Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXXII. La talismano de Vjàzemskij
La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.
La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro kaj atendis, retenante la spiron.
—Bojaro Druĵino!—solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,—daŭrigis Ivano severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!
Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla rigardo.
—Afonasjo!—li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton. Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via anstataŭanto falis, Afonasjo!
—Kion fari?—respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku mian kapon, via cara moŝto!
Stranga rideto trakuris la lipojn de l’ caro.
—Vian kapon forhaki?—li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov, sed vi devas elpagi alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la talismanon!
Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij, li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.
—Kion vi havas ĉi tie?—demandis li, minace rigardante rekte en la okulojn de Vjàzemskij.
La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.
—Ruzega sklavo!—li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo, certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la opriĉnino?—daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.—Mi, kvazaŭ mastro de vinberĝardeno, estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki miajn vinberojn. Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min helpi kaj intencis min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn kaj fordonis al aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La gastoj, invititaj por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, kiujn oni trovos sur vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas opriĉnino! Nun mi demandas vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis al festeno, ne surmetinte festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta Skribaĵo: "Ligu liajn brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan ejon, kie estas plorego kaj dentgrincado".
Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran uzon de l’ evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed profunde frapita per subita falo de l’ potenca favorato.
Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por defendi Vjàzemskij’n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.
Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma kaj dignoplena.
—Prenu lin!—ordonis la caro.—Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto, kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu la sorĉiston, kiu helpis al la princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn. Granda estas la malico de satano,—daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj! Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi elradikigos la perfidon el Ruslando!
Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon, ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.
Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:
—Pardonu, princo!—li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la dorso: ni mem estas sklavoj!
Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita en malliberejon.
La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.