝi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis ŝin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco.
Kiam ŝi estis sola, ĉiam estis la pasinteco kiu altiris ŝian atenton. Ŝi ne kapablis sin distancigi de ĝi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj ŝi sukcesis akordiĝi kun ĝi, lernis konsenti pri tio ke ĝi estos ĉiam tie, kolosa, obstrukca, ĝenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, ĉiuokaze, ŝi certis pri ĝi, komprenis ĝin, scipovis ĝin pritrakti. Ŝi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj ŝirmi ĝin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano.
La eblo ke ŝi forgesu la pasintecon neniam bonŝancis sin prezenti al ŝi. Ĝi rigardis ŝin el la vizaĝo de ĉiu konato, ĝi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, tiu S-rino Lidkoto, ĉu vi ne scias?" Ĝi elstariĝis salte antaŭ ŝi en la unua surmara tago kiam, trans la manĝĉambro , ekde la tablo de la kapitano, ŝi vidis paŭzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino Bulĝero kaj blankiĝi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaŭ ĝi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Ĉu vi konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulĝeron?" kaj ŝi respondis ke ne, ŝi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges-roj Bulĝero atingis sian Italian postenon. Ŝi tiel alkutimiĝis al tiuj frazoj ke ŝi ripetis ilin senĝene. Kaj la kapitano tuj ŝanĝis la temon.
Ne, kutime ne ĝenis ŝin pripensi la pasintecon ĉar ŝi jam alkutimiĝis al ĝi kaj ĝin komprenis. Ĝi estis granda konkreta fakto staranta sur ŝia vojo kiun necesis ke ŝi ĉirkaŭiru ĉiun fojon kiam ŝi moviĝis en iu ajn direkto. Sed nun, laŭ la lumo de la malfeliĉa evento ŝin alvokinta el Italio—la subita neatendita anonco pri la eksedziĝo de ŝia filino kaj Horaco Purŝo kaj la reedziniĝo de tiu filino kun Vilburo Barklejo—la pasinteco, ŝia aparta mizera pasinteco, elstariĝis antaŭ ŝi kun akuzaj okuloj, fariĝis, laŭ ŝia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, ŝi tiom pacience ŝirmis kaj izolis.
Jes, jen ĝi staris antaŭ ŝi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novaĵo—dum ŝia senfina vojaĝo el Hindio kie atingis ŝin la informletero de Leilino kaj la febra halto ĉe ŝia loĝejo de Florenco kie necesis ke ŝi paŭzu kaj amasigu siajn havaĵojn por komenci novan survojiĝon—jen ĝi staris mokridetante al ŝi kun nova malbonaŭguro ŝajnanta diri: "Ho, sed nun vi devas min rigardi, ĉar mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaŭ la nuntempo de Leilino."
Certe estis majstra tuŝo de tiuj ĉefironiistinoj de tondilo kaj ŝpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino Lidkoto ĉiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaŭ ŝi povos roli kiel avertilo. Ŝi eĉ malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn efiki katastrofe sur ŝian propran vivon. Kaj nun okazis tiaĵo mem kaj S-rino Lidkoto imagis aŭdi la tutan Nov-Jorkon diri unuvoĉe: "Jes, Leilino faris la samaĵon kiun faris ŝia patrino. Kun tia ekzemplo ĉu oni rajtas esperi aliaĵon?"
Tamen se ŝi estis ekzemplo, kompatindulino, ŝi estis aĉa ekzemplo. Ŝi estintus, laŭsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj patrinoj kiel stimuliloj. Ĉar kiel kuraĝintus ripeti eksperimenton tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de ŝia vivo de la dek ok pasintaj jaroj?
Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la malhela heredaĵo kiun ŝi donacis al sia filino. Leilino ne imitis ŝin konscie, ŝi nur "postsimilis" ŝin, estis projekciaĵo de ŝia propra forpasinta ribelado.
S-rino Lidkoto bedaŭregis, en la komenco de la vojaĝo, ke la ŝipo "Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por ŝin alvenigi al ŝia malfeliĉa filino. Sed nun, kiam alproksimiĝis la momento de rerenkontiĝo, bonvole ŝi reĝirintus la boaton kaj revenfuĝintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke ŝi sentis sin malpreta por alfronti la estontecon ŝin atendantan en Nov-Jorko sed ankaŭ ke ŝi bezonis pli da tempo por aranĝi kion "Utopio" jam havigis al ŝi. La pasinteco estis jam sufiĉe malbona sed la nuna tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj ĉar ili estis malpli kompreneblaj kaj ĉar, dum ŝi pli aĝiĝis, surprizoj kaj senkonsekvencoj ĝenis ŝin pli ol la plej malbonaj certaĵoj.
Estis, ekzemple, S-rino Bulĝero. Laŭ la helo, aŭ anstataŭe la malhelo, de novaj okazintaĵoj, la vero povus esti ke S-rino Bulĝero ne intencis ŝin malagnoski, sed nur malsukcesis ŝin rekoni. S-rino Lidkoto konceptis tiun hipotezon aŭskultante la konversacion de la personoj sidantaj apud ŝi sur la ferdeko—du viglaj junaj virinoj portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn ĉapelojn kaj enkape la plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi ĉu ili estas edzinoj aŭ fraŭlinoj, ĉu bonkondutaj aŭ malbonkondutaj, ĉu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj virinoj de ŝiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laŭ la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en ĝi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj ĉapeloj—ke neniu scipovas antaŭscii kio estas okazonta poste?
Ili ŝajnis, almenaŭ, frekventi aron da senokupaj kaj riĉegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj ŝajnis esti baldaŭ malkaŝontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne aŭdis, proklamis kun impeta memfido: "Ĉu Leilino? Ho, Leilino bonfartas."
Ĉu povus temi pri ŝia Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosaĵoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita aŭskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro.
Ŝia malnova amiko Franklino Ido povintus informi ŝin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojaĝo kaj ŝi ne ankoraŭ estigis la kuraĝon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la ĝojo kiun ŝi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasaĝerlisto kaj lian amikan barbhavan vizaĝon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado ĉe Ĉerburgo, ankoraŭ ŝi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontiĝo: "Kompreneble, mi iras ĉe Leilino."
Ŝi diris nenion al Franklino Ido ĉar ĉiam ŝi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Ŝi certis ke li kompatas ŝin, pli kompatas ŝin eble ol iu ajn alia. Sed ĉiam li honoris ŝin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis ŝin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri ŝi kaj parto de ŝia ĝojo pri lia amikeco kun ŝi konsistis el tio ke laŭŝajne tio estis ŝia ununura socia rilato ne dependanta de ŝia socia stato, la ununura rilato en kiu ŝi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino.
Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimiĝis, ŝi komencis bedaŭri ne esti parolinta, almenaŭ ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subaŭditaj de ŝi survoje. Li ne konis la du virinojn apud ŝi, li eĉ neniam bonŝancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulĝeron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al ŝi eklegi por ne perei.
En preskaŭ la sama momento kiam la penso trapasis ŝian menson, liaj kliniĝantaj ŝultroj kaj grizhara kapo reliefiĝis kontraŭ la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis laŭ la malplena ferdeko kaj sin faligis en la ŝin apudantan seĝon.
"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, ĉu mi rajtas supozi?" li demandis.
Neniam antaŭe ŝi aŭdis iun eldiri la novan nomon de ŝia filino kaj eniris ŝian menson la subita penso ke ŝia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojaĝo klopodis eldiri ĝin kaj finfine eligis ĝin pafritme antaŭ ŝi supozante ke se ne okazas nun la taŭga momento, ĝi okazos neniam.
"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke ŝi—ke ili—estas ie ĉe li."
"Ho, ĉe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, ĉu ne? Sed certe ŝi alvenos la urbon por vin renkonti."
Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildiĝis ŝia propra malkomforto kaj subite, antaŭ ol scii kion ŝi intencas fari, ŝi ekhipotezis: "Povas esti ke ne plaĉas al ŝi intermiksiĝi kun homoj."
Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksiĝis sur la malrapide fluantan akvon, turniĝis sur sia seĝo por rigardi sian kunulinon.
"Kiu? Ĉu Leilino?" li diris kun nekredema rido.
S-rino Lidkoto ruĝiĝis ĝis sia senkoloriĝinta hararo kaj repaliĝis. "Necesis al mi multe da tempo—por alkutimiĝi al ĝi," ŝi diris.
Lia rigardo kompatiĝis milde, "Miaopinie, vi ekscios"—li paŭzis serĉante taŭgan vorton—"ke la situacio estas alia nun—nepre pli facila."
"Jen pri kio mi scivolas—jam ekde nia survojiĝo." Nun ŝi nepre intencis paroli. Ŝi pliproksimiĝis, pro kio iliaj brakoj intertuŝiĝis kaj ŝi rajtis mallaŭtigi la voĉon ĝis nura murmurado. "Vi vidu, mi ĉion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojaĝo min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj ŝi ne deziris informi min antaŭ la vojaĝo. Ho, tion mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema ŝi estis ĉiam por mi, kiel ŝi strebis indulgi min. Kaj ŝi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Ŝi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege ĝis ŝi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial ŝi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj ŝi eĉ sukcesis silentigi la buŝon al Suzino Suferno—vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu tenas min en sciado pri ĉehejmaj okazintaĵoj. Mi ĝis nun ne komprenas kiel ŝi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion ŝi faris. Kaj ŝia unua letero—tiu kiun mi ricevis en Bankoko—diris nur ke la afero finplenumiĝis—la eksedziĝo, mi voldiras—kaj ke en la sekvonta tago mem ŝi klopodos—nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj li ŝajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edziĝi kun ŝi tiom kiel—"
"Kiu? Ĉu Barklejo?" li helpis ŝin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi supozas—?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por ŝi, mi vin certigu."
"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi—vere belegan leteron. Sed tiaĵo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne certas ke Leilino konscias—"
Denove Ido aŭdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke konscias vi. Ili bonfartas."
Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna virino sidanta en la apuda seĝo kaj ĝia reveno sur la lipoj de Ido ruĝigis la vangojn de S-rino Lidkoto je freŝa kuraĝo.
"Plaĉus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj sidantaj apud mi—tiuj surportantaj la mirindajn ĉapelojn—parolis en la sama maniero."
"Kio? Ĉu pri Leilino?"
"Pri iu Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio, ĝeneralmaniere. Ĉiuj iliaj amikinoj ŝajne eksedziniĝis. Iuj el ili ŝajne anoncas novan fianĉiniĝon antaŭ la oficiala plenumo de sia eksedziniĝo. Unu el ili—ŝi nomiĝis Mabelino—se mi bone komprenis, ŝia edzo eksciis ke ŝi celas eksedziniĝi disde li kiam li rimarkis novan fianĉiniĝringon sur ŝia fingro."
"Nu, vi vidas ke Leilino faris ĉion 'laŭregule', kiel diras la Francoj," respondis Ido.
"Jes. Sed ĉu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Ĉu tiuj homoj pri kiuj parolas miaj najbarinoj?"
Li kuntiris la ŝultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da kunsidoj por determini la limojn de la hodiaŭa socio. Sed almenaŭ ili estas en Nov-Jorko, kaj tie vi ne estas. Vi estas pli kaj pli for de ĝi."
"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Ŝi hezitis kaj rigardis kontraŭdirekten. Tiam ŝi eligis malrapide: "Kaj neniam mi rimarkis—la plej etan ŝanĝon—en—en mia aparta situacio—"
"Ho," li diris mallaŭde, kaj ŝi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis ŝin bremsi. Necesis ekscii kie ŝi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulĝero ankoraŭ malagnoskas min," ŝi eligis kun embarasita rido.
"Ĉu vi certas? Eble vi malagnoskis ŝin. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio daŭrigas tiom da kvereloj."
La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realaĵoj. "Sed la Purŝoj," ŝi diris, "la Purŝoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj ĉiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontraŭstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Purŝoj neniam pardonos Leilinon por ŝia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontraŭstaris lian edziĝon kun ŝi pro—pro mi. Ŝi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojaĝo al Eŭropo. Kaj nun ŝi diros ke okazis laŭ mia ekzemplo."
Ŝia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun ŝajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?"
"Ŝi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, ĉar tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
"Nu, tial, tio pruvas ke ŝi ne timas la Purŝojn."
Ŝi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias—oni neniam timas."
Li metis sian manon sur la ŝian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris.
Ombro plilongiĝis laŭ la ferdeko antaŭ ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon.
"Ho, nun mi ekscios!" ŝi proklamis.
Ŝi malfermis ŝirgeste la mesaĝon, tiam ĝin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon.
La demando de Ido ŝin ekvigligis: "Ĉu ĉio bonfartas?"
"Ho, ĉio ege bonfartas. Nepre. Ŝi ne povas alveni sed ŝi sendas Suzinon Sufernon. Ŝi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento ŝi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!"
Ŝi sentis atingi ŝin la heziteman rigardon de Ido. "Ŝi estas en la kamparo, ĉu?"
"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaŭ sendas amon.' Ĉu vi ne komprenas? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion."
"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Ĉu vi intencas aliri ŝin tujege?"
"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiaŭvespere. Sed mi veturos per la unua morgaŭmatena trajno." Ŝi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Ŝi renkontos min ĉedoke kaj mi veturigos ŝin rekte al la hotelo kun mi."
Dum ŝi evoluigis tiun planon, ŝi spertis la senton ke Ido ankoraŭ ŝin rigardas, penseme, eĉ seriozege. Kiam ŝi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskaŭ ceremonie: "Se via interparolado kun Fraŭlino Suferno ne daŭras ĝis tro malfrua horo, ĉu mi rajtas alveni vin viziti post ĝi? Mi vespermanĝos ĉe mia klubo kaj mi telefonos al vi je ĉirkaŭ la deka, se vi permesos. Mi survojiĝos morgaŭmatene, cele al Ĉikago, por negocoj, kaj plaĉus al mi ekscii, antaŭ mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antaŭcertas."
Li parolis kun timida zorgo kiu, eĉ por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble la faligo de la barilo de silentemeco antaŭe ilin disapartiginta nun liberigis ĉe ambaŭ nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto afekciis ŝin kurioze kaj malstreĉis la fortan premon de ŝiaj timoj.
"Ho, jes, bonvolu alveni!" ŝi diris, stariĝante. La grandega minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandiĝis nun, nanigante, sub longaj etendaĵoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu ŝi staris kaj ĉiujn estuletojn kiujn ĝi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime, prenis la formon de ŝia servistino, sekvata de stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al ŝi ke estas la horo subferdekiĝi. Dum ili descendis al la ĉefa ferdeko, la homamaso ŝin balais kontraŭ la ŝultron de S-rino Lorino Bulĝero, kaj ŝi aŭdis la ambasadorinon alvoki al iu, super la ĉagrenita ĉapelmaro: "Mi ege bedaŭras! Tio multe plaĉintus al mi sed mi promesis pasigi dimanĉon ĉe kelkaj geamikoj en Lenokso."