Mondo kaj Koro: Nova sento

Sonorilludo.

Vespere, en la kora, dolora monotono,Subite, jen, eksonas la sonorila sono
Kun frapo ĝemanta,Kun voĉo tremanta.
La batoj ekbruas, fenestron ekskuasKaj milde ekfluas muĝado la sorĉa.Ho, son’ sonorila, vi tondrosimilaKaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!Doloro en koro sveninte dronantaSufokas. Mi vokas al bronzo sonanta:
Ho svingu la langonVi tondre batanta!Ho, plend’ via grandaTraringu la landon!Ho plendu la fontonDe l’ sango riproĉo!Ho, tondru la voĉo,Ke fendu la monton!Estingu flamlangonDe l’ sent’ malamanta,De l’ blinde flamantaVolinta la sangon.Atingu la kantoLa koran profundonPor vindi la vundonSangintan pro vanto.Ho sorĉu la sentonIndulge lulante,Kaj larmojn rulanteEksolvu la penton!Ho ringo de kantoj!Vi fondu la rondon:Vi fandu la mondonEn rond’ de amantoj!
Kor’ brulas, voĉ’ lulas, min levas, mallevas,Pri l’ flamo de l’ amo flagranta mi revas:Ke ruĝaj flamlangoj disflugas tra l’ landoj,Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno,Kaj frate, en rondo solena, tra l’ mondoEkmuĝas la ondo de l’ kant’ pri Kompreno...
Sed, ho ve, tremante,Lastfoje ĝemante,
Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,Kaj kaptas min denove dolora monotono...

Ni laŭdu lin...

—je memortago pri morto de nia Majstro.—
Memora fest’ ... dolora fest’!Funebre ni solenas.Ho flugis for la flam’ de l’ kor’,Ni kiun larme benas.
Nek tondra son’ nun de kanon’,Nek sonoriloj festas,Nur batsonor’ de nia kor’Pri la solen’ atestas.
En vasta mond’ malgranda rond’Ja estas nur la fratoj,Sed kun potenc’, majesta senc’Kuniĝas korobatoj.
Ho kunsonor’ de nia kor’Funebru la benatan,De kies am’ flagranta flam’Kunfandis rondon fratan.
Estingis sin la flam’ de l’ sin’Plu ĝia varm’ ne hardas,Sed staras jam fandaĵ’ de l’ am’Kaj spite frostoj—ardas.
Ĝin flegu ni, ardegu ĝi,Ĝis el malgranda sferoPost vintra frost’ la Pentekost’Alvenos al la tero.
Ĝis kun ĝojbril’ flamlangoj milTra l’ tuta mond’ disflugasĜis falas, jen, la peza ĉen’,Nun kiu langojn jugas.
Ĝis en kompren’, eterna ben’Fratiĝos mondo tuta...Ni laŭdu Lin, ke aŭdu ninHomaro surdemuta.

Pri nia kor’...

Ni estu fieraj, fratojPri nia kor’,Pri ĝiaj doloraj batoj!
Ĉar estas la bat’ doloraEn nia kor’Pro tuta la mond’ senkora.
Nin mok’ kaj malam’ rigardas;Sed nia kor’Nur amon rebrilas, ardas.
En vintro de l’ tempo nunaJen nia kor’!Ĝi estas la brilo suna.
Frostiĝas nun sent’ kaj larmo...Sun’: nia kor’Vanluktas kun la malvarmo.
Sed venos, ho venos tempoPor nia kor’!Ni fidu je la printempo!

Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito.

—1919.—
Nun pri armil’ kaj viro, pri paca batalantoEl fund’ de l’ kor’ eksonu laŭdanta nia kanto!Ĉar kreis li miraklon, la tutan homan gentonPer am’ unuigontan miraklan fundamenton.
El mondo de l’ barakto, malam’, batalo, peloLi volis montri vojon al alt-brilanta celo,Kaj montris li la vojon de l’ savo kaj de l’ bono!Sed, ho, orelojn surdajn atingis la admono.
„Ho, mia kor’!“ li kantis, ĉar kaptis lin doloro:Pro tuta mond’ doloris la granda nobla koro,Por sangverŝanta mondo ĝi sangverŝante batis.Kaj kun doloro fajra ĝi amis kaj kompatis.
Vir’ milda kaj modesta, sed forta kaj decida,Nek batoj de la sorto, nek homa mok’ perfidaStarigi povis baron al lia fajrintenco,Li luktis per espero, obstino, pacienco.
Kaj en batal’ li mortis, se ankaŭ ne per sabroĈevalo de l’ milito galopis tra l’ kadavro,Lin la Teruro venkis, sur lia freŝa tomboBaraktis kun pafita flugil’ la packolombo....
Ĉu longe furiozos la pereiga flamo,Ke ankaŭ ami povas la hom’ nur per malamo,Ke amon al patrujo per tio li ekmontras,Ke al nacio fremda malbenon fulmotondras?
Ĉu nin do turmentados eterne la malbeno,Ke genton de la gento forbaras malkompreno,Ke al aligentanoj la lango estas mutaKaj, se parolas, sonas nur blasfemad’ balbuta?
Ĉu do ankoraŭ longe la hont’ terura restas,Ke hom’ al homo lupo, kruela lupo estas,Ke patro testamentas malamon al la ido,Ke venkas kaj triumfas rikane la perfido?
Ke ruz’ diabla estas la diplomata moro,Ke la mortigon lertan ornamas brila gloro?Ke oni masbuĉadon en nom’ de Di’ aranĝasKaj ke la pli potencaj la pli malfortajn manĝas?
Jen estas mi Hungaro per ĉiu bat’ de koro,Per ĉiu gut’ de sango, per ĉiu gut’ de ploro...Mi forte radikiĝas en kara ter’ nacia,El ĝi suĉita estas ja tuta forto mia.
Kaj volas mi, ke ĝia art’, manier’, kulturoKunbrilu en la pompo de l’ paca mondkonkuro;Ĉar per pereo ĝia pereus io bela,Perdiĝus kvazaŭ unu kolor’ de l’ ark’ ĉiela.
Etendas mi la brakojn por frata ĉirkaŭprenoMalsate je konsento, soife je kompreno......Kaj streĉas sin rigide al manoj miaj pacajIndulge ne manplatoj, sed pugnoj nur, minacaj.
Forsonas en dezerto la plorobtuza voko...Ho mian sekan gorĝon kunpremas jam sufoko,Detruas en animo terura kataklismo:Amata mia lando baraktas en abismo!
Ho, super ĝia kapo glav’ Damoklesa pendas,Al la pli promesinto landpartojn oni vendas.Kaj ploras, ĝemas, plendas la forŝiritaj korpoj,Samkiel ĉe la tombo de la patrin’ la orfoj.
Mi tamen ne blasfemas, malbenojn mi ne sendas,Laciĝis jam la brakoj, de longe sin etendas.Nun ilin, kun la lasta eksving’ de l’ malesperoEklevas mi, kriante el maro de l’ sufero:
Ho, vi spirit’ benata de l’ paca batalantoEstingu la inferon de la nacia vanto!Ekfulmu via lumo en malespera nigro,Ke ektiminte kuru la diskarnanta tigro.
La tigro verdokula de l’ malkonkord’, ĵaluzo,De l’ rabinstinkt’ nacia, de la perfida ruzo,Ke estu fine sekaj la fontoj de la ploroKaj unu la ŝafaro, kaj unu la pastoro.
Ke ŝultro ĉe la ŝultro laboru ĉiu lando,Kunplektu ilin forte de l’ amo florrubando.Sur via kun adoro florornamita tomboEkflugu kun sonanta flugil’ la packolombo.
Kaj kiel Dioniza festen’ per unu fojoEkmuĝu tra la tero la ditiramb’ de ĝojo,Ke fine, sub la signo de l’ verdaluma stelo,Alvenu, ho alvenu sur teron la ĉielo.

Supren la korojn...

Ho, kavaliroj de la nova sent’,Ekbruligantoj estu ni de l’ koroj!Flugu de kor’ al kor’ en homa gent’Hele flamantaj festaj fajrofloroj!Ĝemas mizere, en mallum’ dronanteTuta homaro sub malbona sorĉ’,Brilu al ili ĉie, lumdonante,Koro flamanta, kiel gvida torĉ’.
Supren la korojn samideana rond’!Montru ni ilin al disonanca mond’!Ĉar en niaj koroj estas fundament’De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.
Ho kavaliroj de la Pentekost’!Lukti ni devos en bataloj multaj:Jen malamikoj: la anima frost’,Blinda malam’ kaj malkomprenoj stultaj.Veoj alarmas por batal’ benata,Grandaj mizeroj vokas nin por arm’.Jen la armiloj: la laboro frata,Brak’ brakumanta kaj la kora varm’.
Supren la korojn, samideana rond’!Montru ni ilin al disonanca mond’!Ĉar en niaj koroj estas fundament’De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj