Tri ceteraj noveloj de Mark Twain: Kanibalismo en la Vagonoj

Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia ĝisokcidenta vojaĝo, post vagonŝanĝo ĉe Tero-Hoto, en ŝtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-, aŭ eble kvindekjara, entrajniĝis ĉe unu el la laŭvojaj stacionoj kaj sidiĝis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi juĝis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi loĝas en Vaŝingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaŭ konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Ĉefurbo, eĉ la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Ĉambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaŭ du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:

“Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo.”

La rigardo de mia nova kamarado eklumiĝis plaĉe. La vortoj revigligis feliĉan memoraĵon, mi supozis. Tiam lia vizaĝo fariĝis meditema, preskaŭ malĝoja. Li turniĝis al mi kaj diris, “Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta ĉapitro de mia vivo—ĉapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Aŭskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos.”

Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed ĉiam kun emocio kaj seriozo.



En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Ĉikagon. Entute estis nur dudek kvar pasaĝeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaŭ formiĝis plaĉaj kunrilatoj. La vojaĝo promesis esti feliĉa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis eĉ la plej svagan antaŭsenton pri la honoraĵoj baldaŭ nin surfalontaj.

Je la dekunua de la vespero peza neĝo komencis faladi. Baldaŭ post eliri vilaĝeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon etendantan sian senfinan leŭgaron da sendoma morno en la direkto al Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aŭ montetoj, aŭ eĉ nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovaĝejon, pelante la falantan neĝon antaŭ si kiel ŝprucaĵon fontintan el la kresthavaj ondoj de ŝtorma maro. La neĝo pliprofundiĝis rapide kaj ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis ĝin kun konstante pligrandiĝanta malfacileco. Efektive, foje ĝi preskaŭ plenhaltis meze de grandegaj drivaĵoj sin amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftiĝi. Gajecon anstataŭis serioza maltrankviliĝo. La eblo ekmalliberiĝi en la neĝo, sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruaĵo, sin anoncis al ĉiu menso kaj etendis sur ĉiun spiriton sian malesperigantan influon.

Je la dua de la mateno mi vekiĝis el malfacila dormado pro la ĉeso de ĉiu movado ĉirkaŭ mi. La timigega vero sin trudis al mi kun fulma rapideco: negodrivaĵo malliberigis nin! “Ĉiuj manoj eksaltu al la savado!” Ĉiu viro obeis tujege. En la sovaĝan nokton, la peĉan malhelon, la ondegan neĝon ĉiu estulo sin lanĉis, plene konsciante ke momento malŝparata nun povos pereigi nin ĉiujn poste. Ŝovelilojn, manojn, tabulojn—ion ajn, ĉion ajn povantan flankenmovi neĝon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraŭ la amasiĝantaj neĝoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.

Nura mallonga horo sufiĉis por pruvi la nepran senutilon de niaj klopodoj. La ŝtormo barikadis la vojon per dekduo da drivaĵoj dum ni forŝovelis unu. Kaj eĉ pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda antaŭenpelo de la lokomotivo rompis la antaŭ-malantaŭ-ŝafton de la pelrado! Eĉ havante malfermitan vojon antaŭ ni, ni estintus tamen senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege malĝojaj. Ni kuniĝis ĉirkaŭ la hejtostovoj kaj analizis tre serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj—sur tio baziĝis nia ĉefa ĉagreno. Maleblis ke ni frostiĝu ĉar estis bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolaĵo. La diskutado finiĝis je nia agnosko pri la malkuraĝiga decido de la konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia neĝo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj eĉ se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon aŭ malsatmorton! Miaopinie, eĉ la plej forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj.

Antaŭ ol forpasis nova horo, interparolado mildiĝis ĝis mallaŭta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subaŭdate laŭintervale inter la plilaŭtiĝo kaj malplilaŭtiĝo de la ŝtormo. La lampoj malbriliĝis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi—por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili—por ekdormi, se ili povus.

La eterna nokto—certege ĝi ŝajnis eterna al ni—eluzis finfine siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagiĝo aperis en la oriento. Dum la lumo plifortiĝis la pasaĝeroj komencis vekiĝi kaj elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj laŭvice ĉiu forlevis de sur la frunto sian tien ŝovitan ĉapelon, streĉis siajn malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la senĝojan perspektivon. Senĝoja tio estis, efektive! Nenia vivantaĵo videblis ie ajn, nenia homa loĝejo! Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj neĝtabuloj drivis tien kaj reen antaŭ la vento: mondo da kirliĝantaj neĝeroj elbarantaj la supran firmamenton.

Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe pensante. Denova lantanta morna nokto—kaj malsato.

Nova tagiĝo—nova tago da silento, malfeliĉo, atrofia malsato, senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza dormado, plena je sonĝoj pri bankedoj—ekvekiĝoj ĝenegitaj per malsatronĝado.

La kvara tago alvenis kaj foriris—kaj la kvina! Kvin tagoj da terura malliberiĝo! Sovaĝa malsato spektadis el ĉiu okulo. Enestis ĝin signo de horora signifo. La antaŭanonco pri io malklare formiĝanta en ĉiu koro—io kiun nenia lango ankoraŭ kuraĝis envortigi.

La sesa taga forpasis—la sepa eklumigis la plej marasman kaj grizvizaĝan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la morto. Nun necesas ke tio eksteriĝu! Tiu aĵo kreskadinta en ĉiu koro nun pretis trasalti finfine ĉiun lipparon! La naturo estis ŝarĝita ĝis la lasta tolerebla nivelo—necesis ke ĝi cedu. RIKARDO H. GASTONO, el ŝtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, stariĝis. Ĉiuj antaŭsciis kio estas okazonta. Ĉiuj pretiĝis—ĉiu emocio, ĉiu signo pri ekscitiĝo estis subpremitaj—nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovaĝaj.

“Sinjoroj: Tion ni ne povas daŭre prokrasti! La horo ĉemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per manĝaĵo la ceterajn.”

S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el ŝtato Ilinojso, stariĝis kaj diris: “Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Saŭjeron el ŝtato Tenesio.”

S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el ŝtato Indianio, diris: “Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko.”

S-RO KAROLO J. LANGDONO: “Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo.”

S-RO SLOTO: “Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el ŝtato Nov-Ĵerzeo.”

S-RO GASTONO: “Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro.”

S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptiĝis. Ankaŭ la malakceptoj de S-roj Saŭjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.

S-RO A. L. BASKOMO el ŝtato Ohio: “Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermiĝu kaj ke la Ĉambro nun entreprenu elekti per balotado.”

S-RO SAŬJERO: “Sinjoroj, mi kontraŭstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, ĉiumaniere, kontraŭregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj taŭgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo.”

S-RO BELO el ŝtato Iovao: “Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen manĝi. Ĉiun momenton kiun ni malŝparas per sencela diskutado pligrandigas nian ĉagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj—ĉiun ĉeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias—kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu aŭ pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion—”

S-RO GASTONO: “Oni kontraŭstarus ĝin kaj necesus ke ĝi atendu en suspendiĝo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Ĵerzeo—”

S-RO VAN-NOSTRANDO: “Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne serĉis la honoron aljuĝitan al mi kaj mi sentas diskretecon—”

S-RO MORGANO de ŝtato Alabamio (interrompante): “Mi mocias la antaŭan proponon.”

La propono akceptiĝis kaj bremsiĝis daŭra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis voĉdone kaj sub ĝi S-ro Gastono elektiĝis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Haŭlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.

Sekvis duonhora paŭzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekuniĝis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de ŝtato Kentukio, Lucienon Hermanon de ŝtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de ŝtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptiĝis.

S-RO ROĜERO de ŝtato Misurio: “Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaŭ la Ĉambro nun, mi mocias ĝin amendi, anstataŭigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni ĉiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontraŭe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn ĉi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis ĉi tie ol iu ajn inter ni—neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, ĉu pro malatento, ĉu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutraĵo—”

LA ESTRO: “La sinjoro de Misurio sidiĝu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laŭ la reguloj. Kiun agon la Ĉambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?”

S-RO HALIDEJO, de Virginio: “Mi proponas aldone amendi la raporton, anstataŭigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilaĵoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, ĉu estas nun la momento ĉikani pri malmoleco? Ĉu nun estas la momento elektemiĝi pri malgravaĵoj? Ĉu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso—solideco, pezo, maso—jen estas nun la ĉefegaj bezonaĵoj—ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono.”

S-RO MORGANO (ekscite): “Sinjoro Estro—mi ja fortege malaprobas ĉi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio, ĉu estas supo kiun ni deziras anstataŭ solida nutraĵo? Ĉu li deziras dupi nin per ombroj? Ĉu li celas primoki nian suferadon per Oregona fantomo? Mi demandas al li ĉu li scipovas rigardi la anksiajn vizaĝojn lin ĉirkaŭantajn, ĉu li sukcesas enrigardi niajn malĝojajn okulojn, ĉu li kuraĝas aŭskulti la batadon de niaj esperantaj koroj kaj daŭre ŝovtrudi al ni tiun malsategigitan fraŭdulon? Mi petas de li ĉu li rajtas pensi pri nia dezertigita stato, pri niaj pasintaj malĝojoj, pri nia malhela estonteco, kaj tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon, tiun ŝanceliĝantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!” [Aplaŭdo.]

Oni voĉdonis pri la amendo post arda debato kaj ĝi malsukcesis. Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso al tiu de S-ro Hermano. Tiam komenciĝis la voĉdonado. Kvin voĉdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektiĝis kiam ĉiuj krom li mem voĉdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto ratifikiĝu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de S-ro Hariso.

S-RO RADVAJO proponis ke la Ĉambro nun konsideru la ceterajn kandidatojn kaj fari elekton por la matenmanĝo. La propono aprobiĝis.

Je la unua voĉdonado okazis egalaĵo kiam duono el la partoprenintoj favoris unu kandidaton pro lia junaĝo kaj duono favoris la alian pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan voĉdonon favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato, kaj oni diskutis la eblon postuli novan voĉdonadon; sed meze de tio oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disiĝis.

La preparaĵoj por la vespermanĝo deviigis dum longa tempo la atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti ĝin, forpelis ĉiun pensadon pri ĝi kvazaŭ en la ventojn la feliĉa anonco ke S-ro Hariso pretas.

Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonseĝoj kaj sidiĝis kun koroj plenaj je dankemo antaŭ la plej bona vespermanĝo beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis ŝanĝitaj kompare al nia kondiĉo de antaŭ kelkaj mallongaj horoj! Senpromesa, malĝojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero, tiam; dankemo, sereneco, ĝojo tro profunda por envortigo, nun. Tio, mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj hurlis kaj disblovis la neĝon sovaĝe ĉirkaŭ nia malliberejo, sed ili ne plu havis la kapablon nin malkuraĝigi. Hariso plaĉis al mi. Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aŭ havigis al mi tiel altan gradon de kontentiĝo. Mesiko estis sufiĉe plaĉa, kvankam iom altsapora, sed se temas pri aŭtenta nutrado kaj delikateco de fibro, servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn—mi ne entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion—sed li ne pli taŭgis kiel matenmanĝaĵo ol mumio, sinjoro—nepre ne. Ĉu magra? Ho, benu min! Kaj ĉu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.



“Ĉu vi volas diri ke—”

“Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmanĝo ni elektis viron nomiĝantan Valkero, el Detrojto, por la vespermanĝo. Li estis tre bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino. Li estis ĉiumaniere laŭdindega. Mi memoros ĉiam Valkeron. Li estis iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni ĝuis Morganon el Alabamo kiel matenmanĝaĵon. Li estis unu el la plej bonaj viroj antaŭ kiu mi iam ĉetabliĝis—belaspekta, klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn—nepra ĝentlemano—nepra ĝentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel vespermanĝaĵon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis fraŭdulo, ne dubendas—maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi la realecon. Finfine mi diris, ‘Sinjoroj, vi rajtas agi laŭvole, sed miaflanke, mi preferas atendi alian elekton.’ Kaj Grajmzo, el Ilinojso, diris, ‘Sinjoroj, ankaŭ mi atendos. Kiam vi elektos viron havantan ion por lin rekomendi, feliĉe mi aliĝos al vi denove.’ Baldaŭ evidentiĝis ke la malkontento pri Daviso de Oregono estis ĝenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel plaĉe ekde kiam ni ĝuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de kio nomiĝis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu—post tio ni prenis Dulitlon kaj Haŭkinzon kaj Makelrojon (aŭdiĝis kelkaj plendoj pri Makelrojo, ĉar li estis malkutime malalta kaj maldika) kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta) kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj ĝentlemanon nomiĝantan Bukminstero—kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj kiel konversacianto kaj kiel manĝaĵo. Ni ĝojis povinte elektigi lin antaŭ la alveno de helpo.”

“Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, ĉu?”

“Jes, ĝi alvenis iun brilan sunan matenon, ĵus post la elekto. Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno alveninta nin savi, kaj vivis sufiĉe longan tempon por edziĝi kun Vidvino Hariso—”

“Posteulino de—”

“Posteulino de nia unua elekto. Li edziĝis kun ŝi kaj estas feliĉa kaj respektata kaj prospera ankoraŭ hodiaŭ. Ho, estis kiel romano, sinjoro—estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi devas adiaŭi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn ĉe mi, ĝoje mi vin gastigos. Vi plaĉas al mi, sinjoro. Mi sentas karecon estante kun vi. Vi povus plaĉi al mi eĉ tiom kiom Hariso mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojaĝon.”



Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel ŝokita, tiel afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi ĝojis pri lia foriro. Malgraŭ lia afabla maniero kaj lia dolĉa voĉo, mi tremaĉis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam mi aŭdis ke mi gajnis lian danĝeran karecon kaj ke mi staras antaŭ lia estimo preskaŭ samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaŭ senmoviĝis mia koro.

Mi mistifikiĝis preskaŭ preter priskribo. Mi ne dubis kion li diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed ĝiaj teruraj detaloj supervenkis min kaj ĵetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon. Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: “Kiu estas tiu viro?”

“Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita en la vagonoj en neĝduno kaj preskaŭ malsatmortis. Li estis tiel frostvundita kaj ĝenerale frostigita kaj eluzita pro manko de manĝaĵo ke li malsaniĝis kaj ekstercerbumiĝis poste dum du-tri monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam ĉesas antaŭ ol elmanĝi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam estus elmanĝinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li elmanĝas ĉiun krom si mem, li diras ĉiam: ‘Tiam kiam alvenis la horo por la kutima elekto por la matenmanĝo, pro tio ke estis nenia kontraŭstarado, mi mem elektiĝis laŭregule, post kio, pro manko da malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.’”

Mi senzorgiĝis ĝis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur aŭskultis la sendanĝerajn kapricojn de frenezulo anstataŭ la aŭtentaj spertoj de sangavida kanibalo.

FINO DE LA NOVELO

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"