Makbeto: Akto Kvina

AKTO KVINA

SCENO UNUA

Dunsinano. Vestiblo en la Kastelo.
Venas DOKTORO DE MEDICINO kaj serva SINJORINO.
DOKTORO.
Mi maldormis kun vi du noktojn, sed mi ne trovis vera vian raporton. Kiam la lastan fojon ŝi somnambulis?
SINJORINO.
De la tempo, kiam lia reĝa Moŝto foriris al la milito, mi vidis ŝin ellitiĝi, surĵeti sur sin la ĉambroveston, malfermi la tirkeston de sia skribtablo, eltiri paperon, faldi ĝin, skribi sur ĝi, legi la skribaĵon, poste ĝin sigeli, kaj reenlitiĝi; sed la tutan tempon profunde dormantan.
DOKTORO.
Vere, jen nenatura tumulto en la homa nervaro, ricevi samfoje la utilon de dormo, kaj efektivigi la farojn de maldormo! Dum tiu dormema ekscitiĝo, krom la somnambulo kaj aliaj aferoj, kion iafoje vi aŭdis ŝin dirantan?
SINJORINO.
Tion, sinjoro, kion mi ne volas raporti.
DOKTORO.
Al mi vi povas, kaj decas, ke vi faru tion.
SINJORINO.
Nek al vi nek al alia, ĉar mi ne havas atestanton, por konfirmi tion, kion mi certigas.
Venas Grafino Makbeto portante kandelon.
Jen, ŝi venas! Ŝi havas la kutiman mienon; kaj, pro mia honoro, somnambulino. Observu ŝin proksime.
DOKTORO.
Kiamaniere ŝi ricevis tiun kandelon?
SINJORINO.
Nu, ĝi staris apude: ŝi ĉiam havas lumaĵon apude, laŭ sia ordono.
DOKTORO.
Vi vidas, ke ŝiaj okuloj estas ne fermitaj.
SINJORINO.
Jes, sed sen vidpovo.
DOKTORO.
Kion ŝi nun faras? Rigardu, kiel ŝi frotas la manojn.
SINJORINO.
Ĝi estas ŝia kutima ago, tiamaniere ŝajnlavi la manojn: mi vidis ŝin tion faradi dum plena kvaronhoro.
GRAFINO MAKBETO.
Jen ankoraŭ makulo.
DOKTORO.
Aŭskultu! Ŝi parolas; mi skribos tion, kion ŝi eldiros, por helpi pli bone mian memoron.
GRAFINO MAKBETO.
For, malbenita makulo! for, mi diras! Unu; du; bone, estas la horo por fari ĝin.—La infero estas malhela! Fi, via Moŝto, fi! Vi, soldato, timplena? Kial ni devus timi, ke tion sciu la tuta mondo, ĉar povas kulpigi nin neniu? Sed, kiu kredus, ke la maljunulo havas tiom da sango en la korpo?
DOKTORO.
Ĉu vi rimarkas tion?
GRAFINO MAKBETO.
La Grafo de Fifo havis edzinon; kie nun ŝi estas? Kio do, ĉu tiuj ĉi manoj neniam estos puraj? Ĉesigu tion, via Moŝto, ĉesigu tion: pro viaj eksaltoj vi difektas ĉion.
DOKTORO.
For, for; vi eksciis tion, kion vi ne devis scii.
SINJORINO.
Estas certe, ke ŝi priparolis tion, kion ŝi ne devis priparoli; nur Dio scias tion, kion ŝi spertis.
GRAFINO MAKBETO.
Jen, ankoraŭ restas la odoro de l' sango: la tuta parfumaro de Arabujo ne povus bonodorigi tiun ĉi maneton. Ho, ho, ho!
DOKTORO.
Kia sopirego! Ŝi havas la koron zorgpremitan.
SINJORINO.
Mi ne volus havi en la brusto tian koron pro kia ajn korpa nobeliĝo.
DOKTORO.
Bone, bone, bone.
SINJORINO.
Dio volu, ke tiel estu, sinjoro.
DOKTORO.
Tiu ĉi malsano estas de mi tute nekuracebla: tamen mi konis kelkajn somnambulintojn, kiuj dece mortis en lito.
GRAFINO MAKBETO.
Lavu la manojn, surmetu la ĉambroveston. Ne paliĝu.—Mi ankoraŭ diras, ke Bankvo enteriĝis: li ne povas eliri el la tombo.
DOKTORO.
Ĉu vere?
GRAFINO MAKBETO.
Al lito, al lito! Oni frapas ĉe la pordego: venu, venu, venu, donu al mi la manon. Faro farita ne estas malfarebla. Al lito, al lito!
Ŝi foriras.
DOKTORO.
Ĉu ŝi nun enlitiĝos?
SINJORINO.
Jes, tuj.
DOKTORO.
Strangaĵojn oni diras: nenaturajn
Suferojn naskas nenaturaj faroj.
Spiritoj kulpaj diras la sekretojn
Al siaj kapkusenoj: ŝi bezonas
La pastron, pli ol kuraciston. Dio
Pardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu;
De ŝi formovu ĉiujn difektilojn,
Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton:
Ŝi min mirigis, kaj vidadon mian
Konfuzis. Miajn pensojn mi retenas.
SINJORINO.
Doktoro, bonan nokton.
Ili foriras.

SCENO DUA

Kamparo apud Dunsinano.
Trumpetado antaŭ standardoj. Venas MENTETOKATNESOANGUSOLENOKSO, kaj SOLDATOJ.
MENTETO.
L' armeo angla nun alproksimiĝas,
Je la komando de l' reĝid' Malkomo,
Sivardo lia onklo, kaj Makdufo:
Flamigas ilin venĝa sangavido,
Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravaj
De ili subtenitaj eĉ monaĥon
Al la alarmo sanga, senkompata,
De la milito pikus.
ANGUSO.
Jes, ni ilin
Renkontos apud la arbar' Birnama,
De kie ili venas.
KATNESO.
Kiu scias,
Ĉu Donalben' kun sia frato venos?
LENOKSO.
Sinjoro, certe ne: mi havas liston
De l' eminentularo: de Sivardo
La filo, kaj aliaj senbarbuloj
De lia fruvireco, kiuj venas
La provon fari.
MENTETO.
Kion la tirano
Ekfaras?
KATNESO.
Li fortigas Dunsinanan
Kastelon. Kelkaj diras, ke li estas
Freneza; kaj aliaj, kiuj malpli
Malamas lin, ĝin nomas furioza
Kuraĝo; sed li siajn partianojn
Ne povas fari obeemaj.
ANGUSO.
Liaj
Mortigoj nigraj ligas liajn manojn,
Ĉar novaj ribelantoj riproĉadas
Perfidon lian; tiuj, kiuj servas
Lin, tion faras nur pro la servado,
Kaj ne pro amo: li la reĝan kronon
Tro peza tro glitema trovas, kiel
Ŝtelisto malgrandega la mantelon
De grandegulo.
MENTETO.
Kiu tial povas
Riproĉi tiun, kiu, disŝirate
Pro devo al regnestro, kaj teruro
Al la kruelaj faroj de l' tirano,
Ekdeflankiĝas por ribeli?
KATNESO.
Ni
Antaŭen marŝu, por prezenti nin
Al nia rajta reĝo obeemaj: ĝoje
La kuraconton de patrujo nia[1]
Malsana ni renkontu, pretaj verŝi
Sangeron nian lastan, por forigi
El nia lando la tiranon.
LENOKSO.
Verŝi
Almenaŭ ĉiom, kiom ĝi bezonos,
Ke l' floro vivu, kaj la herboj dronu
Malbonaj. Ĝis Birnamo do ni marŝu.

SCENO TRIA

Dunsinano. Salono en la Kastelo.
Venas MAKBETODOKTORO, kaj SEKVANTARO.
MAKBETO.
Ne pli da «onidiroj»: ĉiuj for!
Ĝis la arbar' Birnama formoviĝos
Al Dunsinan', mi ne al timo cedos.
Malkomo, kia estas li! Ĉu ne
Naskita de virino? La spiritoj,
Spertuloj pri okazontaĵoj homaj,
Al mi proklamis: «Timu ne, Makbeto,
Neniu de virin' naskita povos
Fariĝi via superanto». Iru,
Perfidaj grafoj, kaj aligu vin
Al anglaj manĝeguloj, se vi volas,
Ĉar mia kor' kaj forto de animo
Skuiĝos nek per dubo nek per timo.
Venas Servisto.
Vizaĝon vian blankan la diablo
En nigran ŝanĝu, vi malbravegulo!
Kial vi tian elrigardon havas
Anseran?
SERVISTO.
Estas dek mil—
MAKBETO.
Ĉu anseroj,
Fripono?
SERVISTO.
Militistoj, via Moŝto.
MAKBETO.
Pikigu la vizaĝon, por ruĝigi
Teruron vian, vi blankhepatulo.
Sed kiaj militistoj, malsaĝulo?
Animo via mortu! viaj vangoj,
Pro timo, senkoloraj konsilantoj
Al timo ŝajnas. Kiaj militistoj,
Blankulo?
SERVISTO.
La militistaro angla.
MAKBETO.
Vizaĝon vian for de tie ĉi.
Servisto foriras.
Seton'! Pli ol malĝoja mi min sentas,
Ĉar rigardante—ho, Setono!—Krizo
La nuna min por ĉiam aŭ starigos
Aŭ malstarigos. Jam sufiĉe longe
Mi vivis: mia vivsezon' atingas
L' aŭtunon kun la flava foliaro
Velkinta, kaj benaĵojn, kiuj devus
La maljunecon akompani, kiel
Honoro, amo, obeemo, aroj
Da geamikoj, mi ne povas havi,
Sed anstataŭe fortajn malbenaĵojn
Mallaŭte elspiratajn, buŝlaŭdadon,
Flatadon, kiujn la mizera koro
Rifuzi volus, tamen ne kuraĝas.
Setono!
Venas Setono.
SETONO.
Kion deziras via Moŝto?
MAKBETO.
Kio
Da nova?
SETONO.
Ĉio estas konfirmita.
MAKBETO.
Mi batalados, ĝis de miaj ostoj
La karno falos dehakita. Donu
Al mi armaĵon mian.
SETONO.
Ne ankoraŭ
Vi ĝin bezonas.
MAKBETO.
Sed mi ĝin surmetu.
Pli da rajdistoj sendu for, la tutan
Kamparon por esplori; la timulojn
Pendigu. Donu al mi la armaĵon.
Doktoro, kiel la malsanulino
Nun statas?
DOKTORO.
Ŝi ne havas, via Moŝto,
Malsanon tiom, kiom korpremantajn
Fantaziaĵojn, kiuj la ripozon
Al ŝi malhelpas.
MAKBETO.
Tion do kuracu.
Ĉu vi ne povas al spirit' malsana
Almeti kuracilon, elradiki
El la memoro korŝirantan zorgon,
Forigi el la cerbo malĝojaĵojn,
Kaj per dormiga dolĉa forgesilo
Eligi el la brusto tiun ŝtofon
Premigan al la koro?
DOKTORO.
Pri ĉi tio
La malsanulo devas sin kuraci.
MAKBETO.
Forĵetu drogojn al la hundoj, mi
Malŝatas ilin. Vestu min per mia
Armaĵo, donu al mi la bastonon.
Setono, sendu for; Doktor', la grafoj
Forlasas min.—Rapidu.—Se vi povus,
Doktoro, analizi la urinon
De mia lando, kaj diagnozante
Eltrovi la malsanon, kiun ĝi
Suferas, per laksiloj purigante,
Ĝis kiam ĝi perfekte resaniĝos,
Mi vin aplaŭdus, ĝis ĉiel' eĥante
Rebatus miajn vortojn. Senvestigu
Min je l' armaĵo, kia do seneo[2],
Rabarbo, aŭ laksiga drogo povus
La anglojn fortimigi el la lando?
Ĉu vi jam aŭdis pri ilia veno?
DOKTORO.
Jes, via Moŝto; viaj preparigoj
Sentigas sin.
MAKBETO.
Alportu ĝin post mi[3].
Ne timos mi pri morto aŭ veneno,
Ĝis de l' arbar' Birnama la alveno.
DOKTORO. (Flanken).
Se nur de Dunsinano mi forirus,
Nenia pago reen min altirus.
Ili foriras.

SCENO KVARA

Kamparo proksime de la Birnama arbaro.
Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, maljuna SIVARDO, kaj lia FILOMAKDUFOMENTETOKATNESOANGUSOLENOKSOROSSO, kaj soldatoj, kiuj marŝas.
MALKOMO.
Ho kuzoj, mi esperas, ke la tagoj
Alproksimiĝas, kiam ĉiu homo
Kastelon sian trovos sendanĝera.
MENTETO.
Ni ne ĝin dubas.
SIVARDO.
Kiel oni nomas
Arbaron tiun?
MENTETO.
La arbar' Birnama.
MALKOMO.
Soldatoj, vi dehaku ĉiu branĉon,
Kaj antaŭ vi ĝin portu: tiel ni
Elkaŝos de militistaro nia
La vicojn, kaj la malamikoj faros
Malĝustan takson pri ilia nombro.
SOLDATOJ.
Ni tion faros.
SIVARDO.
Oni diris, ke la
Tirano tromemfida sin fortigas
En Dunsinano, preta por toleri
Sieĝon.
MALKOMO.
Jen la ĉefa defendilo
Por li: ĉar ĉiam, kiam la okazo
De ribelado sin prezentas, ĉiuj,
Ĉu altranguloj aŭ aliaj, ĝoje
Profitas ĝin, neniu la servadon
Daŭrigas, krom nur tiuj, kies koroj
En vero abomenas la aferon.
MAKDUFO.
Ni niajn juĝojn registrigu nur
Post la okazintaĵo, penadante,
Laŭ maniero de soldatoj viglaj,
Ke ni atingu nian celon.
SIVARDO.
Baldaŭ
La hor' al ni sciigos ĉion, kion
Ni havas, kion ne—atentu tion.
Laŭvole pensoj vagu en la kapoj,
La rezultaton nur decidos frapoj:
Al kiu la milito paŝu.
Ĉiuj formarŝas.

SCENO KVINA

Dunsinano. La internaĵo de la Kastelo.
Venas MAKBETOSETONO, kaj SOLDATOJ. Tamburado antaŭ standardoj.
MAKBETO.
Pendigu la standardojn de l' eksteraj
Muregoj, la ekkrioj timaj bruas
Senĉese, «Ili venas»: la antikvaj
Fortikaj bastionoj de ĉi tiu
Kastel' de sieĝantoj la penadojn
Mokridos: tie ĉi kuŝadu ili,
Ĝis malsatego kaj tremfrosta febro
Konsumos ilin: se ne jam kun ili
Multegaj el aliĝintaro nia
Kunigis sin, ni barbo kontraŭ barbo
Renkontus maltimuloj la friponojn
Kaj reen batus ilin.
Ekkrioj de virinoj aŭdiĝas post la scenejo.
Kian bruon
Mi aŭdas?
SETONO.
La ekkriojn, via Moŝto,
De la virinoj.
Li foriras.
MAKBETO.
Preskaŭ mi forgesas
La timan senton: estis tempo, kiam
Nervaro mia nepre glaciiĝus
Je l' son' de noktomeza ekkriego,
Kaj, kvazaŭ vivoplenaj, miaj haroj
Ekrigidiĝus je rakont' timiga:
Sed vespermanĝis mi kun teruraĵoj,
Kun kiuj kutimiĝis miaj pensoj
Mortigaj loĝi, kaj nenio nun
Min eksaltigas.
Setono revenas.
Kial tiu krio?
SETONO.
Ĵus mortis la reĝino, via Moŝto.
MAKBETO.
Ŝi devus morti pli malfrue, kiam
Ni havus tempon por novaĵo tia.
La temp' senhalte glitas, glitas, glitas,
Apenaŭ rimarkebla de la homoj,
Ĝis kiam eĉ la lasta hor' finiĝos,
Kaj la pasintaj tagoj nur kondukas
Blindulojn al la tombo. Mallongviva
Kandelo, estingiĝu! Ĉar la homo
Promenas kvazaŭ moviĝanta ombro,
La rolon ludas de aktor' mallerta,
Sur la scenej' ne longe grimacanta,
Kaj poste malaperas. Homa vivo
Nur estas la rakont' de malsaĝulo,
Freneze sensencaĵojn krieganta
Sen ritmo kaj sen celo.
Venas Sendito.
Vi venas por paroli; tuj eldiru.
SENDITO.
Apenaŭ povas mi rakonti tion,
Kion mi vere vidis.
MAKBETO.
Tamen diru.
SENDITO.
Dum mi sur la monteto staris garde,
Birnamon rigardante, al mi ŝajnis,
Ke la arbaro sin ekmovas.
MAKBETO.
Sklavo,
Kaj mensogulo!
SENDITO.
Mi koleron vian
Toleru, se ne estas vere: de
Malproksimeco de tri mejloj ĝi
Videbla estas,—ŝajne, arbareto
Senhalte moviĝanta.
MAKBETO.
Se vi diras
Malvere, de la arbo plej proksima
Pendiĝos vi vivante, ĝis malsato
Velkigos vin: se vere, mi ne plendus,
Se vi la samon al mi farus. Al mi
Ekmankas memfideco, mi ekdubas
La dusencaĵojn de l' diablo, kiu
Mensogas, kvazaŭ li la veron diras:
«Ne timu, ĝis al Dunsinano venos
L' arbar' Birnama»: kaj al Dunsinano
Alproksimiĝas nun arbaro. Armu
Vin, armu vin, antaŭen! Se ĉi tio
Veraĵo estas, nin egalvaloros
Aŭ resto aŭ foriro. Mi komencas
Enui eĉ pri l' brilo de la suno,
Deziri la renverson de la mondo.
Alarmon sonorigu! Vento, blovu!
Ruino, venu! kiom ajn ni povu,
Ni faru tiom, en armaĵ' mortante,
Kaj brave ĝis la fino batalante.
Ĉiuj foriras.

SCENO SESA

Dunsinano. Antaŭ la Kastelo.
Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMOMALJUNA SIVARDOMAKDUFO kun sia militistaro portanta arbbranĉojn.
MALKOMO.
Sufiĉas: nun deĵetu la foliajn
Ŝirmilojn, kaj malkaŝu viajn nombrojn.
Vi, inda onklo, kun la helpo de
Tre nobla filo via, la atakon
Kondukos: dum ni kune kun Makdufo
Laŭ la komand' plenumos niajn devojn.
Ĉe vi l' afero restas.
SIVARDO.
Bonan ŝancon.
Se ni hodiaŭ la tiranon trovos,
Ni velku, se batali ni ne povos.
MAKDUFO.
Elspiru nian bruan trumpetadon,
De sanga batalmorto minacadon.
Ili foriras.

SCENO SEPA

Alia parto de la kampo.
Trumpetado. Venas MAKBETO.
MAKBETO.
Ligite al la fosto, kiel urso,
Ne povas mi forkuri, sed deviĝas
Batali. Kiu estas nenaskito
De la virino? Tian, aŭ neniun,
Mi timas.
Venas juna Sivardo.
JUNA SIVARDO.
Kiel vi nomas vin?
MAKBETO.
Junul', vi tremos,
Aŭdinte ĝin.
JUNA SIVARDO.
Ne, kvankam vi vin nomus
Per nomo pli terura, ol infero
Enhavas.
MAKBETO.
Mi Makbeto nomas min.
JUNA SIVARDO.
La mem diablo povas ne eldiri
Titolon de mi pli abomenatan.
MAKBETO.
Nek pli timigan.
JUNA SIVARDO.
Vi mensogas, nigra
Tirano; mi per mia glavo pruvos,
Ke mensogulo estas vi.
Ili batalas, kaj juna Sivardo falas mortigite.
MAKBETO.
Vi estis
Naskita de virino, do vi falis.
Mi ridas je la glavoj manuzitaj
De homoj naskiĝintaj de virino.
Li foriras. Trumpetado. Venas Makdufo.
MAKDUFO.
Ĉi tie mi la bruon aŭdis. Monstro,
Malkaŝu vin: se ne per mia mano
Vi falus, la spiritoj de edzino
Kaj de infanoj miaj min riproĉus
Ankoraŭ. Mi ne volas insulanojn
Batali, kiuj estas nur dungitaj
Por la milito, sed vin mem, Makbeto;
Se ne, mi mian glavon eningigos,
Senmakulitan: laŭ la bruo, kiun
Mi aŭdas, kredas mi, ke altrangulo
Proksime marŝas. Sorto, mi lin trovu!
Kaj mi ne petos pli.
Li foriru. Trumpetado post la scenejo. Venas Malkomo kaj maljuna Sivardo.
SIVARDO.
Ĉi tien, via Moŝto; la kastelon
Trankvile ekokupis ni; la aroj
De la tirano, vidu, ambaŭflanke
Batalas; brava estas la mieno
De l' grafoj en la batalado: ŝajnas,
Ke nun ni povas nin gratuli kiel
Venkintojn, ĉar la fin' alproksimiĝas.
MALKOMO.
Pli de la malamikoj ĉiuhore
Fariĝas niaj partianoj.
SIVARDO.
Plaĉu
Al vi eniri la kastelon.
Ili foriras. Trumpetado post la scenejo.

SCENO OKA

Alia parto de la kampo.
Venas MAKBETO.
MAKBETO.
Sed kial ludi rolon de Romano,
La malsaĝulo, kiu memmortigis,
Falante sur la pinton de la glavo?
Dum malamikoj restas, tranĉoj havas
Sur ili pli agrablan elrigardon.
Venas Makdufo.
MAKDUFO.
Infera hundo, cedu vin!
MAKBETO.
El ĉiuj
Mi vin evitis; sed retiru vin;
Animo mia pezan la riproĉon
Jam sentis pri mortigo de la viaj.
MAKDUFO.
Parolojn mi ne havas: mia glavo
Enhavas la respondon: for, fripono!
Sangsoifecon vian por esprimi,
Paroloj mankus.
Ili batalas.
MAKBETO.
Vane vi klopodas:
Egale vi l' aeron netranĉeblan
Impresus per tranĉrando via, kiel
Vi al mi sangellasus: vian glavon
Faligu sur vundeblajn kapojn; vivon
Mi havas ensorĉitan, sin cedontan
Neniam al naskita de virino.
MAKDUFO.
Forĵetu la esperojn pri l' sorĉaĵo:
Sciigu la demonon, kiun ĉiam
Vi servas, ke el la patrina ventro
Makdufo tromature elŝiriĝis.
MAKBETO.
La lango estu malbenita, kiu
Al mi proklamis tion, ĉar la parton
Pli viran de spirito mia ĝi
Difektis! kaj ĉi tiujn diablinojn
De nun neniu kredu, kiuj trompas
Per dusencaĵoj de sorĉart' la homojn,
Laŭvorte plenumante la promeson,
Sed kontraŭ tio, kion ni esperas.
Je vi mi ne batalu.
MAKDUFO.
Do vin cedu,
Timulo, kaj vivadu, por fariĝi
Spektaklo plej ridinda de homaro:
Ni vin pentrigos sur tolaĵo, kiel
La plej maloftajn monstrojn, subskribita,
«Jen vidu la tiranon».
MAKBETO.
Ne, neniel
Mi cedos min, por kisi la teraĵon
Je la piedoj de Malkomo, aŭdi
Ekkriojn malbenantajn de l' tumulta
Popolamaso. Kvankam la Birnama
Arbaro venis Dunsinanon, malgraŭ
Ke vi min kontraŭstaras,—vi naskita
Ne de virino—tamen mian eblon
Mi provos, protektante mian bruston
Per mia ŝild'. Makdufo, faru samon,
Kaj havu la venkit' eternmalamon!
Ili foriras, batalante. Trumpetado.
Retirado. Trumpetado. Venas, inter tamburado kaj standardoj, MALKOMOMALJUNA SIVARDOROSSO, la ceteraj GRAFOJ, kaj SOLDATOJ.
MALKOMO.
Al niaj forestantoj mi deziras
Feliĉan venon.
SIVARDO.
Kelkaj devis fali:
Sed tiuj, kiuj restas, pruvas nian
Triumfon aĉetita tre malkare.
MALKOMO.
Makduf' kaj via nobla filo mankas.
ROSSO.
La ŝuldon de soldato via filo
Jam pagis, via Moŝto: li nur vivis
Ĝis la printempo de la vira stato;
Apenaŭ tiun staton li atingis,
Senŝanceliĝe batalante, kiam
Li kiel viro mortis.
SIVARDO.
Ĉu li estas
Mortinta?
ROSSO.
Jes, kaj for de l' kamp' portita.
Funebro via ne egalvaloru
Indecon lian: tiamaniere
Ĝi ne posedus limon.
SIVARDO.
Vundojn antaŭe?
ROSSO.
Vere, sur la brusto.
SIVARDO.
Do li de Dio estu la soldato!
Se miaj filoj kun la haroj miaj
Egalenombraj estus, mi dezirus
Al ĉiu finon tiel noblan: jen
Pri lia mort' sonorigado mia.
MALKOMO.
Sed pli da funebrado li meritas,
Kaj mia devo estu ĝin plenumi.
SIVARDO.
Li ne meritas pli: laŭ la rakonto,
Li ludis inde sian rolon, kiam
Ĉi tiun terscenejon li forlasis.
Lin Dio benu! Ne senkonsoleblaj
Ni restu, ĉar jen venas pli da niaj.
Revenas Makdufo, portante sur fosto la kapon de Makbeto.
MAKDUFO.
Salutojn, reĝo! ĉar vi estas tia.
Jen, kie staras de la uzurpinto
La malbenita kapo: ĉiuj estas
Nun liberuloj: mi vin ĉirkaŭitan
De l' juvelar' de via regno trovas:
Mi do iliajn pensojn nur esprimas
Kaj bondezirojn, laŭte proklamotajn,
Kriante: «Reĝo de Skotland', salutojn!»
Trumpetado.
ĈIUJ.
Salutojn, Reĝo de Skotlando!
MALKOMO.
Ni ne intencas preterlasi multe
Da tempo, antaŭ ol ni nian konton
De amo saldos, kun vi kvitiĝante.
Vi grafoj kaj parencoj miaj, mi
Plinobeligas vin per la titolo
De lordoj, la unuaj, kiujn tiel
Skotland' honoris. Ĉion, kio restas
Farinda, ni ekfaru kiel eble
Plej frue, nome, la rehejmigadon
De ekzilitoj niaj, forkurintaj
De ruza tiraneco la intrigojn,
La kulpigadon de la ministraro
De tiu ĉi buĉist' mortinta kaj
Reĝino lia diabliniĝinta,
Memmortiginta, laŭ popola voĉo;
Kun helpo de la kompatema Dio
Atentu ni pri tio ĉi, kaj ĉio
Elplenumota, laŭ la tempo, loko,
Kaj la okazo de la devalvoko;
Al ĉiuj dankon, al ĉiu persono
Inviton al la reĝkronad' en Skono.
Trumpetado. Ĉiuj foriras.

______________________

PIEDNOTOJ.

[1] T. e. Malkomo.

[2] Seneo = senna, séné fr.

[3] Kompreneble tiu ĉi parolado direktiĝas jen al la doktoro jen al Setono.


FINO DE LA LIBRO MAKBETO


Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"