Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj

Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj, sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.

—Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.—Strangaj homoj ili estas... kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas inter la fingroj!

Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.

—Kara princo!—li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne estas ili ankaŭ rabistoj?

—Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,—senzorge respondis Serèbrjanij,—ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn opriĉnikojn.

—Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn ne elpikas,—kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ lupo timas!

La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka spirblovado.

Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante akompanis.

Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la princon post ĉiuj aventuroj de l’ tago: malĝoje fariĝis al li! Li ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo, antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo, kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l’ popolo, li bone distingis delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l’ glavoj nek tondro de l’ litovaj pafiloj:—"adiaŭ, princo, mi preĝos por vi!"

Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne estis konformaj al la pensoj de l’ bojaro. La kanto rakontis pri liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri diboĉa vivmaniero de burlakoj [5]. La voĉo jen kuniĝis, jen disiĝis, jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis, kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten, ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...

Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon fatalan de l’ sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate kantata dum somera nokto en silenta arbaro!

Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l’ princo. Du viroj elsaltis el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.

—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj viroj.—Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!

—Kiu rajdas?—demandis maldelikata voĉo.

—Ŝpinilo de avino!—respondis la pli juna kunvojaĝanto de l’ princo.

—En bastŝuo de l’ avo!—diris la antaŭa voĉo.

—De kie vi venas, samlandanoj?

—Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona! daŭrigis la kunulo de l’ princo.

La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.

—Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,—diris la fremdulo, galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.

—Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!

—Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon, kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!

—Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!

—Mi havas multajn nomojn, bojaro,—respondis la pli juna. Nun mi estas nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...

Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,—venis muelisto. Lia vizaĝo ne estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.

—Karulo mia!—li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.

Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:

—Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun mi tre timas.

—Kaj en apuda ĉambro?

—La ĉambro estas plenplena je sakoj.

—Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne superruzos!

La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie, krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.

Dume li forestis, serĉante kenon [6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la bojaron.

—Diru do, bravuloj,—demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?

—Demandu la venton,—respondis Ringo,—de kie ĝi venas; demandu fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj, trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon Ringo’n.

—Kiaj sagacaj paroloj!—murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu, sagaculoj!

—Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.—Kredu al mi, vi ne devas rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!

—Ĉiam li diras la samon,—ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston, ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam la samaj paroloj,—sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu, amiko,—li aldonis laŭte: nia princa moŝto neniun timas kaj vian Skuratov’n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!

La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon de l’ trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon da "brago" [7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj okuloj—helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.

Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis ilin, estingis la kenon kaj foriris.

—Kara princo!—diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon ĝis al Moskvo!

—Por timigi bonajn kristanojn meze de l’ nokto, sur ĉiu strato desaltante de l’ ĉevaloj kaj malfermante barilojn?

—Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto! [8]. Pereu la diabla forto, pereu!

—Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?

—Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni, aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!

—Nu, do?

—Kial vi demandas?—diris Miĥeiĉ pasie.—Ĉu vi ne scias, ke ĉiu muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon, sen helpo de diablo! Ne, certe ne!

—Mi aŭdis pri tio,—jesis la princo:—sed ne ĉio estas vera, kion oni diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!

Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj ree demandis jam per dorma voĉo:

—Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la selo?

—Rabisto, kompreneble!

—Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?

—Ankaŭ rabisto, ŝajne.

—Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ, ol Ĥomjàk! Konsentite?

La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.

________________________________

Piednotoj

[5] "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo de Volgo.

[6] La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi siajn ĉambrojn vespere.

[7] Speco de biero, hejme preparata.

[8] La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj: interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"