Makbeto: Akto Kvara

AKTO KVARA

SCENO I

Kaverno. En mezo, kaldrono plena je akvo bolanta. Tondras.
Venas la TRI SORĈISTINOJ.
UNUA SORĈISTINO.
Trifoje miaŭis la kat' dukolora.
DUA SORĈISTINO.
Kaj la erinaco kvarfoje ekblekis.
TRIA SORĈISTINO.
Ekkrias harpio, «Nun estas la horo».
UNUA SORĈISTINO.
Ĉirkaŭ la kaldron' vin metu,
L' internaĵojn tuj enĵetu
Venenitajn,—rondirante,
La miksaĵon kunfarante;—
Bufon, kiu noktojn tremis
Tridek-unu, dum ĝin premis
Peza ŝtono; ĵetu ĝian
Ŝvitvenenon en magian
Poton; jen l' unua faro
Inter la ensorĉilaro.
ĈIUJ.
Fabrikilo de malbono,
Elhejtiĝu la kaldrono;
Kiel eble plej penadu,
Bolu akvo, fajr' bruladu.
DUA SORĈISTINO.
De la marĉserpent' tranĉaĵo
Helpu al kaldronmiksaĵo,
Piedfingro de la rano,
Kaj de la vespert' la lano,
Poste lango de hundido,
Kaj pikilo de aspido,
De lacerto la krureto,
Kaj flugilo de gufeto,
La infera sup' boladu,
L' ensorĉil' plifortiĝadu.
ĈIUJ.
Fabrikilo de malbono,
Elhejtiĝu la kaldrono;
Kiel eble plej penadu,
Bolu akvo, fajr' bruladu.
TRIA SORĈISTINO.
Skvam' ŝlimhava de drakego,
Kaj de lupo la dentego,
Mum' de sorĉistin' trompema,
Faŭko de la ŝark' glutema,
La radik' de malbenita
Herbo nokte elfosita,
Malboniga, la hepato
De hebrea advokato,
De taksuso tre maljuna
Ŝelo, kiu, dum la luna
Mallumiĝ' post lasta fazo,
Falis teren, ankaŭ nazo
De sovaĝa Turko faros
La miksaĵon pli ŝlimplena.
Ankaŭ tigran internaĵon
Ĵetu en l' infermiksaĵon.
ĈIUJ.
Fabrikilo de malbono,
Elhejtiĝu la kaldrono;
Kiel eble plej penadu,
Bolu akvo, fajr' bruladu.
DUA SORĈISTINO.
Per mandrila sang' frostigu,
Por ke vi ĝin plibonigu.
Venas Hekateo.
HEKATEO.
Ho brava! Mi laŭdas penadojn la viajn,
Kaj vi partoprenos premiojn la miajn:
Kaj nun la kaldronon vi kunrondirante,
Simile al elfoj kaj feoj kantante,
Ensorĉu l' inferan miksaĵon.
Muziko kaj kanto, «Nigraj spiritoj», k. c. Hekateo malaperas.
DUA SORĈISTINO.
Pro pikdoloretoj en dikfingro mia
Mi sentas, ke venas nun malbonaĵ' ia.
Kiu ajn alproksimiĝu;
Vi seruroj, malfermiĝu!
Venas Makbeto.
MAKBETO.
Ho vi sekretaj noktomezulinoj!
Kion vi faras?
ĈIUJ.
Faron ne direblan.
MAKBETO.
Mi petas vin, pro via profesio,
De kie ajn vi tian antaŭscion
Akiris, al mi nun respondu: kvankam
La uragano levos sin, preĝejojn
Per furioza fort' ruinigante;
Kaj kvankam la ŝaŭmantaj monstraj ondoj
Konfuzos kaj englutos la ŝiparon;
Kaj kvankam nematura gren' disfalos,
Kaj arboj forbloviĝos; kaj kasteloj,
Per tondra sago disfenditaj, rompos
La kapojn de gardistoj siaj; kvankam
Palacoj kaj la altaj piramidoj
Ĝis siaj fundamentoj ekskuiĝos,
Kaj kvankam eĉ la semoj de Naturo
Fariĝos sendistinge kunmiksitaj,
Ĝis memdetruo kontraŭ siaj faroj
Ribelos, al mi klare nun respondu.
UNUA SORĈISTINO.
Parolu.
DUA SORĈISTINO.
Nin demandu.
TRIA SORĈISTINO.
Ni respondos.
UNUA SORĈISTINO.
Sciigu, ĉu vi volas la respondon
De ni, aŭ niaj mastroj.
MAKBETO.
Voku ilin.
UNUA SORĈISTINO.
Enverŝu sangon de porkino,
Kiu estas manĝintino
De naŭ idoj; en la flamon,
Por pliigi la malamon,
Ĵetu grason, kiu fluis—
Dum la pendigilo bruis,
Tra l' aero svingiĝanta—
De la mortigint' pendanta...
ĈIUJ.
Ho spiritoj nun alvenu;
Je l' soleno partoprenu.
Tondras. Unua Aperaĵo: kapo en armaĵo leviĝas.
MAKBETO.
Sciigu al mi, ho vi potenculo
Mistera,—
UNUA SORĈISTINO.
Silentu; ĉar li scias ĉion,
Kion ajn vi eĉ pensas; do diru nenion.
UNUA APERAĴO.
Makbeto, de l' grafo de Fif' gardu vin,
Makdufo. Sufiĉas: forpermesu min.
Malleviĝas.
MAKBETO.
Mi dankas, ke vi min antaŭsciigas;
Suspektojn miajn vi konfirmas: tamen,—
UNUA SORĈISTINO.
Li ne obeos al ordonoj: jen,
Alia pli potenca ol la lasta.
Tondras. Dua Aperaĵo. Infano sangkovrita leviĝas.
DUA APERAĴO.
Makbeto! Makbeto! Makbeto!
MAKBETO.
Se tri orelojn havus mi, mi aŭdus.
DUA APERAĴO.
Sangama bravul', kun mokema rideto
La homan potencon rigardu Makbeto,
Ĉar lin de virino neniu naskita
Difektos.
Malleviĝas.
MAKBETO.
Makdufo, vivu do: mi vin ne timas.
Sed mi certigon faros pli certiga,
Ligante Sorton al promeso ŝia.
Makdufo, vi ne vivos; tiel mi
Al miaj timoj diros, «Vi mensogas»,
Kaj dormos, kiom ajn la tondro bruu.
Tondras. Tria Aperaĵo: Infano kronita leviĝas,
tenante arbon en la mano.
Ho, kio estas tio, leviĝante,
Kun la mieno de infano reĝa,
Portante sur l' infana frunto rondon,
Montrilon de reĝeco?
ĈIUJ.
Aŭskultu, ne parolu.
TRIA APERAĴO.
Leonkora, ne zorgu, ĉu ekkoleriĝas
Furioze regatoj, aŭ nokte kaŝiĝas
La ekkonspirantoj, ĉar militistaro
Ne venkos Makbeton, ĝis kiam arbaro
Birnama milite sin movos al li.
Malleviĝas.
MAKBETO.
Ha, neeble; kiu
L' arbaron povas varbi? elradiki
La kverkon el la tero? Antaŭsentaj
Bonaĵoj! Ribeleco, ne leviĝu,
Ĝis kiam ankaŭ la arbar' Birnama
Leviĝos, kaj sidante sur la trono
Makbeto fine pagos sian ŝuldon
Kutiman al Naturo.—Tamen mi
Korbatojn sentas pri la jeno: diru,
Se via arto havas la kapablon,
Ĉu en ĉi tiu lando iam filoj
De Bankvo reĝos?
ĈIUJ.
Pli ne volu scii.
MAKBETO.
Vi devas kontentigi min: se tion
Vi ne malkaŝos, malbenaĵ' eterna
Vin frapu! Diru,—kial malleviĝas
Kaldrono via? Kial tiu bruo?
Trumpetado post la scenejo.
UNUA SORĈISTINO.
Vidigu!
DUA SORĈISTINO.
Vidigu!
TRIA SORĈISTINO.
Vidigu!
ĈIUJ.
Ho, vidigu, ho, vidigu:
La vualon tuj forŝiru,
Lian koron dolorigu,
Venu, ombroj, kaj foriru!
Aperas parado de ok Reĝoj, la lasta tenas
per mano spegulon: sekvas la Fantomo de Bankvo.
MAKBETO.
Vi tro similas la spiriton Bankvan;
For! Rigardante vian kronon miaj
Pupiloj turmentiĝas. La hararo
De l' dua orkronito je l' unua
Similas, jen, la tria je la dua.
Abomenindulinoj! Kial tion
Vidigas vi al mi? Nun kvara! Mi
Blindiĝu! Ho, ĉu la parad' senfina
Etendos sin ĝis la renverso tondra
De l' mondo? Jen alia! nun, la sepa!
Mi pli ne vidu: tamen oka venas,
Portante per la man' spegulon, kiu
Al mi vidigas pli ankoraŭ, kiuj
Duoblajn globojn kaj trioblajn sceptrojn
Mantenas: teruraĵ'! Mi nun rekonas
La veron: ĉar sangmakulita Bankvo
Per montra fingro kun ridet' fiera
Almontras ilin kiel siajn. Kio!
La Aperaĵoj malaperas.
Ĉu tio estas vera?
UNUA SORĈISTINO.
Jes, vera tiu antaŭdiro:
Sed kial de Makbet' la miro!
Nun lian koron ni ĝojigu,
Kaj mirindaĵojn ekvidigu:
Tra la aero melodia
Muziko sonu, dum en nia
Antikva danco ni rondiros:
Kaj nia glora reĝo diros:
La ruzaj artoj, kiujn uzis
La sortulinoj, min amuzis.
Muziko. La Sorĉistinoj dancas, kaj poste malaperas kun Hekateo.
MAKBETO.
Do kie estas ili? Foririntaj?
Ĉi tiu malfeliĉa horo estu
Plej malbenota en la kalendaro!
Eniru!
Venas Lenokso.
LENOKSO.
Kion via Moŝto volas?
MAKBETO.
Ĉu vi la sortulinojn vidis?
LENOKSO.
Ne.
MAKBETO.
Ĉu ili ne renkontis vin?
LENOKSO.
Envero,
Ne, via Moŝto.
MAKBETO.
Estu la aero
Infektodona, kie ili rajdas;
Kaj malbenitaj estu ĉiuj, kiuj
Al ili fidas! Mi piedfrapadon
Ekaŭdis de ĉevaloj: kiuj estis?
LENOKSO.
Nur du aŭ tri, por vin sciigi, ke
Makdufo rapidiris al Anglujo.
MAKBETO.
Anglujo!
LENOKSO.
Jes, Anglujo, via Moŝto.
MAKBETO.
Ho tempo, vi malhelpas miajn farojn
Terurajn: cel' rapide elpensita
Postulas rapidiran plenumadon:
De tiu ĉi momento miaj pensoj,
Apenaŭ naskiĝintaj, sian volon
Efektivigos, kaj eĉ nun, por vesti
Per faroj miajn pensojn, la kastelon
Makdufan mi ekkaptos, la graflandon
Okupos; per la glavo mi mortigos
Edzinon lian, liajn geinfanojn,
Kaj ĉiujn, kiuj nomas sin parencoj.
Mi ne intencas vante fanfaroni;
Mi tion faros antaŭ malvarmiĝo
De mia celo. For, vidaĵoj ĉiaj!
Nu, min konduku tien, kie trovas
Sin la sinjoroj.
Ĉiuj foriras.

SCENO DUA

Fifo. La Kastelo de Makdufo.
Venas GRAFINO MAKDUFO kun sia FILO kaj ROSSO.
GRAFINO MAKDUFO.
Sed kion do li faris, por ke li
De l' lando rapidiru?
ROSSO.
Pacience
Atendi oni devas.
GRAFINO MAKDUFO.
Pacienco!
Sed kie estis lia? Li foriris
Malsaĝe: se ne agoj niaj, timoj
Nin ofte faras ŝajne perfiduloj.
ROSSO.
Vi scias ne, ĉu timo aŭ prudento
Influis lin.
GRAFINO MAKDUFO.
Prudento! La edzinon
Forlasi, kaj infanojn, kaj kastelon,
Kaj ĉiujn signojn de la nobeleco,
En land', de kiu li forkuris! Li
Ne amas nin: al li la sento mankas
Natura: ĉar la eta troglodito
La plej malaltekreska el la birdoj,
Patrino de idaro en la nesto,
Kuraĝas kontraŭstari al la strigo.
En la pezado multe superpezas
La timo lian amon; kie estis
Prudento, kiam tiel senracie
Li forrapidis?
ROSSO.
Ho kuzino mia,
Sindetenema estu: via edzo,
Prudenta, saĝa, nobla, bone konas
La krizojn de la tempoj. Mi ne pli
Kuraĝas diri, sed kruelaj estas
Ĉi tiuj tempoj, kiam oni taksas
Nin, senkulpulojn, kiel perfidantojn;
Kaj ni la onidirojn akordigas
Kun niaj timoj, sur sovaĝa maro
De malcertec' enŝipiĝinte, tien
Kaj reen moviĝante. Forpermeson
Mi petas, post ne longe revenonte;
Aferoj povas ne plimalboniĝi,
Sed nun atingos baldaŭ la antaŭan
Nivelon. Ĉiujn miajn bondezirojn,
Kuzeto bela.
GRAFINO MAKDUFO.
Li senpatra estas
Kvankam li havas patron.
ROSSO.
Miaj sentoj,
Se mi pli longe restos, malvirigos
Min, malhelpante vin, kaj hontigante
Min mem. Mi tuj foriras.
Li foriras.
GRAFINO MAKDUFO.
Via patro
Jam mortis. Kiel do vi povos vivi?
FILO.
Mi faros same kiel la birdetoj.
GRAFINO MAKDUFO.
Manĝante vermojn aŭ muŝetojn?
FILO.
Sole
Per tio, kion mi akiros, kiel
La birdoj.
GRAFINO MAKDUFO.
Kompatinda birdo, vi
Neniam timos la kaptilon.
FILO.
Kial
Mi timos ĝin, patrino? Oni faras
Kaptilojn ne por la malriĉaj birdoj.
Sed mia patro ne en vero mortis.
GRAFINO MAKDUFO.
Jes, vere; kiel vi alian gajnos?
FILO.
Ne, kiel vi alian edzon gajnos?
GRAFINO MAKDUFO.
Mi povus cent aĉeti ĉe l' vendejo.
FILO.
Do vi aĉetos ilin por revendo.
GRAFINO MAKDUFO.
Vi havas pli da sprito ol da jaroj.
FILO.
Ĉu mia patro estis perfidulo?
GRAFINO MAKDUFO.
Jes, vere.
FILO.
Kio estas perfidulo?
GRAFINO MAKDUFO.
Tiu, kiu ĵuras kaj mensogas.
FILO.
Ĉu estas ĉiuj, kiuj tion faras, perfiduloj?
GRAFINO MAKDUFO.
Ĉiu, kiu tion faras, estas perfidulo, kaj pendiginda.
FILO.
Ĉu ĉiuj estas pendigindaj, kiuj ĵuras kaj mensogas?
GRAFINO MAKDUFO.
Ĉiuj.
FILO.
Kiu devos pendigi ilin?
GRAFINO MAKDUFO.
La honestuloj.
FILO.
Do la mensoguloj kaj ĵuruloj estas malsaĝuloj, ĉar la mensoguloj kaj ĵuruloj sufiĉas por venki la honestulojn kaj pendigi ilin.
GRAFINO MAKDUFO.
Nu, Dio helpu vin, petoluleto! Sed kion vi faros, por havigi patron?
FILO.
Se li estus mortinta, vi lin plorus, se ne, tio vidigus al mi, ke mi baldaŭ ricevos novan patron.
GRAFINO MAKDUFO.
Babiluleto, kiom vi parolas!
Venas Sendito.
SENDITO.
Saluton, via Moŝto! Vi ne konas
Min, kvankam mi perfekte scias vian
Altrangon, sed mi timas, ke danĝero
Alproksimiĝas vin: se vi konsilon
De neinstruitulo volas sekvi,
Ne restu tie ĉi; for, kun la filoj.
Mi ŝajnas sovaĝul' vin timigante:
Sed ne antaŭsciigi vin pli estus
Kruele. Dio vin protektu! Ne
Kuraĝas mi plu resti.
Li foriras.
GRAFINO MAKDUFO.
Sed kien povas mi foriri? Kion
Malbonan faris mi? Sed mi memoras,
Ke sur ĉi tiu ter' malbono ofte
Laŭdata estas, kelkafoje fari
Bonaĵojn oni nomas malsaĝeco:
Do kiel mi virinan senkulpigon
Pretendas, ke malbonon mi ne faris?
Venas Mortigistoj.
Kiuj estas tiuj ĉi?
UNUA MORTIGISTO.
Kie estas via edzo?
GRAFINO MAKDUFO.
Mi kredas, ne en tia malsanktejo,
En kiu tia homo, kia vi,
Lin povos trovi.
UNUA MORTIGISTO.
Li perfida estas.
FILO.
Harega sentaŭgulo, vi mensogas!
UNUA MORTIGISTO.
Kokido, kion?
Frapanto lin por ponardo.
Fiŝid' de perfideco!
FILO.
Mi mortiĝis,
Patrino: kuru for, mi petas vin!
Li mortas.
Grafino Makdufo foriras, kriegante «Mortigo!» La mortigistoj foriras post ŝi.

SCENO TRIA

Anglujo. Antaŭ la reĝa palaco.
Venas MALKOMO kaj MAKDUFO.
MALKOMO.
Ni trovu dezertejon, por ellasi
La larmojn, kiuj premas niajn brustojn.
MAKDUFO.
Plibone ni mantenu niajn glavojn
Mortigajn, por defendi la patrujon,
Kuŝantan sub kalkano de tirano.
Plivastiĝadas ĉiutage krioj
De l' buŝoj de vidvinoj kaj de orfoj,
Frapante la ĉielon, kiu eĥas
Responde, kunplorante kun Skotlando.
MALKOMO.
Mi ekproklamos ĉie la bezonojn
De mia lando, laŭokaze ilin
Plenumos. Tio, kion vi ĵus diris,
Antaŭenpuŝos eble l' entreprenon
De ni celatan. Tiun ĉi tiranon
Abomenindan oni kredis justa
Antaŭe: vi lin amis, li malbonon
Al vi ĝis nun ne faris. Mi nur estas
Junulo; kaj vi eble konsideros,
Ke saĝe estos min oferi, kiel
Ŝafidon, por eviti la koleron
De tiu ĉi demono.
MAKDUFO.
Mi ne estas
Perfida.
MALKOMO.
Sed Makbeto estas. Foje
Grandanimulo povus deflankiĝi,
Por elplenumi reĝan komision.
Sed min pardonu; mi ne povas ŝanĝi
Naturon vian; la anĝeloj havas
Brilecon, kvankam la plej brila falis:
Se eĉ malvirto portus veston helan,
Mienon sian propran havus virto.
MAKDUFO.
Mi malesperas.
MALKOMO.
Viaj agoj igis
Min dubi vian viran fidelecon;
Ĉar kial vi la filon kaj edzinon—
Ligilojn alteprezajn de la amo—
Forlasis, ne dirinte adiaŭon?
Nur miaj timoj, ne suspektoj miaj,
Vin malhonori ŝajnas—kion ajn
Mi pensu, eble vi justulo estas.
MAKDUFO.
Sangadu, kompatinda patrolando!
Starigu, tiraneco, vian bazon,
Justeco vin ne povas kontraŭstari;
Ĉar la suferoj de patrujo nia
Prezentas garantion de titolo
Al la tirano; nobelul', adiaŭ:
Mi ne la rolon ludus de l' fripono,
Al kiu vi aludas, por ricevi
La tutan havon de la uzurpinto,
Kun la riĉaĵoj de la oriento.
MALKOMO.
Ne ofendiĝu. Mi ne diris tion
Pro timo kontraŭ vi. Patrujo nia,
Ho ve! sub peza jugo subpremiĝas;
Ĝi ploras, ĝi sangadas, ĉiutage
La sum' de ĝiaj vundoj pliiĝadas:
Mi kredas, ke por la subten' de miaj
Reĝrajtoj amikaro tuj sin levos,
Ĉar multaj miloj jam de Anglolando
Promesis sindoneme sian helpon.
Sed, malgraŭ ĉio, kiam mi la kapon
De la tirano havos sub piedoj,
Aŭ portos ĝin je l' pinto de la glavo,
La kompatinda patroland' enhavos
Pli da malvirtoj ol antaŭe, pli
Da suferado pro la malbonaĵoj
De la reĝonto.
MAKDUFO.
Kia estas li!
MALKOMO.
Min mem pridiras mi, mi, kiu havas
Enradikitajn tiamaniere
La malpuraĵojn de malvirto mem,
Ke, kiam ili estos malkaŝitaj,
La nigra koro de Makbeto ŝajnos
Neĝblankan veston porti, kaj regatoj
Lin taksos kiel ŝafon, en komparo
Kun la senmezuregaj kruelaĵoj
De mi, la lupo.
MAKDUFO.
Ne el la legioj
De la infer' flamanta povas veni
Diablo pli praktika je malbono,
Ol mem Makbeto.
MALKOMO.
Mi lin konas kiel
Sangaman, avareman, perfidulon,
Malican, kulpan je la tuta aro
De pekoj: sed al mia volupteco
Ne estas lim': edzinoj kaj filinoj,
Patrinoj kaj fraŭlinoj viaj povus
Ne kontentigi miajn amdezirojn;
Kaj ĉiujn malhelpaĵojn, eĉ plej fortajn
Por kontraŭstari ilin, mi disbatus
Laŭ mia volo: ja plibone estus
Ke eĉ Makbet', ol tia, reĝu.
MAKDUFO.
Vere
Senlima malĉasteco la naturon
De tiraneco havas: jam ĝi kaŭzis
La fruan nenecesan renversiĝon
De l' tron' de multaj reĝoj. Sed ne timu
La vian supreniri: ĉar vi povos
Indulgi en sekreto viajn pekojn,
Dum vi ŝajnigas rolon de ermito.
Sufiĉe da virinoj plej cedemaj
Ni havas; kiuj ĝoje sin dediĉos
Por plaĉi vian malĉastecon,—kiu
Similas al vultur' glutama,—kiam
L' amindamanto estas la reganto.
MALKOMO.
Kun tio en mi kreskas avareco
Supera, tia ke, se mi fariĝus
Regnestro, mi forigus la nobelojn,
Por ke proprigu mi al mi iliajn
Bienojn; mi de tiu la juvelojn
Dezirus, de alia la domegon.
Ju pli mi havus des pli mi sopirus:
Falsanto, mi per novaj dokumentoj
Pretendus punojn kontraŭ la justuloj,
Per konfiskado de la posedaĵoj
Pliriĉigante min.
MAKDUFO.
La avareco
Ol malĉastec' radikon pli profundan
Prezentas, kiu pasas kun juneco,
Kaj jam regnestrojn multajn ĝi detruis:
Ne timu tamen, ĉar Skotlando havas
Sufiĉe por vin kontentigi: ĉio
Eltolerebla estas kunigate
Kun kelkaj bonaj ecoj.
MALKOMO.
Mi neniajn
Posedas: tiujn, kiuj plinobligas
Animon reĝan, kiel la justeco,
Vereco, modereco, sindoneco,
Persisto, kompateco, humileco,
Kuraĝo, pacienc', animforteco,
Ne ŝatas mi, kontraŭe, al mi plaĉas
De ĉiu krim' la formojn diversigi
Multmaniere. Se mi povus, mi
Preferus la ĉielon kun infero
Kunmiksi, ĉiujn homojn malpacigi,
Internacian pacon elforigi.
MAKDUFO.
Skotlando, ho Skotland'!
MALKOMO.
Ĉu tia viro
Regnestri devus, diru, ĉar mi havas
Naturon vere tian.
MAKDUFO.
Tia viro
Ne devus vivi. Ho naci' mizera,
Kun uzurpinto sangtrempita, kiam
Feliĉajn tagojn vi revidos, kiam
La vera heredant' de via trono,
Kalumniante sian rason, staras
Memkulpiginto? Via patro estis
Sanktulo: la reĝin', patrino via,
Pli ofte sur genuoj ol piedoj,
Senvivan vivon vivis, diservante.
Adiaŭ! La rakonto pri vi mem
Kaj viaj ecoj min ekzilas de
Skotlando. Mia kor', esperoj viaj
Ĉi tie mortas!
MALKOMO.
Ho Makdufo, via
Pasio nobla, de bonec' naskito,
Elviŝas el animo mia nigrajn
Suspektojn, min certigas pri honoro
Kaj fidindeco via. Jam Makbeto
Penadis per ĉi tiuj allogaĵoj
Min fari sia, kaj prudento vera
Malhelpas min tro rapidege agi:
Sed Dio ĉiopova traktu inter
Ni ambaŭ! Ĉar ŝip' mia velveturos
Laŭ via direktilo: mi maldiras
Kalumniaĵojn miajn ĵus diritajn,
Kaj neas ilin kiel malveraĵojn:
Virinon mi neniam malĉastigis;
Neniam mi ĵurrompis, mi apenaŭ
Avaris miajn proprajn heredaĵojn;
Neniam trompis per parolo mia,
Nek la diablon mem perfidi volus
Al lia egalulo; al mi plaĉas
Ne malpli vero, ol la vivo mem.
Kaj ĉio estis nur kalumniaĵoj
Kontraŭ mi mem: nun tio, kio vere
Mi estas, de vi restas disponebla,
Kaj de patrujo mia kara, kien
Sivardo, kun dek mil armitoj, iris,
Ĵus antaŭ ol vi tien ĉi alvenis.
Nun ni ekiru kune, kaj sukceso
Respondu al apero nia justa!
Sed kial vi silentas do?
MAKDUFO.
Diraĵoj,
Jen plezurigaj al mi kaj jen male
Samfoje, ŝajnas preskaŭ mirrakontoj.
Venas Kuracisto.
MALKOMO.
Nu, ĝis revido. Ĉu la reĝ' eliros?
KURACISTO.
Sinjoro, jes: nun kompatindularo
Atendas, por ke li mantuŝu ilin:
Plej fortaj provoj de la kuracarto
Iliajn malsanegojn malsukcesis
Formovi; sed je la mantuŝo reĝa—
Ĉar Di' sanigan povon al li donis—
Ekresaniĝos ili.
MALKOMO.
Mi vin dankas.
La kuracisto foriras.
MAKDUFO.
Kiel sin nomas tiu malsanego?
MALKOMO.
Ĝin oni nomas la «malsano reĝa»;
Mi vidis tie ĉi la bonan reĝon
Miraklojn fari. Kiamaniere
De Dio li ĉi tiun povon havas,
Nur scias li: sed multajn malsanulojn,
Ŝvelintajn per ulceroj, kompatindajn,
Pri kiuj malesperis kuracistoj,
Li resanigas, pendigante ĉirkaŭ
Iliaj koloj specon da monero,
Samtempe al la sankta Di' preĝante,
Kaj oni diras, ke l' heredontaro
Sinsekve tiun benon kuracartan
Ricevos. Kun ĉi tio li posedas
La dian profetarton, kaj per dotoj
Similaj rimarkindaj de persono
Kaj de spirito estas li benita.
Venas Rosso.
MAKDUFO.
Rigardu, kiu venas tien ĉi.
MALKOMO.
Sampatrujano mia; sed mi ne
Lin konas.
MAKDUFO.
Mia kuzo tre afabla,
Ĝojege mi revidas vin.
MALKOMO.
Mi nun
Lin konas. Bona Dio laŭokaze
Finigu nian longan apartiĝon!
ROSSO.
Amen, sinjoro.
MAKDUFO.
Ĉu Skotlando statas
Kiel antaŭe?
ROSSO.
Kompatinda lando,
Ho ve! ĝi, sin apenaŭ rekonante,
Ne povas nomi sin patrujo nia,
Sed nia tombo; kie nur ridetas
Pri ĝia malfeliĉo nesciantoj,
Kaj kie oni ne rimarkas ĝemojn
Kaj korŝirantajn kriojn, sed singultoj
De kordoloro ŝajnas ordinara
Eksento, ordinara de mortintoj
Funebro, kaj bonuloj, kiuj sentas
En si la ĝojon de la viv', ne scias
Ĉu morto per perforto aŭ perfido
Neatendite frapos ilin, antaŭ
Ol velkos la floretoj, kiujn ili
Sur siaj ĉapoj portas.
MAKDUFO.
Ho, rakonto
Preciza, sed tro vera!
MALKOMO.
Ĉiu horo
Malfeliĉaĵojn novajn gravediĝas.
MAKDUFO.
Kiel edzino mia statas?
ROSSO.
Bone.
MAKDUFO.
Kaj la infanoj?
ROSSO.
Bone ankaŭ.
MAKDUFO.
Do ne
Maltrankviligis ilin la tirano?
ROSSO.
Trankvilajn tute mi forlasis ilin.
MAKDUFO.
Ne estu vortŝparema, sed parolu.
ROSSO.
Je l' tempo, kiam mi ĉi tien venis,
Por diri la rakonton kortuŝantan,
Mi aŭdis, ke arego da bravuloj
Jam interligis sin ribele—kion
Al mi konfirmis forte la vidaĵo
De granda soldataro de l' tirano:
Nun helpon ni bezonas; via sola
Ĉeesto en Skotlando amasigus
Soldatojn, bataligus eĉ virinojn,
Malfeliĉaĵojn nunajn por eligi.
MALKOMO.
Konsolu ilin per sciigo, ke
Ni tien iras: ĉar la bona reĝo
De Anglolando al ni komisiis
Sivardon bravan kun dek mil armitoj,
Kaj nek pliaĝa ol li, nek pli sperta,
Soldato estas inter kristanaro.
ROSSO.
Mi volas, ke respondan konsoladon
Mi povus doni! Sed paroloj miaj
En la aero de l' dezerto volus
Kriiĝi, kie ne ekaŭdus ilin
Orelo homa.
MAKDUFO.
Ĉu rilatas ili
Al la afero ĝenerala, aŭ
Privata?
ROSSO.
Ĉiujn honestulojn ili
Koncernas, sed vin ĉefe.
MAKDUFO.
Se min mem,
Eldiru al mi tuj novaĵon vian.
ROSSO.
Oreloj viaj ne al lango mia
Malamon sentu, kiu nun aŭdigas
Al ili la plej malĝojigan sonon
Elparoleblan.
MAKDUFO.
Hm! mi ĝin divenas.
ROSSO.
Kastelon vian oni ekokupis
Subite, kaj edzinon vian kaj
Infanojn oni buĉis kruelege.
Se mi aldirus la detalojn, tio
Aldonus ŝajne vian morton ankaŭ
Al la buĉad' de la gemortigitoj.
MALKOMO.
Ho bona Dio! Sed ne kovru tiel
Per la ĉapelo, kamarad', la frunton;
Esprimu buŝe kordoloron, kiu
Ne parolate pruvas, ke la koro
Elkrevas.
MAKDUFO.
Ĉu vi diris ankaŭ miajn
Infanojn?
ROSSO.
Jes, edzinon, kaj infanojn,
Servistojn, ĉiujn, kiujn oni trovis.
MAKDUFO.
Kaj mi forestis! La edzinon ankaŭ?
ROSSO.
Mi diris.
MALKOMO.
Konsoliĝu: kuracilojn
Ni faru el ĉi tio, por kuraci
Per venĝo nia kordoloron nian
Mortigan.
MAKDUFO.
Li infanojn ne posedas.
Ho, ĉiujn miajn gekarulojn? Ĉu
Vi diris, ĉiujn? Akcipitr' infera!
Ho, tutan mian belan kokidaron
Kun la patrino, senkompate?
MALKOMO.
Devas
Vi kiel viro ĝin batali.
MAKDUFO.
Certe
Mi tion faros, sed mi kiel viro
Ĝin devas senti. Mi ne povas ne
Memori, ke ĉi tiuj geamatoj
Ekzistis, al mi pli ol viv' karegaj.
Ĉu Dio rigardante ne protektis
La senkulparon? Oni frapis ilin
Pro vi, Makdufo kulpa, kiu estas
Nenio; ĉar ne pro iliaj krimoj
Okazis la buĉado, sed pro miaj.
Ripozu ili nun en paco!
MALKOMO.
Tio
Ĉi estu do al vi la akrigilo
De via glavo: kordoloro vin
Ekkolerigu, al vi ne dormigu
La sentojn, ilin veku.
MAKDUFO.
Ho, mi povus
Virinan rolon ludi je l' okuloj,
Kaj venĝon fanfaroni per la lango!
Sed, kompatema Dio, mallongigu
La intertempon, kaj vizaĝo kontraŭ
Vizaĝo tiun ĉi demonon skotan
Al mi konduku; en la tuja trafo
De mia glavekbato lin starigu:
Se li el pun' severa elturniĝos,
Lin ankaŭ Dio senkulpigu!
MALKOMO.
Bravan
Arion vi nun kantas. Ni rapidu
Al reĝ'; soldatoj niaj estas pretaj:
Ni nur bezonas forpermeson. La
Rikolto maturiĝas al la manoj
De ni, de l' ĉiopova Di' la iloj.
Kuraĝon: ĉar laboron kronas pago:
Post longa nokto venas fine tago.
Ili foriras.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"